Ku rupapuro rw'ibirimwo

ĉu rusio-ĉinio milita unuiĝo puvus defendi Iranon kontrau atako de Usono??

ca, kivuye

Ubutumwa 42

ururimi: Esperanto

vincas (Kwerekana umwidondoro) 11 Ntwarante 2012 11:52:27

Mi komprenas, vi devas esti juda devena profesano aŭ simpatiulo al Israelo kaj tio faras vin ne analizi bone la situacion kaj kredi je amasinformiloj kia BBC ke estas malfeliĉe ĉiam mensogante,
Jes, mi estas simpatiulo de Israelo, sed vi estas antisemido kaj por tio vi nepovas bone analizi la situacion ankaŭ.
unue, ankoraŭ ne ekzistas atestoj pri Irano farante atomajn bombojn
Eble jes, sed kion Irano faras en tiaj kaŝitaj objektoj? Eble bieron produktas?
Ankaŭ ne estas atestoj ke Izraelo havas nuklean armilon.
trie, ne ekzistus atako kontraŭ "nukleaj objektoj", tio estas hiprokita mensogo, ataki Irano estas pura kaj simpla milito kontraŭ la popolo el Irano
Atakoj estus kontraŭ nukleaj objektoj. Atakoj estus nur el aero, teraj fortoj ne estus uzitaj.
kvare, Britio, Germanio kaj Francio ne povas batali kontraŭ Ĉinio kaj Rusio
sese, se Rusio kaj Ĉinio ne permesu atakon kontraŭ Irano kaj Sirio, ĝi ne okazos, se okazos, la mondo eniros en la tria mondmilito
Se estos atakoj kontraŭ Irano nek Rusio, nek Ĉinio ne povos (kaj ne volos) tion haltigi. Jes, eble Rusio kaj Ĉinio tre koleros, sed militaj agoj ili ne faros. Kaj via aserto pri tria mondmilito estas pura absurdaĵo.

lagtendisto (Kwerekana umwidondoro) 11 Ntwarante 2012 12:54:28

flipe:Mi komprenas, vi devas esti juda devena profesano aŭ simpatiulo al Israelo kaj tio faras vin ne analizi bone la situacion kaj kredi je amasinformiloj kia BBC ke estas malfeliĉe ĉiam mensogante, sed:
Kaj vi sole volos konfirmi vian antaŭfikskonstruan opinion. BBC estas tiel neŭtrala, kiel neŭtrala amasinformilo povestas. Ankaŭ. Mi petas vin: Bonvolu ne komparu britan BBC al usonan CNN. Estas tutdiferencan raportstilo.

flipe (Kwerekana umwidondoro) 11 Ntwarante 2012 16:57:28

vincas:sed vi estas antisemido
Mi ne malamas arabulojn, do mi ne estas antisemidulo, kaj por ne malami la semidulojn devenajn, mi povas bone paroli pri.
Ankaŭ ne estas atestoj ke Izraelo havas nuklean armilon.
Israelo faras multe da biero! ridego.gif

spreecamper:BBC estas tiel neŭtrala, kiel neŭtrala amasinformilo povestas. Ankaŭ. Mi petas vin: Bonvolu ne komparu britan BBC al usonan CNN. Estas tutdiferencan raportstilo.
Kiam BBC informas pri kulturo, kulinario, vetero, muziko, jes, eble ili estas neŭtrala, sed kiam ili parolas pri politiko kaj ekonomio... bone, vi kredas BBC, sufiĉas! Kaj mi ne komparu na CNN kontraŭ BBC, eĉ por ke oni ne povas kompari, la unua uzas privatan monon por mensogi, la dua uzas publikan monon por fari tian.

lagtendisto (Kwerekana umwidondoro) 11 Ntwarante 2012 18:59:04

flipe:
spreecamper:BBC estas tiel neŭtrala, kiel neŭtrala amasinformilo povestas. Ankaŭ. Mi petas vin: Bonvolu ne komparu britan BBC al usonan CNN. Estas tutdiferencan raportstilo.
Kiam BBC informas pri kulturo, kulinario, vetero, muziko, jes, eble ili estas neŭtrala, sed kiam ili parolas pri politiko kaj ekonomio... bone, vi kredas BBC, sufiĉas! Kaj mi ne komparu na CNN kontraŭ BBC, eĉ por ke oni ne povas kompari, la unua uzas privatan monon por mensogi, la dua uzas publikan monon por fari tian.
Jes, vi pravas. Mi sankredas profesiajn (BBC-)ĵurnalistojn. Kaj mi ne kredas iujn ekstremistajn sloganofrapantojn.

