Al la enhavo

Iele

de Julieno, 2012-marto-01

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Julieno (Montri la profilon) 2012-marto-01 09:37:28

"Iel" estas tabelvorta adverbo, ĉu ne ?
Mi jam vidis kelkfoje la vorton "iele", "iome", , "tiame", ŝajnantaj veni de la tabelvortoj.
Kion signifas tiu "iele", kc, se "iel" jam estas adverbo ?

Dankon antaŭe, kaj ĝis !

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-01 11:10:55

Mi dirus ke 'iele' estas kvalifiko de 'iel'. Ĝi uziĝas kiam 'iel' ŝajnas esti tro definitiva,

Tiele, ĝi pli fokusas sur la manieron ol la fakton.

Pripensu, ke oni neniam diras (almenaŭ mi ne renkontis) 'neniele' - 'neniel' estas jam tre definitiva.

Same oni ne kutime diras 'ĉiele'.

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-01 11:16:44

Mi trovis nur unu trafon en la Tekstaro.

Jes, iele tiel fariĝis, ke, kvankam ŝi estis bone edukita kaj bela, ŝi ne edziniĝis

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-01 11:30:43

sudanglo:
Same oni ne kutime diras 'ĉiele'.
tio havas tamen certe ankaŭ alian kialon. se mi vidus tion, mi pensus "en la ĉielo".

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-01 11:49:11

Trafe, Darkweasel. Jes tio limigus la uzon de ĉiele.

Ĉielen la manojn!

La jena frazo (de la Tekstaro) estas iom ambigua:

Doktorino Donova vere estis juna kaj ĉarma kun helaj ne tre longaj haroj kaj bluaj okuloj, kiuj ĉiele brilis.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-01 16:27:39

Forigite

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-01 16:44:47

Zamenhof pri tiu ĉi temo:

PRI LA VORTO “TIELA”

Via opinio, ke mi ĝis nun neniam aprobis la vorton “tiela”, estas erara. Al la vortoj “tiela” kaj “tiele”, kiuj estas kreitaj tute regule laŭ la leĝoj de nia lingvo, mi ne sole ne rifuzis mian aprobon, sed mi eĉ mem jam de longa tempo uzas ilin de tempo al tempo. Mi ne povas nur laŭdi, kiam oni trouzas tiujn vortojn, kaj kiam oni uzas ilin tute senbezone anstataŭ la pli simplaj vortoj “tia” kaj “tiel”, aŭ ankoraŭ pli, kiam oni volas uzadi ilin ĉiam anstataŭ la vortoj fundamentaj; sed en ĉiuj okazoj, kiam oni volas uzi la sencon de la vortoj “tia” kaj “tiel” en formo pli akcentita, mi trovas la vortojn “tiela” kaj “tiele” tre bonaj, ne sole permesindaj, sed eĉ rekomendindaj.

Respondo 8, La Revuo, 1907, Februaro

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-01 16:47:12

Forigite

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-01 22:05:43

Laŭ la Tekstaro, ŝajne, la postoj Esperantistoj ne multe imitis la Zamenhofan uzon de 'tiela'.

Sed tre plaĉas Ne tielas en Hindujo! uzata en libro de 1963.

Julieno (Montri la profilon) 2012-marto-02 06:56:38

Ĉu oni povas fari tion kun iu ajn adverbo sen -e finiĝa, ekz-e "nun" aŭ "morgaŭ" ?

Reen al la supro