Sadržaj

Nomoj de landoj kaj landanoj

od Uralo, 7. ožujka 2012.

Poruke: 21

Jezik: Esperanto

darkweasel (Prikaz profila) 19. ožujka 2012. 18:39:19

Hyperboreus:Kial ne "Alemano" (kiel France aŭ Hispane)?
Ĉar tio jam signifas alian aferon. La franc- kaj hispanlingvanoj nomas ĉiujn germanojn alemanoj, kaj la finnalingvanoj nomas ilin saksoj. rideto.gif
Hyperboreus:
Kial "Usono"? Kial ne "Gringo"?
Mi supozas, ke vi celas ĉi-kaze ne Usono, sed usonano.

marcuscf (Prikaz profila) 19. ožujka 2012. 19:19:37

darkweasel:
marcuscf:
darkweasel:Kial tio ĉi entute estas problemo? Ni ankaŭ diras judo (-> judismo), sed islamano (<- islamo) - ĉu ankaŭ tio estas iel ajn pliboniginda? Ial pri tio oni neniam legas, sed ĉe landnomo la sama afero estas problema.
Mi ne parolas pri tiuj temoj sufiĉe ofte por rimarki la malsimetrion. Eble simila afero okazas al aliaj personoj.
Do eble vi jam iam parolis pri redaktoro kaj instruisto. Aŭ pri universitato kaj lernejo.
Jes. "Redaktoro" ja estas markita en mia menso kiel "neuzinda" (sed ne "neuzebla" nek "riproĉinda"), ĉar oni povas krei aliajn pli logikajn vortojn per la radiko redakt/.

Aliflanke, pri universitato×lernejo, mi ne vidas kiel pli-logikigi tion sen eniri en frenezan senfinan vojaĝon por klasigi la tutan mondon kaj homan penson. La listo de landoj/landanoj havas klaran finon, kaj la vojo al logikeco aspektas duon-irita (*). Mi taksus la aferon kiel la "malalte pendanta frukto" (low-hanging fruit laŭ la angla esprimo).

(*) Bonvole, oni permesu al mi uzi "iri" pasive ridego.gif

Hyperboreus (Prikaz profila) 19. ožujka 2012. 19:36:43

Forigite

darkweasel (Prikaz profila) 19. ožujka 2012. 19:41:37

Hyperboreus:
marcuscf:Aliflanke, pri universitato × lernejo, mi ne vidas kiel pli-logikigi tion sen eniri en frenezan senfinan vojaĝon por klasigi la tutan mondon kaj homan penson.
Ekzemple Germane universitato = altlernejo.
Hochschule (altlernejo) havas fakte pli vastan signifon ol Universität.

utku (Prikaz profila) 20. ožujka 2012. 09:45:40

Hyperboreus:Kiel en (eble) ĉiu lingvo, la nomoj de la landoj kaj de ties anoj estas arbitraj. Oni devas memorigi ilin.

Se oni volus plisistemigi ĉi tion, oni devus komenci pli sube:

Kial "Germano"? Kial ne "Dojĉo" (kiel Germane aŭ Italie)? Kial ne "Alemano" (kiel France aŭ Hispane)? Kial ne "Nemeco" (kiel Slave aŭ Hungare)?

Kial "Hungaro"? Kial ne "Moĝoro"?

Kial "Japano"? Kial ne "Nihono"?

Kail "Ĉino"? Kial ne "Ĵonggvoo"?

Kial "Franco"? Kial ne "Galo"?

Kial "Gvatemalano"? Kial ne "Ĉapino"? Kial ne "Iŝimuleŭano"? Kial ne "Iŝimano"?

Kial "Usono"? Kial ne "Gringo"?

Tuta tio estas tute arbitra.
Eble la plej stranga landnomo en Esperanto estas Kartvelio, ĉar neniu lingvo referenca je Esperanto nomas tiun landon per simila vorto (ankaŭ Barato povas esti tiel). Ŝajne tiu vorto devenas de la kartvela lingvo mem, kaj pro tio ĝi ankaŭ estas unu el la plej sencaj landnomoj.

marcuscf:Oni ne forgesu ke, laŭ la reguloj de Esperanto, oni ja povas diri:

Britio – britiano (aŭ Britujo – Britujano)
Germanio – germaniano (aŭ Germanujo – germanujano).

