До змісту

Kiam Putin ploris,

від zan, 7 березня 2012 р.

Повідомлення: 6

Мова: Esperanto

zan (Переглянути профіль) 7 березня 2012 р. 00:19:32

En la kvina de marto Putin ploris pro sia venko. Tiam li diris, ke la vento plorigis lin. Ĉi tiu diraĵo estis tradukita al la japana en tradician kaj ankoraŭ mojosan diraĵon, kiun uzas vireca viro kiel pretekston por kaŝi siajn verajn larmojn. Mi trovis tiaman rusan frazon "У меня слезились глаза от ветра". Ĉu ĉi tiu estas mojosa diraĵo ankaŭ por rusoj?

Sxak (Переглянути профіль) 9 березня 2012 р. 15:22:00

Mi ne komprenis vian demandon. "У меня слезились глаза от ветра" signifas "Miaj okuloj eligis larmojn pro la vento". Tiu frazo havas neniun kroman signifon.

Demian (Переглянути профіль) 9 березня 2012 р. 15:52:33

Ŝak:Mi ne komprenis vian demandon. "У меня слезились глаза от ветра" signifas "Miaj okuloj eligis larmojn pro la vento". Tiu frazo havas neniun kroman signifon.
En la rusa oni povas saluti per aŭ ПРИВЕТ aŭ ЗДРАСТВУЙТЕ. La unua estas pli amikebla ol la dua.

Simile, la demando de ZAN estas ĉu 【У меня слезились глаза от ветра】estas amikebla frazo or formala frazo en la rusa?

zan (Переглянути профіль) 11 березня 2012 р. 08:34:12

Ŝak:Mi ne komprenis vian demandon. "У меня слезились глаза от ветра" signifas "Miaj okuloj eligis larmojn pro la vento". Tiu frazo havas neniun kroman signifon.
Dankegon. Mi atendis respondon.

zan (Переглянути профіль) 11 березня 2012 р. 08:45:50

Demian:Simile, la demando de ZAN estas ĉu 【У меня слезились глаза от ветра】estas amikebla frazo or formala frazo en la rusa?
Mi demandis, ĉu ĝi estis kutima frazo, kiun oni ofte uzas kaj kiu estas plaĉa al la samlingvanoj sed ankaŭ iom ridinda pro ĝia eluziteco. Oni tradukis tiun frazon japanen al tia kutima frazo por japanoj. Se estis ne tiel kaj ĝi estis tute ĝenerala frazo sen ridigeco, mi komprenas tion.

zan (Переглянути профіль) 11 березня 2012 р. 08:58:01

N-true:Ne, Demian. Mi kredas, ke zan celis la demandon tiel, ke li volas scii, ĉu la rusa frazo ankaŭ povas esti komprenata kiel preteksto por vere emocie plori.

En anglaj kaj germanaj filmoj, homoj foje diras, ke ili havas muŝon en la okulo. Sed tio ne estas vere mojosa eldiraĵo. okulumo.gif
Jes, tiel simile mi celis. Plorante, vireca viro pretekstas sen uzi la vortojn "plori", "larmoj". Japanoj diras: La vento(aŭ pli ofte, la fumo) penetras en miajn okulojn. Ĝi estas malnova kaj iom ridinda diraĵo, sed male mi sentis ĝin ankoraŭ "mojosa".

Назад до початку