본문으로

Ĉu vi ŝatas kolekti ion?

글쓴이: erinja, 2007년 9월 1일

글: 11

언어: Esperanto

erinja (프로필 보기) 2007년 9월 1일 오전 12:35:49

Saluton!

Mi scias ke jam estas fadeno kiu temas pri interŝanĝo de poŝtkartoj, sed eble estas homoj kiuj kolektas multajn diversajn aferojn, kaj ŝatus interŝanĝi tiujn aferojn. Ekzemple, se Ludoviko kolektus monerojn kaj Anjo kolektus poŝtmarkojn, eble Ludoviko povus sendi al Anjo kelkajn poŝtmarkojn, kaj Anjo povus sendi al Ludoviko kelkajn monerojn, se Ludoviko kaj Anjo loĝas en diversaj landoj. Ili eĉ povus interŝanĝi samajn aferojn (ekz. poŝtmarkojn) se ili ambaŭ kolektas poŝtmarkojn.

Mi kreas ĉi tiun fadenon por krei lokon kie oni povas skribi petojn pri interŝanĝoj de malaltvaloraj kolekteblaĵoj, kaj ankaŭ por skribi mian propran peton!

Mi kolektas monerojn, kaj mi lastatempe komencis kolekti ankaŭ lud-monon. Mi parolas pri la malvera mono kiun infanoj uzas por ludi, sed kiu aspektas simile al la vera mono de tiu lando. Ekzemple, mi lastatempe vizitis Kanadon, kaj tie mi aĉetis (kontraŭ unu kanada dolaro) iom da kanada ludmono, kiu aspektas kiel la vera kanada mono.

Do, jen mia propono - se vi sendos al mi aron de la moneroj de via lando (po unu ekzemplero de ĉiu monero, aŭ ankaŭ monbiletoj, se via lando havas malaltvalorajn monbiletojn anstataŭ monerojn), aŭ paketon de ludmono de via lando (ludmono kiu vere aspektas simile al la mono de via lando - ne ludmono kiu neniel similas al la mono de ajna lando) - do mi sendos al vi, interŝanĝe, iun kolekteblaĵon de mia lando, Usono. Ĉu vi volas monerojn, poŝtmarkojn, poŝtkartojn, alumetujojn, gazetojn, metro-bileton de mia loka metro-sistemo (Vaŝingtono, la ĉefurbo)? Ĉu vi kolektas stultajn turistaĵojn (ni havas multajn en Vaŝingtono!) Ĉu vi kolektas naciajn flagojn? Ĉu vi kolektas kalendarojn? Ĉu vi kolektas ion kion mi tute ne povus elpensi?

Nur diru al mi, kaj mi pretas interŝanĝi! Io, kion vi kolektas (prefere malaltvalora), kontraŭ io, kion mi kolektas (malaltvaloraj moneroj aŭ ludmono).

Bonvolu sendi al mi privatan mesaĝon se vi emas interŝanĝi ion kun mi, kaj ni povas interŝanĝi adresojn. Mi ne parolas pri pago ("Mi pagos al vi tiom da mono se vi sendos al mi ion de via lando"), nur pri interŝanĝo.

piotrek92 (프로필 보기) 2007년 9월 2일 오후 9:31:50

Mi ekzemple kolektas poŝtmarkojn. Mi povus sendi al iu kelkajn, se iu sendos al mi siajn rido.gif

Ĝis!

Mielo (프로필 보기) 2007년 9월 3일 오후 2:05:09

Mia koramiko kolektas (bedaŭrinde) bierskatolojn (bierdosojn?). Mi pensas, ke ni povus intersanĝi ilin malfacile, ĉar ili estas vundiĝemaj, ĉu ne ?

Jes (프로필 보기) 2007년 9월 15일 오후 2:34:41

Saluton! Mi estas nova en lernu.net, sed mi parolas Esperanton ekde 2004.

Mi ankaŭ kolektas monerojn kaj mi volus interŝanĝi ĝin! Se vi interesiĝas... demandu al mi!! Mi estos ege plaĉa de ricevi vian mesagon! sal.gif

Sxak (프로필 보기) 2007년 9월 16일 오후 2:32:25

Dankon po la novaj ekzempleroj en mia kolekto.
Kolektanto de kolektantoj

egidijus (프로필 보기) 2007년 9월 20일 오후 3:20:45

Mi ekzample kolektas olda germanaj subjektoj de II mondon militon. Mi tre ŝatas nacioj kaj ilia subjektoj. Tio kolekto estas sufiĉa kara sed mi ŝatas ĝin.

CubeF (프로필 보기) 2007년 9월 23일 오전 11:18:41

Mi kolektas pli bonajn liberajn komputilajn programojn (Mozilla Firefox, Miranda IM, ReactOS, ...). lango.gif lango.gif lango.gif
Kaj ankaŭ Esperantajn tradukojn de programaro. i-espero.info

Belapo (프로필 보기) 2007년 9월 24일 오전 8:58:24

Mi ne estas tipa kolektisto, sed mi kolektas muzikon, kaj preferas muzikon en vinilo. Sed generale mi kolektas aferojn kiu estas por uzi, ne nur kolekti.

Kaj mi ĉerte kolektas bona memorojn! rido.gif

Jes (프로필 보기) 2007년 10월 5일 오전 10:16:54

white knight:Kiu el vi kolektas Esperanto-poŝtmarkoj?

Se mankas al vi la markon de GDR, eldonata en jaro 1987 okaze de 100 jaroj Esperanto, mi povus sendi tiun al vi.
HO!! shoko.gif ĝi estas tre interesa!! (kvamkam mi ne kolektas poŝtmarkojn!) kie oni povus vidi foton de la poŝtmarko?

annadahlqvist (프로필 보기) 2007년 10월 5일 오후 8:14:15

Mi ŝatas havi librojn. Oni povas malfermi ilin de tempo al tempo, rememorante la rakontojn.

다시 위로