Ujumbe: 10
Lugha: Esperanto
Ilmen (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2012 8:30:17 alasiri
Rilate al la akcento de la Esperantlingvaj vortoj, mi ĉiam legis tion, ke ĝi lokiĝas je la lastantaŭa silabo ĉiuokaze, sendepende de la vortlongeco. Mi tamen neniam legis ion ajn pri unusilabaj vortetoj, kiel "al", "pri", "ĉu", "ol" kaj tiel plu, kiuj ne havas lastantaŭan silabon.
Estas du ebloj: aŭ unusilabaj vortoj havas akcenton je ilia sola silabo, aŭ ili tute ne havas tiun.
Do fakte kiel estas tio? Ĉu tiaj vortetoj havas akcenton?
Dankon antaŭe.
Desit1 (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2012 8:42:17 alasiri
Ilmen:Bonan tagon al ĉiuj.Ĉu vi seriozas? En kiu alia loko povas resti akcento de unusilabaj vortoj se ne restas en la NURA vokalo?
Rilate al la akcento de la Esperantlingvaj vortoj, mi ĉiam legis tion, ke ĝi lokiĝas je la lastantaŭa silabo ĉiuokaze, sendepende de la vortlongeco. Mi tamen neniam legis ion ajn pri unusilabaj vortetoj, kiel "al", "pri", "ĉu", "ol" kaj tiel plu, kiuj ne havas lastantaŭan silabon.
Estas du ebloj: aŭ unusilabaj vortoj havas akcenton je ilia sola silabo, aŭ ili tute ne havas tiun.
Do fakte kiel estas tio? Ĉu tiaj vortetoj havas akcenton?
Dankon antaŭe.
Kiel, kiamaniere, vi povas eĉ imagi "senakcentajn" vortojn?
Kia misuzo de la foroj...
Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2012 8:50:32 alasiri
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2012 8:53:49 alasiri
Laŭ mi tiaj vortetoj normale ne havas akcenton, sed je bezono ili ja povas ricevi ĝin:
La demando ne estas, ĉu ni faru tion, sed kiel.
Mi diris, ke la ŝlosilo kuŝas ĉe la skatolo, ne en ĝi.
Ilmen (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2012 9:16:37 alasiri
Mi estas prudentema, do mi volas kontroli tion, malgraŭ ke se unusiliabaj vortoj ne havus akcenton estus problemoj de fraza plursenco.
Ekzemple (la akcentitaj silaboj estas dikigitaj):
"Priskribo estas skribita prezento."
"Pri skribo estas skribita prezento." (Kun akcentitaj unusilabaj vortoj.)
Se unusilabaj vortoj (tiukaze "pri") ne havus akcenton, la du ĉi-supraj frazoj estus elparolata same. Ĉu ne?
Hyperboreus (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2012 9:31:38 alasiri
Desit1 (Wasifu wa mtumiaji) 27 Februari 2012 11:18:45 alasiri
Pli
Ol
Mi
Sen
Tuj
Ĉu ili povas ne ricevi tian forton dum via spiro? Simple ili ne povas resti senakcentaj.
sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2012 12:04:37 asubuhi
Oni akcentas laŭ la neceso indiki la signifon al la alparolato.
Ĉu intimo aŭ in-timo?
Mi diris ses, ne sep
Mi ne diris tion
Mi ne diris tion
Desit1 (Wasifu wa mtumiaji) 28 Februari 2012 12:29:22 asubuhi
sudanglo:Oni supozas komplikaĵon, kie tio ne ekzistas.Aldone, la korelativaj vortoj estas minimume dusilabaj:
Oni akcentas laŭ la neceso indiki la signifon al la alparolato.
Ĉu intimo aŭ in-timo?
Mi diris ses, ne sep
Mi ne diris tion
Mi ne diris tion
ti-o
ki-el
ĉi-am
ne-ni-e
Kaj tiel plu.
Ilmen (Wasifu wa mtumiaji) 1 Machi 2012 12:50:40 alasiri