본문으로

Civila religio

글쓴이: BenjamenoPoeto, 2012년 2월 25일

글: 21

언어: Esperanto

BenjamenoPoeto (프로필 보기) 2012년 2월 25일 오후 12:03:32

Mi estas judo kiu nelonge kredas je la juda religio. Mi fakte fariĝis ateista, sed mi vidas la bonon je iuj religiaj tradicioj (ekzemple, meditado kaj fastado) pro tio ke ili instruas sindisciplinon kaj bonkonduton.

En antikva Grekio kaj Romio ekzistis multaj religioj kiuj ne devigas onin kredi je Dio aŭ dioj. Tiaj religioj estis forigitaj kiam la Romia imperiestro konvertis al Kristanismo.

Pli recente, Zamenhof penis krei civilan religion. Sed homaranismo malhavas sian "mistikismon," do ĝi restas nur filozofo. Iuj sektoj de Budismo ankaŭ estas civilaj, sed Budismo ankoraŭ havas siajn superstiĉojn.

Kion mi proponas estas tute civila religio, sed ankaŭ kun iliaj propraj ferioj kaj sistemo por meditado ("mistikismo"), kiu estas sendependa je superstiĉoj kaj kiu permesas la unuopa, sendependa verenketo de ĉiu homo.

Ĉu vi akordas kun mi? Aŭ ĉu vi pensas ke mi estas freneza? (Fakte, mi ja estas freneza, sed tio estas por kroma diskuto lango.gif)

unpensador (프로필 보기) 2012년 2월 25일 오후 12:18:35

BenjamenoPoeto:Mi estas judo kiu nelonge kredas je la juda religio. Mi fakte fariĝis ateista, sed mi vidas la bonon je iuj religiaj tradicioj (ekzemple, meditado kaj fastado) pro tio ke ili instruas sindisciplinon kaj bonkonduton.

En antikva Grekio kaj Romio ekzistis multaj religioj kiuj ne devigas onin kredi je Dio aŭ dioj. Tiaj religioj estis forigitaj kiam la Romia imperiestro konvertis al Kristanismo.

Pli recente, Zamenhof penis krei civilan religion. Sed homaranismo malhavas sian "mistikismon," do ĝi restas nur filozofo. Iuj sektoj de Budismo ankaŭ estas civilaj, sed Budismo ankoraŭ havas siajn superstiĉojn.

Kion mi proponas estas tute civila religio, sed ankaŭ kun iliaj propraj ferioj kaj sistemo por meditado ("mistikismo"), kiu estas sendependa je superstiĉoj kaj kiu permesas la unuopa, sendependa verenketo de ĉiu homo.

Ĉu vi akordas kun mi? Aŭ ĉu vi pensas ke mi estas freneza? (Fakte, mi ja estas freneza, sed tio estas por kroma diskuto lango.gif)
Mi malakordas, mi estas plene kontraŭ tia grandega stultaĵo eĉ ankaŭ vi tute eraras.

Eduardo malgajo.gif

Vilius (프로필 보기) 2012년 2월 25일 오후 12:20:46

BenjamenoPoeto:Kion mi proponas estas tute civila religio, sed ankaŭ kun iliaj propraj ferioj kaj sistemo por meditado ("mistikismo"), kiu estas sendependa je superstiĉoj kaj kiu permesas la unuopa, sendependa verenketo de ĉiu homo.
Zen praktiko estas sufiĉe proksima al religio priskribita de vi.

cellus (프로필 보기) 2012년 2월 25일 오후 12:24:35

Laŭ mia persona opinio tre decida politika ideologio povus ludi la rolon de civila religio. La komunismo, tiel kiel ĝi estis praktikata, estis religio. Nur mallongan, kaj ne – certe la plej reprezentiva – estas la kanto "La partio ĉiam pravas!"

Kjell R

bildo (프로필 보기) 2012년 2월 25일 오후 12:31:15

BenjamenoPoeto:Ĉu vi akordas kun mi? Aŭ ĉu vi pensas ke mi estas freneza? (Fakte, mi ja estas freneza, sed tio estas por kroma diskuto lango.gif)
Mi pensas, ke vi ne estas freneza. Vi pravas. Ĉiuj religioj en pratempo estis civilaj. Homoj simple honoris siajn praulojn kaj naturon, verkis legendoj kaj mitojn. Por sia religio homoj ne bezonas eklezion.

Altebrilas (프로필 보기) 2012년 2월 25일 오후 9:34:04

Universala religio ne devas esti unu plia religio, sed enteni ĉiujn. Homo sopiras al kono de universo, al kompreno de ĝiaj misteroj, al amo, al forigo de suferoj. Laŭ la kulturoj, li reprezentas tion malsame, sed la fundamenta deziro estas la sama.

La vortoj perfidas nin, sed la realeco malantaŭ ili unuiĝas nin. Kredanto nomas tion (Tiun) Dio, Ateisto Naturo, aŭ Nekonato.

Se oni kredas je unusola Dio, oni devas konkludi, ke homoj vidas nur parteton de Li, kaj ke aliaj religioj vidas alian parteton. Inteligentulo devas klopodi por kunigi la diversajn vidojn por pliproksimigi al la neatingebla Vero.

Desit1 (프로필 보기) 2012년 2월 25일 오후 9:48:26

Mi opinias ke ia dio simple ne ekzistas, do, kial diable fari novan religion?

La dioj, tiel kiel oni diris antaŭe, estis la imagoj de prauloj kiuj, laŭ la legendoj, estis bonegaj uloj kaj "havis" eksterordinarajn povojn kaj kapablojn, poste oni elpensas kialon pro tiuj povoj, kaj, jen la respondo, ili estis diidoj. Por naski diidojn oni bezonas havi diojn kaj jen la respondo al nasko de la dioj.

Dioj estas homa elpensaĵo por subigi aliulojn laŭ "diafundamentsekvistoj" kaj "estasliavolostultajdiraĵoj". Jam la mondo ne bezonas tiujn diojn, ni havas sciencon.

Lisa Simpson:Fakte vi povas akcepti sciencon kaj alfronti realecon, aŭ vi povas kredi je anĝeloj kaj unikornoj kaj loĝi en via fantazia infaneca mondo"

Desmut (프로필 보기) 2012년 2월 25일 오후 10:02:51

Kara Desit. Jam en alia fadeno mi legis viajn trolaĵojn, do, bonvolu foriri.

Homoj, Desit1 estas trolo, do ne nutru ĝin.

Desit1 (프로필 보기) 2012년 2월 25일 오후 10:15:54

Ho...ke la Dio kiun vi elpensis pardonu vin!

Desmut (프로필 보기) 2012년 2월 25일 오후 10:23:20

Haha, ridinde. Fakte mi ankaŭ ne kredas je dio ridulo.gif ke via maldio pardonu vin!

다시 위로