Kio okazis en la kursoj sekcio?
від Andre Barbosa, 12 березня 2012 р.
Повідомлення: 21
Мова: Esperanto
erinja (Переглянути профіль) 13 березня 2012 р. 11:49:09
Se vi volas partopreni en la kreo de la nova biblioteko, bonvolu sendi mesaĝon al teamo@lernu.net
Ni bezonas tre multajn kunlaborantojn por fari la laboron bone.
antoniomoya (Переглянути профіль) 13 березня 2012 р. 12:30:46
erinja:Mi volas klarigi ke multaj materialoj kiujn ni nun forigas de lernu revenos al la paĝaro, kiam nia nova biblioteko lanĉiĝos. Ni ne volas forĵeti materialojn, sed havebligi ilin en alia formo.Mi ĉiam legas viajn mesaĝojn, ĉar mi admiras (kaj envias) vian belan kaj korektan Esperanton.
Se vi volas partopreni en la kreo de la nova biblioteko, bonvolu sendi mesaĝon al teamo@lernu.net
Ni bezonas tre multajn kunlaborantojn por fari la laboron bone.
Gratulojn.
Amike.
Oijos (Переглянути профіль) 13 березня 2012 р. 14:02:19
erinja:Mi volas klarigi ke multaj materialoj kiujn ni nun forigas de lernu revenos al la paĝaro, kiam nia nova biblioteko lanĉiĝos.Kial nur "multaj"? Kial ne ĉiom?
erinja (Переглянути профіль) 13 березня 2012 р. 14:49:39
Eblas meti malnovajn kurs-tekstojn en la bibliotekon. Sed ekzemple, ni forprenis la virtualan klasĉambron de la paĝaro. Ĝi ne uziĝis dum kelkaj jaroj nun. Kompreneble ne eblas meti tion en la bibliotekon! Sed ni metos laŭeble multajn forprenitajn materialojn en la bibliotekon, depende de la speco kaj taŭgeco de la materialo.
vistar (Переглянути профіль) 15 березня 2012 р. 09:25:46
erinja:La lernu-teamo nun pretigas la paĝaron por transiro al nia nova paĝaro. Tio okazos je la komenco de la venonta jaro. Intertempe, ni simpligas nian enhavon, forprenas kursojn kiuj estas malmulte uzataj, kaj forigas kelkajn paĝojn, por malpliigi la laboron de tradukantoj.Simple ne signivas oportune! Tradukantoj povas ne tradukas malnovajn paĝarojn.
Se vi volas plu labori je "La Zagreba Metodo", vi ankoraŭ povas elŝuti PDF-version de la kurso ĉe nia paĝo pri elŝutaĵoj. La kurso estas tute ne interaktiva, do vi povas labori kun ĝi same efike per PDF kiel vi povis en la paĝaro mem.
Diaiva (Переглянути профіль) 3 вересня 2012 р. 14:58:53
Mi bezonis legi tiu libro en esperanto kaj la tradukado en hispano.
En interreto ankaŭ ne estas la "Metodo de Ilja Frank"
HELPOOOO! kaj dankon
erinja (Переглянути профіль) 3 вересня 2012 р. 18:21:24
Diaiva:Kie estas la libro "Pipi ŝtrumpolonga"?Vi povas trovi tiun libron ĉi tie
Mi bezonis legi tiu libro en esperanto kaj la tradukado en hispano.
En interreto ankaŭ ne estas la "Metodo de Ilja Frank"Bedaŭrinde, tiuj materialoj ne plu estas haveblaj, pro la plisimpligo de la paĝaro. Mi ne scias ĉu ili inkluziviĝos en la biblioteko; ni vidos, ĉar ne estas same simple inkluzivi ilin kiel aliajn tekstojn.
HELPOOOO! kaj dankon
Diaiva (Переглянути профіль) 13 вересня 2012 р. 01:01:20
erinja:Mi ne povas vidi tiun libron, Erinja povu sendi la PDF arkivo al mi poŝto? Dankon
Vi povas trovi tiun libron ĉi tie
erinja (Переглянути профіль) 13 вересня 2012 р. 01:15:00
Diaiva (Переглянути профіль) 13 вересня 2012 р. 22:05:08
erinja:Kio okazas kiam vi klakas al la ligilo? Ĝi funkcias por mi. Bonvolu provu denove. Por elŝuti ĝin, vi povas fari dekstran klakon per via muso, kaj elekti "konservu ligilon", kaj vi povos konservi la dosieron en via komputilo.Jam funkciona al mi sed mi volu la tradukado en hispano ankaŭ ĉar mi estas komencanto a lerni esperanto kay tiu libro estis tre facile kay plaĉa por legi. Dankon