Al la enhavo

Kiu en lernu ne parolas angla?

de BelgoHead, 2007-septembro-01

Mesaĝoj: 19

Lingvo: Esperanto

MV1 (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-01 20:47:31

Mi ne parolas la anglan. shoko.gif

Rey75 (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-02 03:10:23

doudoune:
BelgoHead:Kiu en lernu ne parolas la lingvo angla?

Mi estas kuriozas.
Stranga maniero paroli ĉe "lernu". Mi nur scribas!
mi estas iom petolema ! Pardonu!
Mi nur skribas??

kb7clx (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 17:09:57

Vere, Interesa demando. Mi ankaŭ parolas la Hispanan kaj la Portugalan, kaj mi parolas kun multaj homoj interrete Hispane kaj Portugale. multegaj homoj volas, volis, provas kaj provis lerni la Anglan. Demando aĉ pli interesa estu, kiom da lernuanoj neniam provis lerni la Anglan ajn viden?
doudoune:
BelgoHead:Kiu en lernu ne parolas la lingvo angla?

Mi estas kuriozas.
Stranga maniero paroli ĉe "lernu". Mi nur scribas!
mi estas iom petolema ! Pardonu!

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-03 20:14:35

kb7clx:Vere, Interesa demando. Mi ankaŭ parolas la Hispanan kaj la Portugalan, kaj mi parolas kun multaj homoj interrete Hispane kaj Portugale. multegaj homoj volas, volis, provas kaj provis lerni la Anglan. Demando aĉ pli interesa estu, kiom da lernuanoj neniam provis lerni la Anglan ajn viden?
Eble vi, kiel usonano, ne povas bone imagi tion. Vi povas decidi ĉu vi volas aŭ provas lerni alian lingvon. Sed por tiuj, kiuj ne denaske parolas la anglan, ne estas demando ĉu ni volas aŭ provas, ni devas lerni la anglan lingvon. La angla lingvo estas deviga en lernejo, en Germanio nun eĉ ekde la tria klaso. Se vi volas pli altan postenon, tiam bonaj scioj de la angla lingvo estas necesaj. Neniu sciencisto en Germanio plu skribas Germane, ĉar tio ja malpliigus la nombron de eblaj legantoj. En la instituto, kie mi laboras, ĉiuj prelegoj estas anglelingvaj, kvankam la nivelo de la lingvo tute ne estas alta.

prahomo (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-04 08:09:21

gne ?

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-04 19:00:01

Ĉu plaĉas al germanoj aŭ francanoj ĝenerale, lerni kaj uzi Esperanton kiel pli facila lingvo ol la angla, por konferencoj?

horsto (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-04 19:47:42

Miland:Ĉu plaĉas al germanoj aŭ francanoj ĝenerale, lerni kaj uzi Esperanton kiel pli facila lingvo ol la angla, por konferencoj?
Ĉu vi serioze demandas tion? Ĉu tio ne estas la ĉefa argumento por Esperanto: La lingvo estas pli facile lernebla kaj ĉiuj komencas lerni je la sama nivelo.
Mi konsilas al vi lerni alian lingvon, ekzemple la germanan kaj kompari tion kun la lernado de Esperanto.

Miland (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-05 14:16:33

horsto:
Miland:Ĉu plaĉas al germanoj lerni Esperanton..por konferencoj?
Ĉu vi serioze demandas tion? Ĉu tio ne estas la ĉefa argumento por Esperanto...
Vi miskomprenis min. Kompreneble la ideo plaĉus al vi, kiel E-isto. Mi enketis pri viaj samlandanoj kiuj povus havi antaŭjuĝojn pri E-o.

Frankp (Montri la profilon) 2008-aŭgusto-06 11:52:26

Mi lernis la angla dum multaj jaroj en la lernejo.
Bedaurinde mi nur povas legi ion.
Mi ne povas paroli aŭ skribi la anglan.

Mi komencis lerni esperanto.
Mi uzis malmulte da tempon kaj povas paroli legi kaj skribi esperanto.

Reen al la supro