Meddelelser: 17
Sprog: Esperanto
marcuscf (Vise profilen) 8. mar. 2012 14.33.32
• procezo × proceso × procedo
• ŝargi × ŝarĝi (Ĉu oni ŝargas aŭ ŝarĝas TTT-paĝon? Ĉu la paĝo estas kvazaŭ kuglo por pafilo, aŭ kvazaŭ peza aĵo por kamiono?)
• oferi × oferti
• stato × statuso × stadio
Pri pezi × pesi, post iom da studo kaj parkerado la signifoj jam estas tute klaraj por mi.
La ĉefaj problemoj estas (1) kiam unu signifo iel inkluzivas la alian, aŭ rekte, aŭ figure; kaj (2) kiam neniu estas ĝuste tion, kion oni volas esprimi. Kelkaj vortaroj ne donas sufiĉan klarigon pri tiaj vortoj, kaj aliaj donas tiel multe da kromaj/figuraj signifoj ke la vortoj ekaspektas preskaŭ egalaj.
Jorn644 (Vise profilen) 8. mar. 2012 16.17.23
Mi mezuras lian pezon.
Ondo (Vise profilen) 8. mar. 2012 18.10.39
marcuscf:Kelkaj vortaroj ne donas sufiĉan klarigon pri tiaj vortoj, kaj aliaj donas tiel multe da kromaj/figuraj signifoj ke la vortoj ekaspektas preskaŭ egalaj.Vi pravas, estas kelkaj tre malfacilaj okazoj. La paro pesi – pezi precipe malfacilas pro la ega simileco de la vortoj, ne tiom pro malfacilo distingi la signifojn. Eĉ kelkaj tute nenecesaj vortoj troviĝas en tiaj paroj aŭ triopoj. Ekzemple, apenaŭ utilas diferencigi la vorton procezo; proceso sufiĉas por ĉiaj disvolviĝoj, ne nur juraj. Simile dubindan valoron havas ekz. "prezidento". Feliĉe, nek procezo nek prezidento estis oficialigita.
sudanglo (Vise profilen) 8. mar. 2012 21.58.53
Mi pensas ke plej facile oni enkapigas per bonaj ilustraj frazoj.
Elektrono portas negativan ŝargon.
La proceso devas sekvi difinitan proceduron.
'Ne maltrafebla oferto' kriis la afiŝo.
Pesu viajn vortojn zorge.
Desmut (Vise profilen) 9. mar. 2012 17.42.11
sudanglo:Kiu trovas malfacile distingi inter studento kaj studanto? Ĉu tiu paro konfuzas.Jes, eĉ mi pensis ke "studento" ne estis vera E-vorto, mi pensis ke ĝi okazis, kiel eraro, en komencantoj do, "stud-" estas radiko kaj "-anto" estas laŭregula sufikso, sed ne "-ento", kiu ne ekzistas.
Ĉu vi diras ke ĝi ja estas vorto?
sudanglo:La proceso devas sekvi difinitan proceduron.Kio estas "proceduro"? Ĝi ne aperas en mia vortaro

darkweasel (Vise profilen) 9. mar. 2012 18.36.51
Desmut:Evidente ĝi ne estas vera Esperanta vorto. Ĝi nur estas en la Fundamento (male al studi!), sed kion signifas tio ...sudanglo:Kiu trovas malfacile distingi inter studento kaj studanto? Ĉu tiu paro konfuzas.Jes, eĉ mi pensis ke "studento" ne estis vera E-vorto, mi pensis ke ĝi okazis, kiel eraro, en komencantoj do, "stud-" estas radiko kaj "-anto" estas laŭregula sufikso, sed ne "-ento", kiu ne ekzistas.
Ĉu vi diras ke ĝi ja estas vorto?

student' étudiant | student | Student | студентъ | student.
marcuscf (Vise profilen) 9. mar. 2012 20.53.34
Ondo:Vi pravas, estas kelkaj tre malfacilaj okazoj. La paro pesi – pezi precipe malfacilas pro la ega simileco de la vortoj, ne tiom pro malfacilo distingi la signifojn. Eĉ kelkaj tute nenecesaj vortoj troviĝas en tiaj paroj aŭ triopoj. Ekzemple, apenaŭ utilas diferencigi la vorton procezo; proceso sufiĉas por ĉiaj disvolviĝoj, ne nur juraj. Simile dubindan valoron havas ekz. "prezidento". Feliĉe, nek procezo nek prezidento estis oficialigita.Mi ne rimarkis ke "procezo" forestas de la akademia vortaro kaj ke "proceso" estas fundamenta. ReVo ŝajnigis ke "procezo" estis la plej ĝenerala kaj tio trompis min. Mi kredas ke mi uzos "proceso" pli ofte se mi bezonos tian vorton denove (Hura, simpligo!

