Tin nhắn: 17
Nội dung: Esperanto
raffadalbo (Xem thông tin cá nhân) 17:31:03 Ngày 10 tháng 3 năm 2012
maximkaaa:Ĉu vi opinas ke estas ebla ellerni Esperanton sin legi lernokurson kaj parkerigi vortojn? Mi parolas ruson, anglan kaj hispano kaj legis pri esperanta gramatiko, kaj jam povas kompreni preskaŭ ĉial teksto.Unu de la meritoj de Esperanto estas ke oni povas facile lerni ĝin - facile kaj rapide eĉ per memlernado. (Tamen, mi konsentas kun "bildo" ke lerni gramatikon estas ĉiukaze necese.)
Mi volas provi ellerni perfekte ĝin nur helpe de komunikiĝi en forumoj, kaj legi librojn, kaj korekti teknikajn erarojn en Vikipedio. Ĉu estas ebla?
En mia okazo, la kursoj en "lernu!" estis tre utilaj: fakte, mi lernis Esperanton ĉefe per tiuj kursoj. En "lernu!" oni trovas ankaŭ gramatikon ekster kursoj, se oni volas.
Mi vidas nur du limojn:
1) eble tiu metodo ne sufiĉas por progresi al la plej altaj niveloj de Esperanto;
2) la libroj kaj la kursoj per interreto instruas pli bone al legi kaj al skribi ol al paroli.
dombola (Xem thông tin cá nhân) 18:21:17 Ngày 10 tháng 3 năm 2012
Ĉu vi opinias ...
darkweasel (Xem thông tin cá nhân) 19:09:29 Ngày 10 tháng 3 năm 2012
dombola:Strange neniu rimarkis tiun mispaŝon:Eble ĉar ne ĉiuj same interesiĝas pri lingvaj eraroj kiel vi ...?
Ĉu vi opinias ...
sudanglo (Xem thông tin cá nhân) 12:21:21 Ngày 11 tháng 3 năm 2012
dombola:Strange neniu rimarkis tiun mispaŝon:Kiam teksto mia enhavas erarojn, tiuj estas nur mis-tajpoj. Kiam aliaj faras erarojn, tio estas misuzo de la lingvo. Mi kaj la Papo estas fratoj, ambaŭ ne-eraripovaj.
Ĉu vi opinias ...
dombola (Xem thông tin cá nhân) 12:11:55 Ngày 12 tháng 3 năm 2012
sudanglo:La mis-tajpon mi tute ne menciis antaŭe:dombola:Strange neniu rimarkis tiun mispaŝon:Kiam teksto mia enhavas erarojn, tiuj estas nur mis-tajpoj. Kiam aliaj faras erarojn, tio estas misuzo de la lingvo. Mi kaj la Papo estas fratoj, ambaŭ ne-eraripovaj.
Ĉu vi opinias ...
"Aldone, Ĉu vi opinias ke estas eble ellerni ..."
Pardonu min, estis nur pro ena malica voĉo dirinte:
"Vidu! Jen raregaĵo!
La granda Sudanglo en malgrandeta frazo faris tri mispaŝojn: jen unu mistajpo, jen unu manko de averto pri malbona elizio, kaj jen, fine kaj pli grave, malbona korektado.
Prenu lian piedon! Vi ne havos alian oportunon!"
Kaj mi falis en tenton.
Gratulon pro la frato!
maximkaaa (Xem thông tin cá nhân) 17:51:46 Ngày 18 tháng 3 năm 2012
Mi volas paroli Esperanton, sed ne devas. Tial mi ne volas fari samon, mi volas ĝoi kaj ripozi por Esperanto.
maratonisto (Xem thông tin cá nhân) 18:30:27 Ngày 18 tháng 3 năm 2012