إلى المحتويات

Kio okazis en la kursoj sekcio?

من Andre Barbosa, 12 مارس، 2012

المشاركات: 21

لغة: Esperanto

erinja (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2012 11:49:09 ص

Mi volas klarigi ke multaj materialoj kiujn ni nun forigas de lernu revenos al la paĝaro, kiam nia nova biblioteko lanĉiĝos. Ni ne volas forĵeti materialojn, sed havebligi ilin en alia formo.

Se vi volas partopreni en la kreo de la nova biblioteko, bonvolu sendi mesaĝon al teamo@lernu.net

Ni bezonas tre multajn kunlaborantojn por fari la laboron bone.

antoniomoya (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2012 12:30:46 م

erinja:Mi volas klarigi ke multaj materialoj kiujn ni nun forigas de lernu revenos al la paĝaro, kiam nia nova biblioteko lanĉiĝos. Ni ne volas forĵeti materialojn, sed havebligi ilin en alia formo.
Se vi volas partopreni en la kreo de la nova biblioteko, bonvolu sendi mesaĝon al teamo@lernu.net
Ni bezonas tre multajn kunlaborantojn por fari la laboron bone.
Mi ĉiam legas viajn mesaĝojn, ĉar mi admiras (kaj envias) vian belan kaj korektan Esperanton. rideto.gif
Gratulojn.

Amike.

Oijos (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2012 2:02:19 م

erinja:Mi volas klarigi ke multaj materialoj kiujn ni nun forigas de lernu revenos al la paĝaro, kiam nia nova biblioteko lanĉiĝos.
Kial nur "multaj"? Kial ne ĉiom?

erinja (عرض الملف الشخصي) 13 مارس، 2012 2:49:39 م

Ne ĉio taŭgas por la biblioteko; kiam mi parolas pri forpreno de materialoj, mi parolas ne nur pri lerniloj, sed ankaŭ pri kelkaj malnovaj ludoj kiuj ne plu bone funkcias, tekstoj kiuj ne plu estas ĝisdataj, kaj tiel plu.

Eblas meti malnovajn kurs-tekstojn en la bibliotekon. Sed ekzemple, ni forprenis la virtualan klasĉambron de la paĝaro. Ĝi ne uziĝis dum kelkaj jaroj nun. Kompreneble ne eblas meti tion en la bibliotekon! Sed ni metos laŭeble multajn forprenitajn materialojn en la bibliotekon, depende de la speco kaj taŭgeco de la materialo.

vistar (عرض الملف الشخصي) 15 مارس، 2012 9:25:46 ص

erinja:La lernu-teamo nun pretigas la paĝaron por transiro al nia nova paĝaro. Tio okazos je la komenco de la venonta jaro. Intertempe, ni simpligas nian enhavon, forprenas kursojn kiuj estas malmulte uzataj, kaj forigas kelkajn paĝojn, por malpliigi la laboron de tradukantoj.

Se vi volas plu labori je "La Zagreba Metodo", vi ankoraŭ povas elŝuti PDF-version de la kurso ĉe nia paĝo pri elŝutaĵoj. La kurso estas tute ne interaktiva, do vi povas labori kun ĝi same efike per PDF kiel vi povis en la paĝaro mem.
Simple ne signivas oportune! Tradukantoj povas ne tradukas malnovajn paĝarojn.

Diaiva (عرض الملف الشخصي) 3 سبتمبر، 2012 2:58:53 م

Kie estas la libro "Pipi ŝtrumpolonga"?
Mi bezonis legi tiu libro en esperanto kaj la tradukado en hispano.
En interreto ankaŭ ne estas la "Metodo de Ilja Frank"
HELPOOOO! kaj dankon

erinja (عرض الملف الشخصي) 3 سبتمبر، 2012 6:21:24 م

Diaiva:Kie estas la libro "Pipi ŝtrumpolonga"?
Mi bezonis legi tiu libro en esperanto kaj la tradukado en hispano.
Vi povas trovi tiun libron ĉi tie
En interreto ankaŭ ne estas la "Metodo de Ilja Frank"
HELPOOOO! kaj dankon
Bedaŭrinde, tiuj materialoj ne plu estas haveblaj, pro la plisimpligo de la paĝaro. Mi ne scias ĉu ili inkluziviĝos en la biblioteko; ni vidos, ĉar ne estas same simple inkluzivi ilin kiel aliajn tekstojn.

Diaiva (عرض الملف الشخصي) 13 سبتمبر، 2012 1:01:20 ص

erinja:
Vi povas trovi tiun libron ĉi tie
Mi ne povas vidi tiun libron, Erinja povu sendi la PDF arkivo al mi poŝto? Dankon

erinja (عرض الملف الشخصي) 13 سبتمبر، 2012 1:15:00 ص

Kio okazas kiam vi klakas al la ligilo? Ĝi funkcias por mi. Bonvolu provu denove. Por elŝuti ĝin, vi povas fari dekstran klakon per via muso, kaj elekti "konservu ligilon", kaj vi povos konservi la dosieron en via komputilo.

Diaiva (عرض الملف الشخصي) 13 سبتمبر، 2012 10:05:08 م

erinja:Kio okazas kiam vi klakas al la ligilo? Ĝi funkcias por mi. Bonvolu provu denove. Por elŝuti ĝin, vi povas fari dekstran klakon per via muso, kaj elekti "konservu ligilon", kaj vi povos konservi la dosieron en via komputilo.
Jam funkciona al mi sed mi volu la tradukado en hispano ankaŭ ĉar mi estas komencanto a lerni esperanto kay tiu libro estis tre facile kay plaĉa por legi. Dankon

عودة للاعلى