ไปยังสารบัญ

ĵaŭde kaj ĵaŭdon

จาก Jorn644, 11 มีนาคม 2012

ข้อความ 11

ภาษา: Esperanto

Jorn644 (แสดงโปรไฟล์) 11 มีนาคม 2012, 08:39:58

Kio estas la malsimilo inter:

Ĵaŭdon mi studos
Ĵaŭde mi studas

Ĉu mi pravas se mi klarigus tion jene:

Ĵaŭdon mi studos: Mi studos nur dum la sekvanta ĵaŭdo, kaj ne dum aliaj ĵaŭdoj.

Jaŭde mi studas: Dum ĉiu ĵaŭdo de la jaro mi studas.

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 11 มีนาคม 2012, 09:20:18

Mi ne certas, ke eĉ ekzistas diferenco. Se oni volas klare esprimi la diferencon, kiun vi celas esprimi, pli klare estas diri ĉi-ĵaŭde kaj ĉiuĵaŭde.

Jorn644 (แสดงโปรไฟล์) 11 มีนาคม 2012, 10:56:58

La viro kuris ĵaŭde
- 'ĵaŭde' indikas ke la viro kuris nur la pasintan ĵaŭdon.

- 'ĵaŭde' indikas ke la viro antaŭe kuris ĉiujn ĵaŭdojn aŭ kutime je ĵaŭdo, sed nuntempe ĉesis tiun agadon.

La viro kuras ĵaŭde
- 'ĵaŭde' indikas ke la viro kuras ĉiujn ĵaŭdojn aŭ kutime je ĵaŭdo.

La viro kuros ĵaŭde
- 'ĵaŭde' indikas ke la viro kuros nur la venontan ĵaŭdon.

- 'ĵaŭde' indikas ke la viro komencos kuri ĉiujn ĵaŭdojn aŭ kutime je ĵaŭdo sed nuntempe ĉesis tiun agadon.
Mi estas konfuzanta...

sudanglo (แสดงโปรไฟล์) 11 มีนาคม 2012, 11:04:54

Mi dirus same kiel Dark Weasel. Ŝajnas al mi ke mi aŭdis, en la parolata lingvo, ambaŭ formojn, kiam fakte temas pri unu specifa ĵaŭdo.

Kun aldono de la dato, oni probable ne dirus adverbe. Do oni dirus mi vidos vin je ĵaŭdo la dek-trian
Mi estas konfuzanta...
Bv. ne konfuzu nin.

Jorn644 (แสดงโปรไฟล์) 11 มีนาคม 2012, 16:43:51

sudanglo:Bv. ne konfuzu nin.
Kio estas "Bv."?

PMEG:Ĉe nomoj de semajntagoj, O-formo kun N-finaĵo montras precizan konatan tagon: dimanĉon = “en certa konata dimanĉo”, eĉ se oni ne uzas la (en tiaj okazoj la tagonomoj estas uzataj propranomece). E-vorta formo de tia tagonomo normale montras, ke temas ĝenerale pri tiaj tagoj: dimanĉe = “en dimanĉoj, en ĉiu dimanĉo

http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/rolmontriloj/n/...
Laŭ PMEG la frazoj signifas jene:

Ĵaŭdon mi studos = mi studos en certa konata ĵaŭdo
Ĵaŭde mi studas = mi studas en ĵaŭdoj, en ĉiu ĵaŭdo

darkweasel (แสดงโปรไฟล์) 11 มีนาคม 2012, 17:13:32

Jorn644:
sudanglo:Bv. ne konfuzu nin.
Kio estas "Bv."?
bonvolu

Epovikipedio (แสดงโปรไฟล์) 11 มีนาคม 2012, 17:16:20

Jorn644:
Jaŭde mi studas: Dum ĉiu ĵaŭdo de la jaro mi studas.
Korekteto: Ĉiuĵaŭde mi studas. aŭ Mi studas ĉiuĵaŭde.

Jorn644 (แสดงโปรไฟล์) 11 มีนาคม 2012, 17:26:37

Epovikipedio:
Jorn644:
Jaŭde mi studas: Dum ĉiu ĵaŭdo de la jaro mi studas.
Korekteto: Ĉiuĵaŭde mi studas.
Laŭ PMEG: ĵaŭde = "en ĵaŭdoj, en ĉiu ĵaŭdo"

Laŭ PMEG 'ĵaŭde' ne nur signifas "ĉiuĵaŭde", sed ĝi povas ankaŭ signifi 'en ĵaŭdoj': "je multaj ĵaŭdoj, sed ne ĉiuj" (ekzemple li ne kurus kiam li havus ferion).

Epovikipedio (แสดงโปรไฟล์) 11 มีนาคม 2012, 17:41:16

Jorn644:
Epovikipedio:
Jorn644:
Jaŭde mi studas: Dum ĉiu ĵaŭdo de la jaro mi studas.
Korekteto: Ĉiuĵaŭde mi studas.
Laŭ PMEG: ĵaŭde = "en ĵaŭdoj, en ĉiu ĵaŭdo"

Laŭ PMEG 'ĵaŭde' ne nur signifas "ĉiuĵaŭde", sed ĝi povas ankaŭ signifi 'en ĵaŭdoj': "je multaj ĵaŭdoj, sed ne ĉiuj" (ekzemple li ne kurus kiam li havus ferion).
Estas vera vorto, kiel "ĉiusemajne".

Jorn644 (แสดงโปรไฟล์) 11 มีนาคม 2012, 17:44:23

Epovikipedio:Estas vera vorto, kiel "ĉiusemajne".
Mi kuras ĉiuĵaŭde
Mi kuras multĵaŭde

Ja estus pli klare, ĉu..

กลับไปด้านบน