Sadržaj

Nacia himno

od Junpe, 26. veljače 2012.

Poruke: 32

Jezik: Esperanto

Komandanto_Che (Prikaz profila) 29. veljače 2012. 21:04:49

Hyperboreus:Ĉi tie ekz, mia 3-aĝa filo jam havas "acto cívico" (civila akto) en la lernejeto. Kun flago, flaga ĵuro, kantado de la himno (kun mano sur la koro), marŝmuzikistaro, ktp.
shoko.gif

Kiam mi estis 2-a aŭ 3-aĝa infano, oni montris al mi "ruĝangulon" kun portreto de Lenin kaj simboloj de soveta potenco (ĉi tio estis en Sovet-Unio). Ĉi tio estis tute ne interesa por mi. Sed poste oni montris al mi figurojn de deversaj bestoj kaj tio estis tre interesa. rideto.gif

Mi opinias, ke infaneco ekzistas por bonaj interesaj ludoj, sed kantado de himnoj estas ne tre interesa ludo, ĉu ne?

Hyperboreus (Prikaz profila) 29. veljače 2012. 22:04:32

Forigite

tositaka (Prikaz profila) 1. ožujka 2012. 01:37:36

Mi opinias ke kanti la nacian himnon en ceremonio estas esence lau sia volonteco, au kiel oni sentas ligataj kun aliaj, kiel oni pripensas aliajn, en koro, en kulturo, en amikeco... En chi tiu kriterio, puno pro malobeo ne taugas. Kontraue, ambau devas peni trovi la solvon -- sed tio estas ideala kaj malfacila. Tiaj problemoj bezonos penojn de diversaj manieroj per objektivaj informoj rilataj kaj malrektaj... Mi ne havas potencon priparoli detalajn manierojn.

Mi ankau sentas en ili, kiu rifuzas starighi dum la nacia himno, iom da singardo au nekredebleco de la autoritato. La puno ne solvos la problemon, kvankam ili estos forigitaj el lernejoj, ili restos kun nekredebleco. Tio estos bedaurinda, malgrau oni subtenas ilin au ne.

Komandanto_Che (Prikaz profila) 1. ožujka 2012. 18:16:47

Hyperboreus:
Komandanto_Che:Mi opinias, ke infaneco ekzistas por bonaj interesaj ludoj, sed kantado de himnoj estas ne tre interesa ludo, ĉu ne?
Vi pravas. Eble ne nur pri ludoj sed ankaŭ pri lerni ion, sed baze pri ludoj. Sed fakte, mi filo ĝuas paradojn aŭ (militi-)aeroplanojn aŭ kirasveturilojn...
Militparadoj estas tre interesa por infanoj kaj por plenaĝoj ankaŭ. Sed militparadoj kontribuas diseco de homaro kaj malŝparas mono, kio povus helpi al malriĉuloj.

Hyperboreus (Prikaz profila) 1. ožujka 2012. 19:55:48

Forigite

Ban_Ako (Prikaz profila) 1. ožujka 2012. 20:39:06

Laŭ la Portugala Konstitucio, la himno kaj la flago estas naciaj simboloj. Miopinie, himnoj kaj falgoj nur montras politikeman senton kaj ĝi tute ne estas rilata kun la nacia kulturo aŭ la kultura identeco de iu nacio. La refreno de la portugala himno temas pri milito kaj instigas ĝin. Kiel civitano, mi konas la himnon; sed mi neniel ĝin rigardas kiel nacia simbolo.

Hyperboreus (Prikaz profila) 1. ožujka 2012. 20:45:20

Forigite

dobri (Prikaz profila) 1. ožujka 2012. 21:07:33

Himno de mia nacio ne estas militema.

Kie hejmo mia?

(laŭvorta traduko)

Akvo muĝas sur herbejoj,
boskoj susuras sur rokaroj,
en ĝardeno juvelas printempa floro,
jen surtera paradizo je unua vido.
Kaj tio estas la bela lando,
lando ĉeĥa, hejmo mia.

Hyperboreus (Prikaz profila) 1. ožujka 2012. 21:31:23

Forigite

darkweasel (Prikaz profila) 2. ožujka 2012. 07:10:22

Himno de Aŭstrujo (partoj estas apenaŭ tradukeblaj pro la poezia stilo de la originalo ...) laŭ la Federacia leĝo pri la federacia himno de la Respubliko Aŭstrujo:

Lando de la montoj, lando ĉe la riverego,
lando de la agroj, lando de la katedraloj,
lando de la marteloj, futuroplena,
hejmo de grandaj filinoj kaj filoj (1),
popolo talenta por la belo,
multe glorata Aŭstrujo, multe glorata Aŭstrujo.

Forte primilitita, krude prikverelita,
vi kuŝas en la centro de la mondoparto,
same kiel forta koro,
vi ekde fruaj antaŭulaj tagoj
portis altan ŝarĝon,
multe ekzamenita Aŭstrujo, multe ekzamenita Aŭstrujo.

Kuraĝe en la novajn tempojn
libere kaj kredeme paŝu ni,
laboremaj kaj esperoplenaj.
interkonsente en ĝojĥoroj (2)
al vi, patrolando, ni ĵuru fidelon,
multe amata Aŭstrujo, multe amata Aŭstrujo

(1) ĝis 2011-12-31: hejmo vi estas de grandaj filoj
(2) ĝis 2011-12-31: interkonsente en frataj ĥoroj
Nia registaro pensis, ke tiuj versoj estas "tro seksismaj" (amuza fakto: la tekston verkis virino) kaj tial decidis ŝanĝi ĝin, tiel ke la unua el tiuj versoj nun apenaŭ estas kantebla en la originalo. senkulpa.gif senkulpa.gif senkulpa.gif Almenaŭ la "patrolando" povis resti, tamen tiu ŝanĝo pensigas min, ke mian landon regas idiotoj.

Mi supozas tamen, ke la plimulto de aŭstroj scias, se entute, nur la unuan strofon.

Natrag na vrh