去目錄頁

Pesi???

Desit1, 2012年3月8日

讯息: 17

语言: Esperanto

marcuscf (显示个人资料) 2012年3月8日下午2:33:32

Tio memorigas min pri la tempo kiam mi klopodis kompreni la diferencon inter:

• procezo × proceso × procedo
• ŝargi × ŝarĝi (Ĉu oni ŝargas aŭ ŝarĝas TTT-paĝon? Ĉu la paĝo estas kvazaŭ kuglo por pafilo, aŭ kvazaŭ peza aĵo por kamiono?)
• oferi × oferti
• stato × statuso × stadio

Pri pezi × pesi, post iom da studo kaj parkerado la signifoj jam estas tute klaraj por mi.

La ĉefaj problemoj estas (1) kiam unu signifo iel inkluzivas la alian, aŭ rekte, aŭ figure; kaj (2) kiam neniu estas ĝuste tion, kion oni volas esprimi. Kelkaj vortaroj ne donas sufiĉan klarigon pri tiaj vortoj, kaj aliaj donas tiel multe da kromaj/figuraj signifoj ke la vortoj ekaspektas preskaŭ egalaj.

Jorn644 (显示个人资料) 2012年3月8日下午4:17:23

Eble estas plej kompenebla simple diri:

Mi mezuras lian pezon.

Ondo (显示个人资料) 2012年3月8日下午6:10:39

marcuscf:Kelkaj vortaroj ne donas sufiĉan klarigon pri tiaj vortoj, kaj aliaj donas tiel multe da kromaj/figuraj signifoj ke la vortoj ekaspektas preskaŭ egalaj.
Vi pravas, estas kelkaj tre malfacilaj okazoj. La paro pesi – pezi precipe malfacilas pro la ega simileco de la vortoj, ne tiom pro malfacilo distingi la signifojn. Eĉ kelkaj tute nenecesaj vortoj troviĝas en tiaj paroj aŭ triopoj. Ekzemple, apenaŭ utilas diferencigi la vorton procezo; proceso sufiĉas por ĉiaj disvolviĝoj, ne nur juraj. Simile dubindan valoron havas ekz. "prezidento". Feliĉe, nek procezo nek prezidento estis oficialigita.

sudanglo (显示个人资料) 2012年3月8日下午9:58:53

Kiu trovas malfacile distingi inter studento kaj studanto? Ĉu tiu paro konfuzas.

Mi pensas ke plej facile oni enkapigas per bonaj ilustraj frazoj.

Elektrono portas negativan ŝargon.

La proceso devas sekvi difinitan proceduron.

'Ne maltrafebla oferto' kriis la afiŝo.

Pesu viajn vortojn zorge.

Desmut (显示个人资料) 2012年3月9日下午5:42:11

sudanglo:Kiu trovas malfacile distingi inter studento kaj studanto? Ĉu tiu paro konfuzas.
Jes, eĉ mi pensis ke "studento" ne estis vera E-vorto, mi pensis ke ĝi okazis, kiel eraro, en komencantoj do, "stud-" estas radiko kaj "-anto" estas laŭregula sufikso, sed ne "-ento", kiu ne ekzistas.

Ĉu vi diras ke ĝi ja estas vorto?

sudanglo:La proceso devas sekvi difinitan proceduron.
Kio estas "proceduro"? Ĝi ne aperas en mia vortaro demando.gif

darkweasel (显示个人资料) 2012年3月9日下午6:36:51

Desmut:
sudanglo:Kiu trovas malfacile distingi inter studento kaj studanto? Ĉu tiu paro konfuzas.
Jes, eĉ mi pensis ke "studento" ne estis vera E-vorto, mi pensis ke ĝi okazis, kiel eraro, en komencantoj do, "stud-" estas radiko kaj "-anto" estas laŭregula sufikso, sed ne "-ento", kiu ne ekzistas.

Ĉu vi diras ke ĝi ja estas vorto?
Evidente ĝi ne estas vera Esperanta vorto. Ĝi nur estas en la Fundamento (male al studi!), sed kion signifas tio ... senkulpa.gif

student' étudiant | student | Student | студентъ | student.

marcuscf (显示个人资料) 2012年3月9日下午8:53:34

Ondo:Vi pravas, estas kelkaj tre malfacilaj okazoj. La paro pesi – pezi precipe malfacilas pro la ega simileco de la vortoj, ne tiom pro malfacilo distingi la signifojn. Eĉ kelkaj tute nenecesaj vortoj troviĝas en tiaj paroj aŭ triopoj. Ekzemple, apenaŭ utilas diferencigi la vorton procezo; proceso sufiĉas por ĉiaj disvolviĝoj, ne nur juraj. Simile dubindan valoron havas ekz. "prezidento". Feliĉe, nek procezo nek prezidento estis oficialigita.
Mi ne rimarkis ke "procezo" forestas de la akademia vortaro kaj ke "proceso" estas fundamenta. ReVo ŝajnigis ke "procezo" estis la plej ĝenerala kaj tio trompis min. Mi kredas ke mi uzos "proceso" pli ofte se mi bezonos tian vorton denove (Hura, simpligo! rideto.gif). Tamen, "proceduro" estis aldonita al mia listeto de malfacilaĵoj malgajo.gif

回到上端