Al la enhavo

Ĉu eble ellerni Esperanton sin lerni ĝin?

de maximkaaa, 2012-marto-07

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

raffadalbo (Montri la profilon) 2012-marto-10 17:31:03

maximkaaa:Ĉu vi opinas ke estas ebla ellerni Esperanton sin legi lernokurson kaj parkerigi vortojn? Mi parolas ruson, anglan kaj hispano kaj legis pri esperanta gramatiko, kaj jam povas kompreni preskaŭ ĉial teksto.

Mi volas provi ellerni perfekte ĝin nur helpe de komunikiĝi en forumoj, kaj legi librojn, kaj korekti teknikajn erarojn en Vikipedio. Ĉu estas ebla?
Unu de la meritoj de Esperanto estas ke oni povas facile lerni ĝin - facile kaj rapide eĉ per memlernado. (Tamen, mi konsentas kun "bildo" ke lerni gramatikon estas ĉiukaze necese.)

En mia okazo, la kursoj en "lernu!" estis tre utilaj: fakte, mi lernis Esperanton ĉefe per tiuj kursoj. En "lernu!" oni trovas ankaŭ gramatikon ekster kursoj, se oni volas.

Mi vidas nur du limojn:
1) eble tiu metodo ne sufiĉas por progresi al la plej altaj niveloj de Esperanto;
2) la libroj kaj la kursoj per interreto instruas pli bone al legi kaj al skribi ol al paroli.

sal.gif

dombola (Montri la profilon) 2012-marto-10 18:21:17

Strange neniu rimarkis tiun mispaŝon:

Ĉu vi opinias ...

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-10 19:09:29

dombola:Strange neniu rimarkis tiun mispaŝon:

Ĉu vi opinias ...
Eble ĉar ne ĉiuj same interesiĝas pri lingvaj eraroj kiel vi ...?

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-11 12:21:21

dombola:Strange neniu rimarkis tiun mispaŝon:

Ĉu vi opinias ...
Kiam teksto mia enhavas erarojn, tiuj estas nur mis-tajpoj. Kiam aliaj faras erarojn, tio estas misuzo de la lingvo. Mi kaj la Papo estas fratoj, ambaŭ ne-eraripovaj. rideto.gif

dombola (Montri la profilon) 2012-marto-12 12:11:55

senkulpa.gif
sudanglo:
dombola:Strange neniu rimarkis tiun mispaŝon:

Ĉu vi opinias ...
Kiam teksto mia enhavas erarojn, tiuj estas nur mis-tajpoj. Kiam aliaj faras erarojn, tio estas misuzo de la lingvo. Mi kaj la Papo estas fratoj, ambaŭ ne-eraripovaj. rideto.gif
La mis-tajpon mi tute ne menciis antaŭe:

"Aldone, Ĉu vi opinias ke estas eble ellerni ..."

Pardonu min, estis nur pro ena malica voĉo dirinte:
"Vidu! Jen raregaĵo!
La granda Sudanglo en malgrandeta frazo faris tri mispaŝojn: jen unu mistajpo, jen unu manko de averto pri malbona elizio, kaj jen, fine kaj pli grave, malbona korektado.
Prenu lian piedon! Vi ne havos alian oportunon!"

Kaj mi falis en tenton.

Gratulon pro la frato!
senkulpa.gif

maximkaaa (Montri la profilon) 2012-marto-18 17:51:46

Mia ĉefa kaŭzo al lerni Esperanton tiamaniere estas ke mi devas lerni korean nuntempe. Mi havas longajn listojn de vortoj kiojn mi ne povas lerni facile. Mi necesas fari multajn ekzercojn kaj ellerni multajn regulojn.

Mi volas paroli Esperanton, sed ne devas. Tial mi ne volas fari samon, mi volas ĝoi kaj ripozi por Esperanto.

maratonisto (Montri la profilon) 2012-marto-18 18:30:27

Mi lernis Esperanton proksime kiel Vi. Mimimumo de lernado, maksimumo de ekzercoj. Tamen poiome mi legis lernolibrojn. En trajno mi legadis "La tuta Esperanto"-n de Henrik Seppik.

Reen al la supro