Messaggi: 11
Lingua: Esperanto
erinja (Mostra il profilo) 01 settembre 2007 00:35:49
Mi scias ke jam estas fadeno kiu temas pri interŝanĝo de poŝtkartoj, sed eble estas homoj kiuj kolektas multajn diversajn aferojn, kaj ŝatus interŝanĝi tiujn aferojn. Ekzemple, se Ludoviko kolektus monerojn kaj Anjo kolektus poŝtmarkojn, eble Ludoviko povus sendi al Anjo kelkajn poŝtmarkojn, kaj Anjo povus sendi al Ludoviko kelkajn monerojn, se Ludoviko kaj Anjo loĝas en diversaj landoj. Ili eĉ povus interŝanĝi samajn aferojn (ekz. poŝtmarkojn) se ili ambaŭ kolektas poŝtmarkojn.
Mi kreas ĉi tiun fadenon por krei lokon kie oni povas skribi petojn pri interŝanĝoj de malaltvaloraj kolekteblaĵoj, kaj ankaŭ por skribi mian propran peton!
Mi kolektas monerojn, kaj mi lastatempe komencis kolekti ankaŭ lud-monon. Mi parolas pri la malvera mono kiun infanoj uzas por ludi, sed kiu aspektas simile al la vera mono de tiu lando. Ekzemple, mi lastatempe vizitis Kanadon, kaj tie mi aĉetis (kontraŭ unu kanada dolaro) iom da kanada ludmono, kiu aspektas kiel la vera kanada mono.
Do, jen mia propono - se vi sendos al mi aron de la moneroj de via lando (po unu ekzemplero de ĉiu monero, aŭ ankaŭ monbiletoj, se via lando havas malaltvalorajn monbiletojn anstataŭ monerojn), aŭ paketon de ludmono de via lando (ludmono kiu vere aspektas simile al la mono de via lando - ne ludmono kiu neniel similas al la mono de ajna lando) - do mi sendos al vi, interŝanĝe, iun kolekteblaĵon de mia lando, Usono. Ĉu vi volas monerojn, poŝtmarkojn, poŝtkartojn, alumetujojn, gazetojn, metro-bileton de mia loka metro-sistemo (Vaŝingtono, la ĉefurbo)? Ĉu vi kolektas stultajn turistaĵojn (ni havas multajn en Vaŝingtono!) Ĉu vi kolektas naciajn flagojn? Ĉu vi kolektas kalendarojn? Ĉu vi kolektas ion kion mi tute ne povus elpensi?
Nur diru al mi, kaj mi pretas interŝanĝi! Io, kion vi kolektas (prefere malaltvalora), kontraŭ io, kion mi kolektas (malaltvaloraj moneroj aŭ ludmono).
Bonvolu sendi al mi privatan mesaĝon se vi emas interŝanĝi ion kun mi, kaj ni povas interŝanĝi adresojn. Mi ne parolas pri pago ("Mi pagos al vi tiom da mono se vi sendos al mi ion de via lando"), nur pri interŝanĝo.
piotrek92 (Mostra il profilo) 02 settembre 2007 21:31:50
Ĝis!
Mielo (Mostra il profilo) 03 settembre 2007 14:05:09
Jes (Mostra il profilo) 15 settembre 2007 14:34:41
Mi ankaŭ kolektas monerojn kaj mi volus interŝanĝi ĝin! Se vi interesiĝas... demandu al mi!! Mi estos ege plaĉa de ricevi vian mesagon!
Sxak (Mostra il profilo) 16 settembre 2007 14:32:25
Kolektanto de kolektantoj
egidijus (Mostra il profilo) 20 settembre 2007 15:20:45
CubeF (Mostra il profilo) 23 settembre 2007 11:18:41
Kaj ankaŭ Esperantajn tradukojn de programaro. i-espero.info
Belapo (Mostra il profilo) 24 settembre 2007 08:58:24
Kaj mi ĉerte kolektas bona memorojn!
Jes (Mostra il profilo) 05 ottobre 2007 10:16:54
white knight:Kiu el vi kolektas Esperanto-poŝtmarkoj?HO!! ĝi estas tre interesa!! (kvamkam mi ne kolektas poŝtmarkojn!) kie oni povus vidi foton de la poŝtmarko?
Se mankas al vi la markon de GDR, eldonata en jaro 1987 okaze de 100 jaroj Esperanto, mi povus sendi tiun al vi.
annadahlqvist (Mostra il profilo) 05 ottobre 2007 20:14:15