Ĉu Esperanto estas reprezentanto de la tuta planlingva movado aŭ nur de si mem?
by Paquillo, March 11, 2012
Messages: 43
Language: Esperanto
bartlett22183 (User's profile) March 13, 2012, 7:58:53 PM
sudanglo:Esperanto estas la sola artefarita lingvo kiu meritas la etikedon 'lingvo'. La aliaj 'planlingvoj' estas nur ankoraŭ projektoj aŭ amuziloj, kaj restos eterne tiaj.Mi tote malkonsentas!!! Vere, estis kaj estas multaj "projektoj aŭ amuziloj," sed ankaŭ estas kelke da artefaritaj lingvoj, kiujn individuoj efektive parolas! Jes, ili (tiuj lingvoj) estas malgrandaj ol esperanto, sed ili ne estas simple "projektoj." Miaopinie, estas kelke da esperantistoj, kiuj ne volas konfesi la faktojn (aŭ eble ili ne deziras iajn konkuradojn respekte ilian bebon, esperanton).
Amike,
Paŭlo
lagtendisto (User's profile) March 13, 2012, 9:02:16 PM
sudanglo:Aŭ estas blabla vero aŭ blablabla vero aŭ blablabla vero?
Oni emas nomi ĉiun kiu lernas Esperanton, Esperantisto, sed nur la movadanoj, tiuj kredas je la celo, estas la veraj Esperantistoj.
sudanglo (User's profile) March 14, 2012, 11:42:21 AM
Lingvo estas esence socia afero - komuna konsento pri validaj formoj kaj ties signifoj.
Antaŭ ol estiĝas certa nivelo de stabila kaj adekvata uzado inter sufiĉe granda nombro de uzantoj, ni ne povas prave uzi la etikedon 'lingvo'.
Necesas pli ol manpleno da entuziasmuloj, kiuj prove parolas.
Paquillo (User's profile) March 14, 2012, 12:12:04 PM
bartlett22183:via argumento estus pli kredebla se vi diras kiuj el ili estas lingvoj, eble ido kaj interlingua? mi serĉis forumojn de tiuj lingvoj, sed ĝis nun mi nur trovis belajn mortajn paĝojn.sudanglo:Esperanto estas la sola artefarita lingvo kiu meritas la etikedon 'lingvo'. La aliaj 'planlingvoj' estas nur ankoraŭ projektoj aŭ amuziloj, kaj restos eterne tiaj.Mi tote malkonsentas!!! Vere, estis kaj estas multaj "projektoj aŭ amuziloj," sed ankaŭ estas kelke da artefaritaj lingvoj, kiujn individuoj efektive parolas! Jes, ili (tiuj lingvoj) estas malgrandaj ol esperanto, sed ili ne estas simple "projektoj." Miaopinie, estas kelke da esperantistoj, kiuj ne volas konfesi la faktojn (aŭ eble ili ne deziras iajn konkuradojn respekte ilian bebon, esperanton).
Amike,
Paŭlo
kie en interreto oni povas babili aŭ forumi es aliaj artefaritaj lingvoj??
bartlett22183 (User's profile) March 14, 2012, 6:27:36 PM
Paquillo:via argumento estus pli kredebla se vi diras kiuj el ili estas lingvoj, eble ido kaj interlingua? mi serĉis forumojn de tiuj lingvoj, sed ĝis nun mi nur trovis belajn mortajn paĝojn.Refoje, mi diris (kaj diras), ke nur malmultaj artefaritaj lingvoj estas efektivaj lingvoj. Jes, ili estas nepre malgrandaj ol esperanto. Kaj jes, mi pripensas precipe je interlingua (interlingva-o) kaj ido.
kie en interreto oni povas babili aŭ forumi es aliaj artefaritaj lingvoj??
Nur dum antaŭnelongaj semajnoj, mi legis longajn tekstojn skribitajn per interlingva-o, kaj mi havis interŝanĝon je retpoŝtoj per interlingva-o kune kun individuo, kiu loĝas en alia kontinento ol la mia.
Vere, estas "belajn mortajn paĝojn" en la interreto respekte tiujn lingvojn, sed miaopinie, tiu fakto signifas nenion. Paĝoj ĉeestas kaj malĉeestas. Miaopinie, la ekzisto de paĝoj en la interreto ne estas la sola ĝusta mezurilo de la vivo de artefarita lingvo.
Amike,
Paŭlo
lagtendisto (User's profile) March 14, 2012, 6:39:31 PM
Paquillo (User's profile) March 14, 2012, 7:12:46 PM
1a e-o
2a ido
3a interlingua
kiom fortaj estas ido kaj interlingua??
ĉu iu alia planlingvo estas parolata je la nivelo de ido kaj interlingua??
vincas (User's profile) March 14, 2012, 8:15:34 PM
Paquillo:Jes, mi komprenas, planlingvoj ne estas malamikoj de Esperanto. Mi mem havas e-lernilojn de Ido kaj Volapuk. ;]vincas:La aliaj planlingvaj movadoj estas tro etaj, ke ili ion signifus, krome Unio de batalemaj esperantistoj neniigus aliplanlingvulojn, se ili iom graviĝus.la aliaj planlingvoj ne estas malamikoj, esperanto reprezentas 99% de la tuta movado, sed tiuj planlingvoj faris grandegan lingvistikan laboron kiun ni devas valori kaj respekti.
gyrus (User's profile) March 14, 2012, 9:05:54 PM
sudanglo: Mi kredas ke vi tro emfazas la semantikan signifon de "lingvo" - se la plejparto de parolantoj de iu lingvo formortas kaj nur unu restas, ĉu tio ne estas lingvo?
Paquillo (User's profile) March 15, 2012, 4:32:59 PM
gyrus:Mi dirus ke Esperanto ne reprezentas la planlingvan movadon, ĉar ĝi havas ege malsamaj celoj kaj uzado ol aliaj planlingvoj. Fakte, mi ne estus surprizita se multaj aliaj planlingvemuloj ofendiĝus de la sugesto ke Esperanto estas la reprezento de ili ĉiuj - memoru ke la plejparto de planlingvoj ne estas kreitaj por helpi interlandan komunikon. Por multaj ĝi estas ŝatokupo, kaj ili provas krei lingvojn ŝajne veraj, ofte por uzi en konstruita mondo aŭ historio.
Ŝajnas ke nur du aliaj planlingvoj havas iom da sekvantoj (???mi volus scii ĉu mi eraras), ido kaj interlingua, ĉi lasta havas alian celon malsaman ol e-o, do esperanto kiel la sola vigla movado povus reprezenti milojn da mortitaj samcelaj projektoj, ŝajne preskaŭ ĉiuj planlingvemuloj parolas esperanton, kaj la kreintoj de preskau ĉiuj pontolingvoj unue lernis e-on, do iasence e-o reprezentus preskau la tutan movadon kiu havas la saman celon.