Al la enhavo

Kion vi opinias pri resti amikoj kun ekskoramik(in)oj?

de omid17, 2012-marto-03

Mesaĝoj: 24

Lingvo: Esperanto

omid17 (Montri la profilon) 2012-marto-03 20:50:49

Foje homoj engaĝas sin en nefunkciantaj, ĝenaj aŭ eĉ humiligaj amrilatoj kiuj kondukas al neeviteblaj maldolĉaj disrompiĝoj. Ĉikaze, pro la emociaj doloroj kaj sufero, homoj nature ne volas vidi unu la alian iam ajn denove.

Sed aliflanke, troviĝas ankaŭ diferencaj versioj de la rakonto. Iufoje homoj konatiĝas kaj poste enamiĝas; simple evoluigas sanajn interkomprenajn koramikecojn, sed post iu kvanto da tempodaŭro, eksciiĝas ke la rilato ne funkcios kaj oni prefere rompiĝu ĝin. Ili faras ĉi tion kun reciproka respekto.

Nu, ni ĉiuj havas malsamajn rakontojn kaj spertojn. Mi nur volas scii vian opinion pri tio ke kiel oni devas pritrakti sian ekspartneron. ĉu vi pensas ke estus saĝe resti amikoj kaj havi normalan kontakton aŭ estus malfacila kaj oni prefere destarigu sin de sia eksa? Aŭ ĉu vi pensas ke oni ne povas precize respondi sen konsidero de ĉiu speciala sperto?...

Jorn644 (Montri la profilon) 2012-marto-03 21:20:00

Estas strange laŭ mi se vi post disiĝo tute forigus ekspartneron el via vivo.

Ne bezonata estas ĉiutaga vizitado, eĉ ne ĉiumonata vizitado, tamen laŭ mi ja estas dece se vi ambaŭ restus geamikoj, kaj restas pretaj okaze se la ekspartnero ekbezonas ian ajn helpon.

erinja (Montri la profilon) 2012-marto-03 21:22:44

Laŭ mi dependas grandparte de kiel la rilato finiĝis.

Foje eblas resti amikoj, foje ne.

Se unu persono ne volis disiĝi kun la alia, ekzemple, ili eble ne povas resti amikoj. Tiu persono kiu ne volis disiĝi eble ĉiam tenos esperon ke ili re-kuniĝos, kaj aferoj povus esti tre malkomfortaj.

omid17 (Montri la profilon) 2012-marto-03 21:54:59

Dankon pro viaj respondoj...

Jorn644:Estas strange laŭ mi se vi post disiĝo tute forigus ekspartneron el via vivo.

Ne bezonata estas ĉiutaga vizitado, eĉ ne ĉiumonata vizitado, tamen laŭ mi ja estas dece se vi ambaŭ restus geamikoj, kaj restas pretaj okaze se la ekspartnero ekbezonas ian ajn helpon.
Mi komprenas vian vidpunkton. Estus ja dece resti preta helpi vian ekspartneron kiam ŝi/li spertas malfacilaĵon kaj iel bezonas vian helpon.

Tamen mi pensas ke estas absurda (prefere ol nebezonata) viziti ilin ĉiutage.

erinja:Laŭ mi dependas grandparte de kiel la rilato finiĝis.

Foje eblas resti amikoj, foje ne.

Se unu persono ne volis disiĝi kun la alia, ekzemple, ili eble ne povas resti amikoj. Tiu persono kiu ne volis disiĝi eble ĉiam tenos esperon ke ili re-kuniĝos, kaj aferoj povus esti tre malkomfortaj.
Tio estas bona observo. Mi samopinias.

Mi pensas ke post fini iun longatempan amrilaton, estas foje vere malkoforte reveni al la ekspartnero por havi normalajn amikajn rilatojn. Tamen, kiel vi diris, estas ja pli facile se la rilato finiĝis interkonsente.

Iel, nesukcesaj amrilatoj povas mortigi potenciale sukcesajn amikajn rilatojn.

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-04 01:04:55

Forigite

komenstanto (Montri la profilon) 2012-marto-04 03:36:57

Mi luktas ĉi tiun problemon. Post iam mia eks-partnero estas amiko, sed ŝi ŝanĝiĝis. Mi estis konfuzita. Ŝi datiĝis aliajn virojn, kaj havis infanon kune kun alia viro, sed alia viro mortis. Ni kverelis, sed ni ne estis partneroj ĉiaokaze dum iom da jaroj. Tiam ŝi diris mi estas malbona persono. Mi pensis ŝi estis freneza. Se mi volas mian nomon purigus, mi ne plu devus parolas kun ŝi. Tion mi faris. Mi havas laŭvortan menson.

unpensador (Montri la profilon) 2012-marto-04 07:26:00

Mia Sinjioro Jusuo Kristo diris: "Amu unu al la alia". Tio estis kio Li diris.

Edu senkulpa.gif

AlfRoland (Montri la profilon) 2012-marto-04 09:05:13

unpensador:Mia Sinjioro Jusuo Kristo diris: "Amu unu al la alia". Tio estis kio Li diris.

Edu senkulpa.gif
Kaj kiel tio koncernas la demandon?

komenstanto (Montri la profilon) 2012-marto-04 18:14:38

Amo ne pravas ĉiutempe. Iam amo faras malamon, kaj la sentimento devus esti enmetita.

fstphane (Montri la profilon) 2012-marto-04 19:19:58

Ĉu ni amas iun alian por ĝi mem,aŭ ni sole amemas niajn dezirojn?

Reen al la supro