У садржају

Kiu vortaro?

од Michaelmoore, 03. март 2012.

Поруке: 8

Језик: Esperanto

Michaelmoore (Погледати профил) 03. март 2012. 03.35.56

Mi serĉas bonan vortaron. En interreto, kie estas la plej bona vortaro. Mi ankaŭ volas aĉeti vortaran libron (esperanto-angla aŭ esperanto-esperanto). Kiu vortaro estas kaj bona kaj ĉipa?

Pacon kaj dankon,
Miĉjo

darkweasel (Погледати профил) 03. март 2012. 08.02.27

La plej bona plene interreta vortaro sendube estas ReVo.

Ie en la interreto (eble eĉ en tiu ĉi forumo) cirkulas skanitaj PDF-dosieroj de NPIV 2002 (unulingva) kaj la esperanta-angla vortaro de Butler (1967).

vincas (Погледати профил) 03. март 2012. 10.01.09

La elŝutebla esperanta - angla vortaro.
http://ompldr.org/iN2J4Mg-hide

Kelli (Погледати профил) 04. март 2012. 12.23.30

Mi ŝatas uzi La Vortaro-n http://www.ophicinadigital.com/alls/av_vort.htm, ĉar ĝi estas tre praktika.

utku (Погледати профил) 08. март 2012. 22.12.54

Mi ŝatis la vortaron prezentitan en tiu temo. Ĝi havas simplan formon permesante aliformigi ĝin facile kaj ĝi estas sufiĉa havante pli ol 50000 enskribigojn.

Epovikipedio (Погледати профил) 08. март 2012. 22.31.30

Mi uzas sole Esperanto interrete.

Jen vortaroj kiuj mi ĉiam uzas:

Angla Wiktionary
La vortaro de Lernu!

Mi bone tradukas kun ĉi tiuj interretaj vortaroj.

Hyperboreus (Погледати профил) 09. март 2012. 04.11.06

Forigite

Вратите се горе