Naar de inhoud

Nomoj de landoj kaj landanoj

door Uralo, 7 maart 2012

Berichten: 21

Taal: Esperanto

Uralo (Profiel tonen) 7 maart 2012 10:31:48

Bonan matenon!
Kial ne estas unu kaj la sama regulo por nomoj de landoj kaj landanoj?

Ekzample:
Nederlandano nomiĝas tiel, ĉar li loĝas en Nederlando. Kaj Kanadano nomiĝas tiel, ĉar li loĝas en Kanado.
Sed:
Britio (aŭ Britujo) nomiĝas tiel, ĉar Britoj loĝas tie. Kaj Germanio (aŭ Germanujo) nomiĝas tiel, ĉar Germanoj loĝas tie.

oxymor (Profiel tonen) 7 maart 2012 11:02:12

Saluton.

Tion mi ankaŭ iom bedaŭras. Sed kiel diras Bertilo W. en PMEG, se vi volus ŝanĝi tion, vi ŝanĝu ankaŭ nekredeble multe da aferoj ne tute logikaj en Esperanto.

Finfine vi havus lingvon eble pli logika sed malpli proksima ol la aliaj lingvoj.

Mi pensas ke Esperanto devas esti ie inter la plej logika lingvo, kaj la plej natura lingvo por homoj (kiuj kompreneble jam parolas alian lingvon). Do, Esperanto ne estu plej logika kiel eble.

Pri la landoj, mi do, se mi estus Z., ja uzus pli regulan sistemon, kiel vi proponas. Sed ne tiom ĝenas min ke li elektis sistemon pli proksima al tiu de naciaj lingvoj, ĉar en aliaj okazoj, mi taksis ĉi tiun elekton bona.

Vi certe legu http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/propraj_nomoj/l...
Jen interesa parto :
"Ekzistas do du grupoj de landonomoj: sensufiksaj kaj sufikshavaj. La divido estas tute arbitra kaj senscienca. Plej multaj landonomoj estas sensufiksaj, sed kelkaj, precipe Eŭropaj kaj Aziaj, estas faritaj el popolnomo per sufikso. La divido diras absolute nenion pri la landoj aŭ pri la popoloj en la landoj. Ĉu ekzistas aŭ ne ekzistas aparta vorto por grupo de homoj, neniel montras, ĉu tiuj homoj estas unueca gento aŭ ne. En multaj landoj kun sensufiksaj nomoj loĝas pli-malpli unuecaj gentoj, ekz. Irano, Kamboĝo, Nederlando, Islando k.a. Estas tute normala afero, ke ekzistas tia arbitra divido en du kategorioj. Oni komparu kun ekz. instrumentoj: broso, aŭto, gitaro (sensufiksaj), kombilo, aviadilo, tajpilo (sufiksaj). Tio estas same arbitra kiel la divido de landonomoj. Same estas pri istoj, uloj kaj multaj aliaj grupoj de vortoj."

La afero estis ankaŭ multe priparolata en ĉi tiu forumo.

antoniomoya (Profiel tonen) 7 maart 2012 11:09:13

Uralo:Bonan matenon!
Kial ne estas unu kaj la sama regulo por nomoj de landoj kaj landanoj?
Bonan matenon!

Kion vi pensas pri tiu sugesto?:

Landnomoj: Ni formu simplan adjetivon kaj aldonu „lando”. Do: Finnalando, Rusalando, Korealando, Usonalando, Svisalando, Egiptalando, Aŭstralalando, Britalando. Ĉi-maniere la komencanto ne plu devus lerni diversajn finaĵojn.

Vidu: http://ilei.info/ipr/lingvo-simpligo.htm

Do, la nomoj de la loĝantoj estus: finnano, rusano, koreano, usonano, svisano, egiptano, aŭstralano, britano, ktp.

Amike.

Uralo (Profiel tonen) 7 maart 2012 11:11:22

oxymor:Mi pensas ke Esperanto devas esti ie inter la plej logika lingvo, kaj la plej natura lingvo por homoj (kiuj kompreneble jam parolas alian lingvon). Do, Esperanto ne estu plej logika kiel eble.

Pri la landoj, mi do, se mi estus Z., ja uzus pli regulan sistemon, kiel vi proponas. Sed ne tiom ĝenas min ke li elektis sistemon pli proksima al tiu de naciaj lingvoj, ĉar en aliaj okazoj, mi taksis ĉi tiun elekton bona.
Bone, ĝi ŝajnas logika respondo. Dankon por tio.

Uralo (Profiel tonen) 7 maart 2012 11:14:00

antoniomoya:Kion vi pensas pri tiu sugesto?
Mi sugestas nenion, mi nur demandas 'kial?'

marcuscf (Profiel tonen) 7 maart 2012 14:34:41

Oni ne forgesu ke, laŭ la reguloj de Esperanto, oni ja povas diri:

Britio – britiano (aŭ Britujo – Britujano)
Germanio – germaniano (aŭ Germanujo – germanujano).

Do, simple uzi tiajn formojn.

darkweasel (Profiel tonen) 7 maart 2012 15:23:34

Kial tio ĉi entute estas problemo? Ni ankaŭ diras judo (-> judismo), sed islamano (<- islamo) - ĉu ankaŭ tio estas iel ajn pliboniginda? Ial pri tio oni neniam legas, sed ĉe landnomo la sama afero estas problema.

La demando de la enketo estas strangega. La dukategorieco estas ja lingva fakto; kion oni "preferu" tie?!

marcuscf (Profiel tonen) 19 maart 2012 17:52:08

darkweasel:Kial tio ĉi entute estas problemo? Ni ankaŭ diras judo (-> judismo), sed islamano (<- islamo) - ĉu ankaŭ tio estas iel ajn pliboniginda? Ial pri tio oni neniam legas, sed ĉe landnomo la sama afero estas problema.
Mi ne parolas pri tiuj temoj sufiĉe ofte por rimarki la malsimetrion. Eble simila afero okazas al aliaj personoj.

darkweasel (Profiel tonen) 19 maart 2012 18:15:01

marcuscf:
darkweasel:Kial tio ĉi entute estas problemo? Ni ankaŭ diras judo (-> judismo), sed islamano (<- islamo) - ĉu ankaŭ tio estas iel ajn pliboniginda? Ial pri tio oni neniam legas, sed ĉe landnomo la sama afero estas problema.
Mi ne parolas pri tiuj temoj sufiĉe ofte por rimarki la malsimetrion. Eble simila afero okazas al aliaj personoj.
Do eble vi jam iam parolis pri redaktoro kaj instruisto. Aŭ pri universitato kaj lernejo.

Hyperboreus (Profiel tonen) 19 maart 2012 18:25:18

Forigite

Terug naar boven