Do, simple uzi tiajn formojn.
"Germano" estas ulo, kiu estas etne germana (kaj eble ne loĝas en Germanio aŭ ne estas civitano de Germanio).

"Germaniano" estas ulo, kiu loĝas en Germanio (kaj eble ne estas etna germano).

Simile "germana" havas etnan signifon kaj "germania" aŭ "germaniana" havas ŝtatan signifon. Tio nur estas mia kompreno kaj povas esti malĝusta.

marcuscf (Prikaz profila) 20. ožujka 2012. 12:00:28

utku:
marcuscf:Oni ne forgesu ke, laŭ la reguloj de Esperanto, oni ja povas diri:

Britio – britiano (aŭ Britujo – Britujano)
Germanio – germaniano (aŭ Germanujo – germanujano).

Do, simple uzi tiajn formojn.
"Germano" estas ulo, kiu estas etne germana (kaj eble ne loĝas en Germanio aŭ ne estas civitano de Germanio).

"Germaniano" estas ulo, kiu loĝas en Germanio (kaj eble ne estas etna germano).

Simile "germana" havas etnan signifon kaj "germania" aŭ "germaniana" havas ŝtatan signifon. Tio nur estas mia kompreno kaj povas esti malĝusta.
Prave. Tamen, okazas ke la signifo “loĝanto” estas ofte pli utila, prava kaj simpla ol la signifo “etnano” (kio difinas etno? La lingvo? La familio? La genoj?). Kiam la registaro parolas al la popolo, ĝi parolas al ĉiuj germanianoj, ne nur tiuj kiuj sentas sin kiel parto de la “germana familio”.

Mi ofte pensas ke tiaj etnaj vortoj estas pli utilaj por paroli pri malnovaj popoloj: la antikvaj ĉinoj, la greka mitologio, ktp. Por hodiaŭaj aferoj, la “an-vortoj” aspektas pli bonaj al mi.

antoniomoya (Prikaz profila) 20. ožujka 2012. 12:40:17

Mi ne scias kial oni faras tiom da problemoj kun tiu afero.
Oni babilas kaj babiladas senfine pri tio, kvazaŭ ni havus nenian alian gravan aĵon por fari.

Por mi, ĉiuj homoj estas egalaj, kaj havas socie la samajn rajtojn kaj la samajn devojn. Distingi inter rasano kaj loĝanto, niaepoke, ŝajnas al mi plej nekonvene. Ĉiu homo kiu loĝas en iu lando, sen preni en konsideron sian devenon, estas por mi membro de tiu lando. Do, la sufikso "ano" ŝajnas des pli taŭga por nomi la civitanojn de iu ajn lando. Sekve, Francalando, francano, Germanalando, germanano, Irlando, irlandano, Britalando, britano, Ĉinalando, ĉinano, ktp., ktp.

Tiel facile kiel tio ĉi.

Ah, kaj vi ĉiuj perfekte komprenis tiujn nomojn de landoj kaj landanoj. Neniu povas diri ke li havis dubojn pri miaj priskriboj. Do, ĉu oni ne povas sekvi la plej rektan kaj facilan vojon?

Amike.

darkweasel (Prikaz profila) 20. ožujka 2012. 13:29:50

antoniomoya:Do, ĉu oni ne povas sekvi la plej rektan kaj facilan vojon?
Se via reformisma vojo estas la "plej rekta kaj facila" - ne.

marcuscf (Prikaz profila) 20. ožujka 2012. 16:35:37

@antoniomoya:
Mi subtenas la saman koncepton, sed sen lingva ŝanĝo (nur ŝanĝeto de kutimo), ĉar tiu estas la plej rekta kaj facila laŭ mia opinio. Do, Ĉinio→ĉiniano. Ne ĉinano — mi ne komprenus tiun vorton, kaj tiu malkompreno fakte jam okazis al mi.

antoniomoya (Prikaz profila) 20. ožujka 2012. 17:55:26

darkweasel:
antoniomoya:Do, ĉu oni ne povas sekvi la plej rektan kaj facilan vojon?
Se via reformisma vojo estas la "plej rekta kaj facila" - ne.
Pardonu min, sed mi pretendas reformi nenion. Nur apliki la komunan saĝon.

Sed ĉiu estas libera fari, kion plej bone ŝajnos al li.

Kiom da kapoj, tiom da opinioj.

Amike.

Natrag na vrh