Ir ao conteúdo

Gramatika demando 2

de Jorn644, 9 de março de 2012

Mensagens: 6

Idioma: Esperanto

Jorn644 (Mostrar o perfil) 9 de março de 2012 11:06:29

Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?

"Manĝinte mi daŭrigis la studadon leganta libron."

sudanglo (Mostrar o perfil) 9 de março de 2012 11:16:19

Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?

"Manĝinte, mi daŭrigis la studadon leganta libron."
Manĝinte, mi daŭrigis mian studadon legante matematikan tekston.

Jorn644 (Mostrar o perfil) 9 de março de 2012 11:27:18

sudanglo:
Jorn644:Ĉu mi faris eraron en la ĉi suba frazo?

"Manĝinte, mi daŭrigis la studadon leganta libron."
Manĝinte, mi daŭrigis mian studadon legante matematikan tekston.
Mi provas klarigi kial estas ĝuste skribi legante kaj ne leganta:

Kiel mi daŭrigis? Mi daŭrigis legante libron. "legante libron" priskribas maniero je kiu mi faris la ago "daŭrigi".

Ĉu prave?

drinkulo (Mostrar o perfil) 9 de março de 2012 12:43:30

Jorn644:Mi provas klarigi kial estas ĝuste skribi legante kaj ne leganta:

Kiel mi daŭrigis? Mi daŭrigis legante libron. "legante libron" priskribas maniero je kiu mi faris la ago "daŭrigi".

Ĉu prave?
mi daŭrigis la studadon leganta libron =
mi daŭrigis la studadon de libro dum la libro legis (tion) sal.gif

ĉu tiu ĝustas?

darkweasel (Mostrar o perfil) 9 de março de 2012 12:55:19

drinkulo:
Jorn644:Mi provas klarigi kial estas ĝuste skribi legante kaj ne leganta:

Kiel mi daŭrigis? Mi daŭrigis legante libron. "legante libron" priskribas maniero je kiu mi faris la ago "daŭrigi".

Ĉu prave?
mi daŭrigis la studadon leganta libron =
mi daŭrigis la studadon de libro dum la libro legis (tion) sal.gif

ĉu tiu ĝustas?
demando.gif demando.gif demando.gif

Ĉiuokaze: PMEG: Participoj kiel E-vortoj

Jorn644 (Mostrar o perfil) 9 de março de 2012 13:18:15

Manĝinte, mi daŭrigis mian studadon legante matematikan tekston.

Mi provas klarigi kial estas ĝuste skribi legante kaj ne leganta:

Kiel mi daŭrigis? Mi daŭrigis legante libron. "legante libron" priskribas maniero je kiu mi faris la ago "daŭrigi".

Ĉu prave?

De volta à parte superior