Contenido

Civila religio

de BenjamenoPoeto, 25 de febrero de 2012

Aportes: 21

Idioma: Esperanto

RiotNrrd (Mostrar perfil) 26 de febrero de 2012 01:10:25

Al mi, sonas kiel vi eble devus lerni pri Unitarian Universalism. Estas UU preĝejoj trans Usono.

En Unitarian Universalism, estas bone se oni estas ateisto. Iuj UUanoj estas tiel, kvankam multaj ne estas. La preĝejoj estas "ordinaraj" - ili similas al kristanaj preĝejoj - sed UU ne estas kristana religio, kaj la fokuso estas pli pri socia justeco kaj etiko ol pri Dio (kaj tre malofte pri Jesuo; plejparte nur proksima al Kristnasko kaj Pasko).

Desit1 (Mostrar perfil) 26 de febrero de 2012 01:46:12

Tio ja fine estas sekto. Ateistoj kaj religiistoj estas la samo. Ili kredas je "io", sed kio mankas estas kredi je nenio. La nuraj veraj kredoj devas esti sciencaj. La "preĝejoj" estas ejoj por preĝi, kaj se oni preĝas oni kredas je io pli forta kaj alta kaj "dia", kaj tia kredo estas religiema.

Mi preferas kredi je nenio...almenaŭ je nenio malvere montrebla.

komenstanto (Mostrar perfil) 26 de febrero de 2012 06:08:26

Civila religio estas nur helpi unu la alian.

mihxil (Mostrar perfil) 26 de febrero de 2012 07:03:15

Desit1: Ateistoj kaj religiistoj estas la samo. Ili kredas je "io"
Malprave. Ateisto laŭdifine ne kredas je dio. Laŭ tiu difino ekzistas ateistoj kiuj similas al religiistoj, sed multaj ateistoj estas tiaj pro pure raciaj kialoj.

Desit1:La "preĝejoj" estas ejoj por preĝi
Mi neniam vizitas preĝejoj, sed mi devas diri ke ŝajnas al mi ke preĝejoj kaj eklezioj ja foje ŝajnas servi por iom pli.

Mi ne vidas la multan bonon en 'mistikismo', kiel la fadenkreiinto. Sed eble mi ja povas imagi ke la grupaneco kaj certaj ritoj kiujn al oni provizas religioj havas siajn valorojn.

novatago (Mostrar perfil) 26 de febrero de 2012 10:33:47

Mi pensas ke oni ne bezonas organizojn, kiuj gvidu onian vivmanieron. Tamen, tio ne signifas ke oni ne rajtu gvidi sin laŭ unu aŭ pluraj filozofioj. Sen dube, oni bezonas ideojn kaj espertojn de aliuloj ĉar ili povas esti utilaj en ies vivado, sed ne nepre por ĉies vivado.

Meditado ja estas rekomendida ago pro sia boneco por mensa trankviligo. Aldone, eble ĝi komprenigos al maltoleremuloj, kial iuj fidas je iaj aferoj, sen neceso je konsenti ilin kaj ilian fidon.

Tio, kion mi ne vidas necesa, estas fasti. Oni bezonas manĝi ne pro glutemo, sed laŭ neceso, kio ja igos fastadon, ion nenecesa.

Ĝis, Novatago.

Juippi (Mostrar perfil) 26 de febrero de 2012 21:35:44

"Kion mi proponas estas tute civila religio, sed ankaŭ kun iliaj propraj ferioj kaj sistemo por meditado ("mistikismo"), kiu estas sendependa je superstiĉoj kaj kiu permesas la unuopa, sendependa verenketo de ĉiu homo."

