去目錄頁

Komprenebleco

从 Hyperboreus, 2012年3月3日

讯息: 21

语言: Esperanto

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月4日上午1:35:30

Forigite

Kirilo81 (显示个人资料) 2012年3月4日上午8:39:25

Hyperboreus:
darkweasel:Fakte klaras, ke elekto min ĝustas, sed ne kutimas.

Laŭ mi ankaŭ ĉasanto lupojn estus akceptebla, sed en *ĉasisto lupojn temas nek pri aga substantivo nek pri verbformo (participo).
Tre interese. Kial "ĉas'ant'o" estas pli aga ol "ĉas'ist'o"? La unua estas persono kiu en ĉi tiu momento ĉasas, la dua estas persono kiu je profesio ĉasas? Nek "ĉas'ant'o" nek "ĉas'ist'o" signas la agon, sed ambaŭ signas la aganton.
Kiel participo "ĉasanto" (same agaj substantivoj, precipe je -ad-) havas pli da "verbeco" (por tiel diri) ol "ĉasisto", kiu estas plene nominaleca.
Tio estas kutima fenomeno, kp. la ekeston de infinitivoj en hindeŭropaj lingvoj el deverbaj agaj substantivoj ("por rigard(ad)o lin" → "por rigardi lin").

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月4日上午9:52:57

Unue, HB, PMEG diras Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto

Due, ĉasisto ne estas aga o-vorto. Ĉasado tamen estas.

Konklude, PMEG ne donas validigon de via stranga frazo, kaj neniuj cititaj frazoj tie analogas.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月4日下午5:06:00

Forigite

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月4日下午5:37:32

Hyperboreus:
sudanglo:Unue, HB, PMEG diras Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto

Due, ĉasisto ne estas aga o-vorto. Ĉasado tamen estas.

Konklude, PMEG ne donas validigon de via stranga frazo, kaj neniuj cititaj frazoj tie analogas.
Kio estas aga o-vorto?
O-vorto, kiu esprimas agon, ekzemple kurado, parolado ktp.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月4日下午6:11:05

Forigite

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月4日下午7:06:42

Hyperboreus:
darkweasel:
Hyperboreus:
sudanglo:Unue, HB, PMEG diras Normale oni tamen uzas de por montri la objekton de aga O-vorto

Due, ĉasisto ne estas aga o-vorto. Ĉasado tamen estas.

Konklude, PMEG ne donas validigon de via stranga frazo, kaj neniuj cititaj frazoj tie analogas.
Kio estas aga o-vorto?
O-vorto, kiu esprimas agon, ekzemple kurado, parolado ktp.
Sekve, laŭ vi, "elekto" (kiel en "Dankon pro la elekto") ne estas agas, ĉar esprimas rezulton, kaj ne agon ("elektado"), ĉu ne? Ĉu ja?
Evidente tiu frazo temas pri la ago elekti. Kio eĉ estas la (aĵa) rezulto de elekto?
Hyperboreus:
Se "elekto" estus aga o-vorto de la i-vorto "elekti", ĉu ankaŭ "vundo" estus aga o-vort de "vundi".

Ĉu laŭ vi ĉi tiuj du frazoj falus en la saman kategorion:
Dankon por la elekto min. = Dankon por ke vi elektis min.
kaj
Dankon por la vundo min. = Dankon por ke vi vundis min.
Ne kaj ne. Vidu la difinojn de elekto kaj vundo en ekz. ReVo.

Hyperboreus (显示个人资料) 2012年3月4日下午7:09:11

Forigite

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月4日下午11:24:47

Esperanto estas ja komplika
Ne HB. Vi kreas komplikaĵon, kie ili ne ekzistas.

Sekvu la konsilon de PMEG kaj diru ekz:

la ĉasadon de lupoj
la elekton de la urbestro
la repago de miaj elspezoj
la persekutadon de Esperantistoj.

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月5日下午12:34:20

Se, en iu kunteksto, vi trovas, ke frazo kiel 'amo de mia fratino', estas dusenca, vi povas pliprecizigi la signifon dirante 'mia amo al mia fratino' aŭ 'la amo por mi kiun havas mia fratino'.

Same, la elekto de la urbestro povas esti re-esprimita per 'la elekto far (fare de) la urbestro' por distingi de la elekto de iu kiel urbestron,

回到上端