לתוכן העניינים

Pesi???

של Desit1, 8 במרץ 2012

הודעות: 17

שפה: Esperanto

Desit1 (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2012, 02:07:34

Saluton homoj! Espereble vi rimarkis la hodiaŭan tagvorton, ĉu?

Hodiaŭ estis la vico de "Pesi" kaj laŭ la mesaĝo pri ĝi jen diras:

La mesaĝo de Lernu!:PESI

1. Mezuri la pezon de objekto:

Pesu ĉi tiujn oranĝojn, mi petas.
Se nun estus pesita mia ĉagreno, ĝi estus pli peza ol la sablo ĉe la maroj.
Ŝi staris sur la pesilo kaj ridetis - ŝia pezo malgrandiĝis.
La suno proksimiĝas al la stelaro de Pesilo.
La vendisto faris falsan peson.
Pripesu al mi unu kilogramon de terpomoj, mi petas.
Bebojn oni pesas per bebopesilo kaj leterojn - per leterpesilo.
Por ekscii la pezon de la juveloj, metu ilin sur pesileto.
La astronomia etero estis opiniata nepesebla.

2. Esplori la relativan valoron aŭ gravecon de io, taksi, ekzameni:

Li ĉiam longe pripensadas kaj pesadas ĉiun sian vorton.
Ĉiam okazas pesado de motivoj por kaj kontraŭ.
La pesiltaso de Temisa foje leviĝas, foje malleviĝas.
Kaj, do...KIAM DIABLE ONI UZAS "PESI" ANSTATAŬ "MEZURI" AŬ "TAKSI"????

Jam estas vortoj por diri tion kion "pesi" celas...ĉu ne? Kial do fari sinonimojn??? Mi scias ke la sinonimoj donas pliajn eblecojn tiel por verko kiel por alia dokumento...sed...kial malfaciligi la vortprovizon??

Ankaŭ estas tiu alia vorto: "Mergi", antaŭ kelkaj tagoj ĝi aperis en mia ricevkesto. Ĉu ne estas jam vortoj por diri tion? Ekzemple "trempi"? Aŭ "enpronfundigi"? Mi ne scias kial lastafoje oni donas tiajn vortojn...ankaŭ venis en mian keston la vortoj "Inici"...damne...mi konas aliajn vortojn por diri tion.

flipe (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2012, 04:49:06

Desit1:Kaj, do...KIAM DIABLE ONI UZAS "PESI" ANSTATAŬ "MEZURI" AŬ "TAKSI"????
Bone, mezuri estas vorto tre ĝenerala, pesi (portugalan parolantojn bone komprenos) estas preciza vorto por intenci diri pri pezo de iu aŭ io.

darkweasel (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2012, 07:17:47

Mezuru ĉi tiujn oranĝojn, mi petas. - Ilia ĉirkaŭmezuro estas 20 centimetroj.
Taksu ĉi tiujn oranĝojn, mi petas. - Ili estas tre bongustaj.
Pesu ĉi tiujn oranĝojn, mi petas. - Ĉiu el ili pezas 200 gramojn.

Jorn644 (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2012, 09:55:03

Kio mirigas min estas kial pesi kaj ne 'pezi'. Pezi, kiel pezo.

darkweasel (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2012, 10:09:41

Jorn644:Kio mirigas min estas kial pesi kaj ne 'pezi'. Pezi, kiel pezo.
pezi = havi pezon
pesi = mezuri ĝin

la oranĝo pezas 200 gramojn. tion mi scias, ĉar mi pesis ĝin.

ne indus uzi "pezi" por mezurado, ĉar ankaŭ long- ks. funkcias analoge: la vojo longas tri kilometrojn.

Jorn644 (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2012, 10:24:52

Mi emas pensi jene:

Li pezas 75 kilogramojn, mi tion scias ĉar mi pezis lin kun pezilo.

Prava aŭ malprava, sentas nature al mi tiel uzi la radikon 'pez-'.

fstphane (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2012, 11:59:11

Ĉu ni povus diri:
Tiu situacio min pezas.
Pesinte,li ekvidis ke maldikiĝis.

oxymor (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2012, 12:38:15

Jorn644:Mi emas pensi jene:

Li pezas 75 kilogramojn, mi tion scias ĉar mi pezis lin kun pezilo.

Prava aŭ malprava, sentas nature al mi tiel uzi la radikon 'pez-'.
Malprave, kiel Darkweasel klarigis.
Vi diru : Li pezas 75 kilogramojn, mi tion scias ĉar mi pesis lin kun pesilo.

Mi vere ne vidas kiel klarigi pli bone ol Darkweasel faris...:s.

La vortoj estas vere malsamaj, nu vidu :
Li pezas 50 kg, mi tion scias ĉar mi pesis lin kun pesilo. (En ĉi tio frazo, "li" faras nenion, oni nur priskribas lin, oni parolas pri lia pezo.)

Li pesas 50 kg da akvo, por fari betonon. (En ĉi tio frazo, "li" agas, "li" mezuras ion. Ĉi tiu frazo tute ne priskribas lin.)

antoniomoya (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2012, 12:46:29

darkweasel:
pezi = havi pezon
pesi = mezuri ĝin

la oranĝo pezas 200 gramojn. tion mi scias, ĉar mi pesis ĝin.
Ekde la unua fojo mi vidis tiujn du verbojn, ili konfuzis min (fakte, mi daŭras konfuzita), ĉar en la hispana ni nur havas "pesar", kiu servas por la du esperantaj sencoj.

Domaĝe ke la Majstro ne elektis tiun pli simplan vojon.

Amike.

darkweasel (הצגת פרופיל) 8 במרץ 2012, 13:24:18

Ĉu tiuj, kiuj volas uzi pezi por ambaŭ sencoj, povas imagi ankaŭ frazojn jenspecajn?

La vojo longas tri kilometrojn. Tion mi scias, ĉar mi *longis ĝin.

demando.gif demando.gif demando.gif

לראש הדף