Till sidans innehåll

Ĉu eble ellerni Esperanton sin lerni ĝin?

av maximkaaa, 7 mars 2012

Meddelanden: 17

Språk: Esperanto

maximkaaa (Visa profilen) 7 mars 2012 07:26:12

Ĉu vi opinas ke estas ebla ellerni Esperanton sin legi lernokurson kaj parkerigi vortojn? Mi parolas ruson, anglan kaj hispano kaj legis pri esperanta gramatiko, kaj jam povas kompreni preskaŭ ĉial teksto.

Mi volas provi ellerni perfekte ĝin nur helpe de komunikiĝi en forumoj, kaj legi librojn, kaj korekti teknikajn erarojn en Vikipedio. Ĉu estas ebla?

hebda999 (Visa profilen) 7 mars 2012 07:38:48

maximkaaa:Ĉu vi opinas ke estas ebla ellerni Esperanton sin legi lernokurson kaj parkerigi vortojn? Mi parolas ruson, anglan kaj hispano kaj legis pri esperanta gramatiko, kaj jam povas kompreni preskaŭ ĉial teksto.

Mi volas provi ellerni perfekte ĝin nur helpe de komunikiĝi en forumoj, kaj legi librojn, kaj korekti teknikajn erarojn en Vikipedio. Ĉu estas ebla?
Verŝajne tio eblas, sed pli rapide estas lerni ĝin kun helpo de iu kurso aŭ lernolibro - tamen estas via elekto.

oxymor (Visa profilen) 7 mars 2012 07:50:45

Ĝenerale, mi pensas ke jes, eblas. Sed estos pli longa.

Se iu pli ŝatas lerni tiel, mi tamen konsilus al li fari nur kurson por komencantoj, por bone koni la gramatikon, kaj koni la "vortetojn" (kiel sed, ĉar, pro, por ...).

Poste li multe pli efike legos tekstojn kaj forumojn.

Pri vi, ĉar mi vidas ke vi jam kapablas klare esprimi ideon en Esperanto (kun eraroj, sed mi facile komprenis vin), mi pensas ke vi jam sufiĉe konas la gramatikon por sukcesi lerni tiel, do faru se vi volasokulumo.gif.

Jen viaj eraroj :
"
Ĉu vi opinas ke estas ebla ellerni Esperanton sen legi lernokurson kaj parkerigi vortojn? Mi parolas la rusan, la anglan kaj la hispanan kaj legis pri esperanta gramatiko, kaj jam povas kompreni preskaŭ ĉiun tekston.

Mi volas provi ellerni perfekte ĝin nur helpe de komunikado en forumoj, legado de libroj kaj korektado de teknikaj eraroj en Vikipedio. Ĉu estas ebla? (Mi pensas ke nomo nepre sekvu "helpe de", ĉu alia esperantisto povas konfirmi tion?)
"

sudanglo (Visa profilen) 7 mars 2012 10:35:32

Jen viaj eraroj :
Adone, Ĉu vi opinas ke estas eble ellerni ...

mschmitt (Visa profilen) 7 mars 2012 11:09:28

Infanoj lernas iliajn gepatrajn lingvojn nur tra uzo, sed bezonas multe da jaroj. Miaj infanoj aĝas 7 kaj 10 kaj ankoraŭ faras multe da eraroj en la germana. Mi dubas ĉu jaroj da senĝena lernado estas pli oportuna ol kelkaj semajnoj da intensiva lernado.

Paquillo (Visa profilen) 8 mars 2012 18:29:33

maximkaaa:Ĉu vi opinas ke estas ebla ellerni Esperanton sin legi lernokurson kaj parkerigi vortojn? Mi parolas ruson, anglan kaj hispano kaj legis pri esperanta gramatiko, kaj jam povas kompreni preskaŭ ĉial teksto.

Mi volas provi ellerni perfekte ĝin nur helpe de komunikiĝi en forumoj, kaj legi librojn, kaj korekti teknikajn erarojn en Vikipedio. Ĉu estas ebla?
kial vi volas lerni tiel??

bildo (Visa profilen) 9 mars 2012 04:12:49

Mi pensas, ke estas tre utile lerni Gramatikon, almenaŭ de baza nivelo. Ĝi estas malgranda, racia kaj oportuna.

cellus (Visa profilen) 9 mars 2012 11:39:59

Certe oni povas lernii esperanton tiamaniere. Oni devas havi ian formon de teksto, skribita aŭ prolata.

En la Esperanto-societo de Upsalo, Svedio estis unu membrino kiu lernis esperanton nur aŭskultante la aliajn membrojn kiuj parolis esperanton inter si.

Persone mi tamen prefers lernolibron kun iom da tekstoj. Mi trovis angle produktitajn librojn en diversaj lingoj kie oni prezentis multajn senkontekstajn frazojn kiujn oni devis lerni. Estas avantaĝo de tiu metodo, sed mi persone preferas librojn kiuj havas ian sinsekvadon de la tekstoj. Amike Cellus

unpensador (Visa profilen) 10 mars 2012 09:47:19

sudanglo:
Jen viaj eraroj :
Adone, Ĉu vi opinas ke estas eble ellerni ...
Bonvolu perdoni eniri en la eraran fadenon, sed mi ne trovas la alian pri "subjunktivo" kaj mi vols diri al vi ke:
------------------------------

"Negrava "afereto":
Nature mi scias ke ankaŭ estas iomete de subjunktivo en la angla sed mi estas urĝema kaj ne memoris pli bonan ekezemplon kaj metis "If I WAS..." anstataŭ "If I were..."

http://www.youtube.com/watch?v=RBHZFYpQ6nc

http://www.youtube.com/watch?v=P8rjF6D2Pnw

Imperfecto2 fuera fueras fuera fuéramos fuerais fueran

2 O: fuese, fueses, fuese, fuésemos, fueseis, fuesen.
http://users.ipfw.edu/jehle/courses/verbs/SER.HTM

Ĝis rideto.gif "

Roman_Mutin (Visa profilen) 10 mars 2012 11:47:15

Vivante en provincio, kie ne estas kursoj, mi lernis ĝin mem, pere de lernolibto, aĉetita en Moskvo.

Nenia problema estas en memlernado

Tillbaka till toppen