Via propono estas tute subteninda.
Fakte, la evoluo jam kondukadas al tio direkton. Sed ne okazos rapide.
Estas facila vidi, ke ce tio nuna batalo kontraŭ unu al alia religioj ne estas utila, sed devas kompreni al kion tio baziĝas, nome bezonon de homoj teni sian bildon de mondo. Ne ekzistas ion alian rimedon plenumi tion ol lernado de la proprajn gepatrojn. Tio instituto estas forta, ĉar estas devigo akcepti rajton de gepatrojn instrui siajn proprajn infanojn. Alia alternativo ja estus transdoni tion taskon al ŝtato, sed oni havas tre malbonajn spertojn pri tio.
Kaj nome tiel eslŝutitaj manieroj ni emas taksi kiel plej indajn por defendi kontraŭ aliaj.
Neniu homo estas sen kulpa pri tio.

Temas ege malrapidan ĉanĝon de paradigmo, kio nun estas ĉe tio nivelo. Do, diverspecajn problemojn estas atendeblaj dum la vojo al dezirata celo.

Tamen afero estas inda por diskuti pli multe oli ĝis nun okazis, ĉar nuna "silentkultura" kauzas, ke homoj perdis pretecon pritrakti ĝin.

Do, dankon al vi pri alprenon de grava tema.

novatago (Mostrar perfil) 26 de febrero de 2012 22:05:34

Juippi:...
Fakte, la evoluo jam kondukadas al tiu direkton. Sed ne okazos rapide.
Estas facile vidi, ke ce tio nuna batalo de unu religio kontraŭ unu al aliaj religioj ne estas utila, sed oni devas kompreni tion, sur kio baziĝas, nome bezonon de homoj teni sian bildon de mondo. Ne ekzistas ion alian rimedon por plenumi tion ol lernado de la proprajn gepatrojn. Tia/Tiu instituto estas forta, ĉar estas devigo akcepti rajton de gepatrojn instrui siajn proprajn infanojn. Alia alternativo ja estus transdoni tiun taskon al ŝtato, sed oni havas tre malbonajn spertojn pri tio.
Kaj nome tiel eslŝutitaj manieroj ni emas taksi kiel plej indajn por defendi kontraŭ aliaj.mi ne komprenas tiun ĉi lastan frazon
Neniu homo estas sen kulpa pri tio.

Temas pri ege malrapidan ŝanĝon de paradigmo, kio nun estas ĉe tiu nivelo. Do, diverspecajn problemojn estas atendeblaj dum la vojo al dezirata celo.

Tamen afero estas inda por diskuti pli multe ol ĝis nun okazis, ĉar nuna "silentkulturo" kaŭzas, ke homoj perdis pretecon pritrakti ĝin.

Do, dankon al vi pri alprenon de grava temo.
Sen ĝeniga intenco.

Ĝis, Novatago.

Altebrilas (Mostrar perfil) 26 de febrero de 2012 22:37:26

Oni ne konfuzu religiojn kun iliaj disflankigoj pro politikaj celoj. Ankaŭ politikaj utopioj estis disflankigitaj profite al la potenco de iu aŭ tiu ŝtato.

La proceso estas ĉiam la sama: komence la kredantoj estas sinceraj, kaj iom post iomkelkaj el ili vidas kiel profiti je la sistemo por siaj propraj celoj.

La inkvizicio nute ne similis al la prakristanismo, kaj la sama validas por aliaj sistemoj, eĉ ateismo aŭ sciencismo.

Desit1 (Mostrar perfil) 27 de febrero de 2012 05:41:29

miĥil:
Desit1: Ateistoj kaj religiistoj estas la samo. Ili kredas je "io"
Malprave. Ateisto laŭdifine ne kredas je dio. Laŭ tiu difino ekzistas ateistoj kiuj similas al religiistoj, sed multaj ateistoj estas tiaj pro pure raciaj kialoj.
Ŝajne, do, mankas ni, veraj ateistoj kredantaj nur je scienco kaj je nenio alia.

Desit1 (Mostrar perfil) 27 de febrero de 2012 05:44:13

komenstanto:Civila religio estas nur helpi unu la alian.
Religio nur helpas vin stultiĝi, lavante vian cerbon kaj enmetante stultajn historiojn por igi vin kredi je fantomoj kaj unikornoj flugantaj en la multkolora maro de kie venas la eterna vivo.

Traduko: Religio neniel helpas homojn. Ĝi nur stultigas ilin.

Volver arriba