Sisu juurde

Kion vi opinias pri resti amikoj kun ekskoramik(in)oj?

kelle poolt omid17, 3. märts 2012

Postitused: 24

Keel: Esperanto

omid17 (Näita profiili) 3. märts 2012 20:50.49

Foje homoj engaĝas sin en nefunkciantaj, ĝenaj aŭ eĉ humiligaj amrilatoj kiuj kondukas al neeviteblaj maldolĉaj disrompiĝoj. Ĉikaze, pro la emociaj doloroj kaj sufero, homoj nature ne volas vidi unu la alian iam ajn denove.

Sed aliflanke, troviĝas ankaŭ diferencaj versioj de la rakonto. Iufoje homoj konatiĝas kaj poste enamiĝas; simple evoluigas sanajn interkomprenajn koramikecojn, sed post iu kvanto da tempodaŭro, eksciiĝas ke la rilato ne funkcios kaj oni prefere rompiĝu ĝin. Ili faras ĉi tion kun reciproka respekto.

Nu, ni ĉiuj havas malsamajn rakontojn kaj spertojn. Mi nur volas scii vian opinion pri tio ke kiel oni devas pritrakti sian ekspartneron. ĉu vi pensas ke estus saĝe resti amikoj kaj havi normalan kontakton aŭ estus malfacila kaj oni prefere destarigu sin de sia eksa? Aŭ ĉu vi pensas ke oni ne povas precize respondi sen konsidero de ĉiu speciala sperto?...

Jorn644 (Näita profiili) 3. märts 2012 21:20.00

Estas strange laŭ mi se vi post disiĝo tute forigus ekspartneron el via vivo.

Ne bezonata estas ĉiutaga vizitado, eĉ ne ĉiumonata vizitado, tamen laŭ mi ja estas dece se vi ambaŭ restus geamikoj, kaj restas pretaj okaze se la ekspartnero ekbezonas ian ajn helpon.

erinja (Näita profiili) 3. märts 2012 21:22.44

Laŭ mi dependas grandparte de kiel la rilato finiĝis.

Foje eblas resti amikoj, foje ne.

Se unu persono ne volis disiĝi kun la alia, ekzemple, ili eble ne povas resti amikoj. Tiu persono kiu ne volis disiĝi eble ĉiam tenos esperon ke ili re-kuniĝos, kaj aferoj povus esti tre malkomfortaj.

omid17 (Näita profiili) 3. märts 2012 21:54.59

Dankon pro viaj respondoj...

Jorn644:Estas strange laŭ mi se vi post disiĝo tute forigus ekspartneron el via vivo.

Ne bezonata estas ĉiutaga vizitado, eĉ ne ĉiumonata vizitado, tamen laŭ mi ja estas dece se vi ambaŭ restus geamikoj, kaj restas pretaj okaze se la ekspartnero ekbezonas ian ajn helpon.
Mi komprenas vian vidpunkton. Estus ja dece resti preta helpi vian ekspartneron kiam ŝi/li spertas malfacilaĵon kaj iel bezonas vian helpon.

Tamen mi pensas ke estas absurda (prefere ol nebezonata) viziti ilin ĉiutage.

erinja:Laŭ mi dependas grandparte de kiel la rilato finiĝis.

Foje eblas resti amikoj, foje ne.

Se unu persono ne volis disiĝi kun la alia, ekzemple, ili eble ne povas resti amikoj. Tiu persono kiu ne volis disiĝi eble ĉiam tenos esperon ke ili re-kuniĝos, kaj aferoj povus esti tre malkomfortaj.
Tio estas bona observo. Mi samopinias.

Mi pensas ke post fini iun longatempan amrilaton, estas foje vere malkoforte reveni al la ekspartnero por havi normalajn amikajn rilatojn. Tamen, kiel vi diris, estas ja pli facile se la rilato finiĝis interkonsente.

Iel, nesukcesaj amrilatoj povas mortigi potenciale sukcesajn amikajn rilatojn.

Hyperboreus (Näita profiili) 4. märts 2012 1:04.55

Forigite

komenstanto (Näita profiili) 4. märts 2012 3:36.57

Mi luktas ĉi tiun problemon. Post iam mia eks-partnero estas amiko, sed ŝi ŝanĝiĝis. Mi estis konfuzita. Ŝi datiĝis aliajn virojn, kaj havis infanon kune kun alia viro, sed alia viro mortis. Ni kverelis, sed ni ne estis partneroj ĉiaokaze dum iom da jaroj. Tiam ŝi diris mi estas malbona persono. Mi pensis ŝi estis freneza. Se mi volas mian nomon purigus, mi ne plu devus parolas kun ŝi. Tion mi faris. Mi havas laŭvortan menson.

unpensador (Näita profiili) 4. märts 2012 7:26.00

Mia Sinjioro Jusuo Kristo diris: "Amu unu al la alia". Tio estis kio Li diris.

Edu senkulpa.gif

AlfRoland (Näita profiili) 4. märts 2012 9:05.13

unpensador:Mia Sinjioro Jusuo Kristo diris: "Amu unu al la alia". Tio estis kio Li diris.

Edu senkulpa.gif
Kaj kiel tio koncernas la demandon?

komenstanto (Näita profiili) 4. märts 2012 18:14.38

Amo ne pravas ĉiutempe. Iam amo faras malamon, kaj la sentimento devus esti enmetita.

fstphane (Näita profiili) 4. märts 2012 19:19.58

Ĉu ni amas iun alian por ĝi mem,aŭ ni sole amemas niajn dezirojn?

Tagasi üles