Civila religio
viết bởi BenjamenoPoeto, Ngày 25 tháng 2 năm 2012
Tin nhắn: 21
Nội dung: Esperanto
BenjamenoPoeto (Xem thông tin cá nhân) 12:03:32 Ngày 25 tháng 2 năm 2012
En antikva Grekio kaj Romio ekzistis multaj religioj kiuj ne devigas onin kredi je Dio aŭ dioj. Tiaj religioj estis forigitaj kiam la Romia imperiestro konvertis al Kristanismo.
Pli recente, Zamenhof penis krei civilan religion. Sed homaranismo malhavas sian "mistikismon," do ĝi restas nur filozofo. Iuj sektoj de Budismo ankaŭ estas civilaj, sed Budismo ankoraŭ havas siajn superstiĉojn.
Kion mi proponas estas tute civila religio, sed ankaŭ kun iliaj propraj ferioj kaj sistemo por meditado ("mistikismo"), kiu estas sendependa je superstiĉoj kaj kiu permesas la unuopa, sendependa verenketo de ĉiu homo.
Ĉu vi akordas kun mi? Aŭ ĉu vi pensas ke mi estas freneza? (Fakte, mi ja estas freneza, sed tio estas por kroma diskuto )
unpensador (Xem thông tin cá nhân) 12:18:35 Ngày 25 tháng 2 năm 2012
BenjamenoPoeto:Mi estas judo kiu nelonge kredas je la juda religio. Mi fakte fariĝis ateista, sed mi vidas la bonon je iuj religiaj tradicioj (ekzemple, meditado kaj fastado) pro tio ke ili instruas sindisciplinon kaj bonkonduton.Mi malakordas, mi estas plene kontraŭ tia grandega stultaĵo eĉ ankaŭ vi tute eraras.
En antikva Grekio kaj Romio ekzistis multaj religioj kiuj ne devigas onin kredi je Dio aŭ dioj. Tiaj religioj estis forigitaj kiam la Romia imperiestro konvertis al Kristanismo.
Pli recente, Zamenhof penis krei civilan religion. Sed homaranismo malhavas sian "mistikismon," do ĝi restas nur filozofo. Iuj sektoj de Budismo ankaŭ estas civilaj, sed Budismo ankoraŭ havas siajn superstiĉojn.
Kion mi proponas estas tute civila religio, sed ankaŭ kun iliaj propraj ferioj kaj sistemo por meditado ("mistikismo"), kiu estas sendependa je superstiĉoj kaj kiu permesas la unuopa, sendependa verenketo de ĉiu homo.
Ĉu vi akordas kun mi? Aŭ ĉu vi pensas ke mi estas freneza? (Fakte, mi ja estas freneza, sed tio estas por kroma diskuto )
Eduardo
Vilius (Xem thông tin cá nhân) 12:20:46 Ngày 25 tháng 2 năm 2012
BenjamenoPoeto:Kion mi proponas estas tute civila religio, sed ankaŭ kun iliaj propraj ferioj kaj sistemo por meditado ("mistikismo"), kiu estas sendependa je superstiĉoj kaj kiu permesas la unuopa, sendependa verenketo de ĉiu homo.Zen praktiko estas sufiĉe proksima al religio priskribita de vi.
cellus (Xem thông tin cá nhân) 12:24:35 Ngày 25 tháng 2 năm 2012
Kjell R
bildo (Xem thông tin cá nhân) 12:31:15 Ngày 25 tháng 2 năm 2012
BenjamenoPoeto:Ĉu vi akordas kun mi? Aŭ ĉu vi pensas ke mi estas freneza? (Fakte, mi ja estas freneza, sed tio estas por kroma diskuto )Mi pensas, ke vi ne estas freneza. Vi pravas. Ĉiuj religioj en pratempo estis civilaj. Homoj simple honoris siajn praulojn kaj naturon, verkis legendoj kaj mitojn. Por sia religio homoj ne bezonas eklezion.
Altebrilas (Xem thông tin cá nhân) 21:34:04 Ngày 25 tháng 2 năm 2012
La vortoj perfidas nin, sed la realeco malantaŭ ili unuiĝas nin. Kredanto nomas tion (Tiun) Dio, Ateisto Naturo, aŭ Nekonato.
Se oni kredas je unusola Dio, oni devas konkludi, ke homoj vidas nur parteton de Li, kaj ke aliaj religioj vidas alian parteton. Inteligentulo devas klopodi por kunigi la diversajn vidojn por pliproksimigi al la neatingebla Vero.
Desit1 (Xem thông tin cá nhân) 21:48:26 Ngày 25 tháng 2 năm 2012
La dioj, tiel kiel oni diris antaŭe, estis la imagoj de prauloj kiuj, laŭ la legendoj, estis bonegaj uloj kaj "havis" eksterordinarajn povojn kaj kapablojn, poste oni elpensas kialon pro tiuj povoj, kaj, jen la respondo, ili estis diidoj. Por naski diidojn oni bezonas havi diojn kaj jen la respondo al nasko de la dioj.
Dioj estas homa elpensaĵo por subigi aliulojn laŭ "diafundamentsekvistoj" kaj "estasliavolostultajdiraĵoj". Jam la mondo ne bezonas tiujn diojn, ni havas sciencon.
Lisa Simpson:Fakte vi povas akcepti sciencon kaj alfronti realecon, aŭ vi povas kredi je anĝeloj kaj unikornoj kaj loĝi en via fantazia infaneca mondo"
Desmut (Xem thông tin cá nhân) 22:02:51 Ngày 25 tháng 2 năm 2012
Homoj, Desit1 estas trolo, do ne nutru ĝin.
Desit1 (Xem thông tin cá nhân) 22:15:54 Ngày 25 tháng 2 năm 2012
Desmut (Xem thông tin cá nhân) 22:23:20 Ngày 25 tháng 2 năm 2012