본문으로

Kiu en lernu ne parolas angla?

글쓴이: BelgoHead, 2007년 9월 1일

글: 19

언어: Esperanto

MV1 (프로필 보기) 2008년 8월 1일 오후 8:47:31

Mi ne parolas la anglan. shoko.gif

Rey75 (프로필 보기) 2008년 8월 2일 오전 3:10:23

doudoune:
BelgoHead:Kiu en lernu ne parolas la lingvo angla?

Mi estas kuriozas.
Stranga maniero paroli ĉe "lernu". Mi nur scribas!
mi estas iom petolema ! Pardonu!
Mi nur skribas??

kb7clx (프로필 보기) 2008년 8월 3일 오후 5:09:57

Vere, Interesa demando. Mi ankaŭ parolas la Hispanan kaj la Portugalan, kaj mi parolas kun multaj homoj interrete Hispane kaj Portugale. multegaj homoj volas, volis, provas kaj provis lerni la Anglan. Demando aĉ pli interesa estu, kiom da lernuanoj neniam provis lerni la Anglan ajn viden?
doudoune:
BelgoHead:Kiu en lernu ne parolas la lingvo angla?

Mi estas kuriozas.
Stranga maniero paroli ĉe "lernu". Mi nur scribas!
mi estas iom petolema ! Pardonu!

horsto (프로필 보기) 2008년 8월 3일 오후 8:14:35

kb7clx:Vere, Interesa demando. Mi ankaŭ parolas la Hispanan kaj la Portugalan, kaj mi parolas kun multaj homoj interrete Hispane kaj Portugale. multegaj homoj volas, volis, provas kaj provis lerni la Anglan. Demando aĉ pli interesa estu, kiom da lernuanoj neniam provis lerni la Anglan ajn viden?
Eble vi, kiel usonano, ne povas bone imagi tion. Vi povas decidi ĉu vi volas aŭ provas lerni alian lingvon. Sed por tiuj, kiuj ne denaske parolas la anglan, ne estas demando ĉu ni volas aŭ provas, ni devas lerni la anglan lingvon. La angla lingvo estas deviga en lernejo, en Germanio nun eĉ ekde la tria klaso. Se vi volas pli altan postenon, tiam bonaj scioj de la angla lingvo estas necesaj. Neniu sciencisto en Germanio plu skribas Germane, ĉar tio ja malpliigus la nombron de eblaj legantoj. En la instituto, kie mi laboras, ĉiuj prelegoj estas anglelingvaj, kvankam la nivelo de la lingvo tute ne estas alta.

prahomo (프로필 보기) 2008년 8월 4일 오전 8:09:21

gne ?

Miland (프로필 보기) 2008년 8월 4일 오후 7:00:01

Ĉu plaĉas al germanoj aŭ francanoj ĝenerale, lerni kaj uzi Esperanton kiel pli facila lingvo ol la angla, por konferencoj?

horsto (프로필 보기) 2008년 8월 4일 오후 7:47:42

Miland:Ĉu plaĉas al germanoj aŭ francanoj ĝenerale, lerni kaj uzi Esperanton kiel pli facila lingvo ol la angla, por konferencoj?
Ĉu vi serioze demandas tion? Ĉu tio ne estas la ĉefa argumento por Esperanto: La lingvo estas pli facile lernebla kaj ĉiuj komencas lerni je la sama nivelo.
Mi konsilas al vi lerni alian lingvon, ekzemple la germanan kaj kompari tion kun la lernado de Esperanto.

Miland (프로필 보기) 2008년 8월 5일 오후 2:16:33

horsto:
Miland:Ĉu plaĉas al germanoj lerni Esperanton..por konferencoj?
Ĉu vi serioze demandas tion? Ĉu tio ne estas la ĉefa argumento por Esperanto...
Vi miskomprenis min. Kompreneble la ideo plaĉus al vi, kiel E-isto. Mi enketis pri viaj samlandanoj kiuj povus havi antaŭjuĝojn pri E-o.

Frankp (프로필 보기) 2008년 8월 6일 오전 11:52:26

Mi lernis la angla dum multaj jaroj en la lernejo.
Bedaurinde mi nur povas legi ion.
Mi ne povas paroli aŭ skribi la anglan.

Mi komencis lerni esperanto.
Mi uzis malmulte da tempon kaj povas paroli legi kaj skribi esperanto.

다시 위로