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 11 Ntwarante 2012 19:09:10

Mi televidas RT (Rusan Televidon - oficiala televidprogramo de la rusa ŝtato) kion oni montras ĉe ni ĉiun nokton krom sabato. Ili eĉ ne parolis pri dungsoldatoj en Sirio. Do kie estas la fontoj por tiuj novaĝoj?

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 11 Ntwarante 2012 19:29:57

Okej, mi trovis artikolon en Teheran Times (Vol. 11388) en kiu irana oficialulo diris ke arabaj ŝtatoj (li ne diris kiuj arabaj ŝtatoj) sendis dungsoldatojn al Sirio por batali kontraŭ la flanko de Assad. Eĉ tie oni ne meniciis dungsoldatojn pafintajn al senpafiluloj. Bedaŭrinde, tio estas la ununura fonto kion mi trovis kaj tie oni ne citas la fontojn por tiuj diraĵoj.

robbkvasnak (Kwerekana umwidondoro) 11 Ntwarante 2012 20:24:27

Mi nun trovis artikolon en nekonata retejo en kio oni skribas ke rusa oficialulo diris ke Libio sendas "teroristojn" al Sirio. Vidataj la problemoj en Libio, mi ne vidas kiel tio eblus. Ili ne havas la monon por fari tion kaj ankoraŭ laboras por rekonstrui sian landon.

vincas (Kwerekana umwidondoro) 11 Ntwarante 2012 20:42:11

flipe:Mi ne malamas arabulojn, do mi ne estas antisemidulo, kaj por ne malami la semidulojn devenajn, mi povas bone paroli pri.
Kion signifas vorto antisemito?
Kontraŭjudismo – ankaŭ judofobio aŭ antisemitismo respektive kontraŭsemitismo– estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ judoj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kontra%C5%ADjudismo

flipe:
Kiam BBC informas pri kulturo, kulinario, vetero, muziko, jes, eble ili estas neŭtrala, sed kiam ili parolas pri politiko kaj ekonomio... bone, vi kredas BBC, sufiĉas! Kaj mi ne komparu na CNN kontraŭ BBC, eĉ por ke oni ne povas kompari, la unua uzas privatan monon por mensogi, la dua uzas publikan monon por fari tian.
Jes ja, nur viaj fontoj de informo ne mensogas ;]

komenstanto (Kwerekana umwidondoro) 12 Ntwarante 2012 01:58:45

Britujo ĉiam amas nafton de Irano. Roko!

http://www.youtube.com/watch?v=PvcyJcSlKsk&featu...

flipe (Kwerekana umwidondoro) 12 Ntwarante 2012 03:54:41

vincas:Kion signifas vorto antisemito?
Kontraŭjudismo – ankaŭ judofobio aŭ antisemitismo respektive kontraŭsemitismo– estas konscia aŭ nekonscia ideologio, origine religia kaj poste rasisma, konsistanta en sistemo de antaŭjuĝoj kaj/aŭ diskriminaciado kontraŭ judoj.

http://eo.wikipedia.org/wiki/Kontra%C5%ADjudismo
Kiaj kaj kiuj estas semidoj?

La termino Semidoj rilatas ĝenerale al grupo de homoj parolantaj iun lingvon de la semida lingvaro. La vorto semido aŭ ŝemido rilatis pratempe al etna aŭ rasa nocio, sed, simile kiel "arjoj", ankaŭ semidoj estas nuntempe unuavice lingva, ne rasa markigo. Ĝi ankaŭ signas pli vastan kulturan aludon al la popoloj kiuj parolas tiujn lingvojn.

La plej multaj loĝantoj de semida deveno loĝas en la nordo de Afriko kaj okcidento de Azio.
Grupo - Kvanto (milionoj)
Egiptoj - 54.6
Alĝerianoj - 21.2
Marokanoj - 19.4
Hebreoj - 13.6
Saudianoj - 13.2
Sudananoj - 13.0
Irakanoj - 14.5
Jemenanoj - 12.3
Sirianoj - 11.7

En Vikipedio la vero pri semidoj, la afrikaj/arabaj devenoj, ne eŭropulaj invadantoj en Mezoriento! ridego.gif

Subira ku ntango