Žinutės: 25
Kalba: Esperanto
zan (Rodyti profilį) 2012 m. kovas 21 d. 11:21:53
Ĉu eŭroplingvanoj sentas normalan Esperantan frazon aŭ deca aŭ maldeca, rekte tradukinte kaj komprenante ĝin samnuance kiel en sia gepatra lingvo?Ĉu darkweasel kaj sudanglo donis al mi respondojn por ĉi tiu demando? Esperanto estas fremda lingvo por plejparto de la Esperantistoj. Do, la respondo estas "Ne." Oni sentas en Esperanto alie ol en sia gepatra lingvo, eĉ kiam tradukita frazo eblas havi maldecan nuancon en gepatra lingvo. Ĉu mi rajtas kompreni tiel?
@Desit1
Tiaj ofendoj estas farataj pere de Esperanta maniero, ĉu ne?
sudanglo (Rodyti profilį) 2012 m. kovas 21 d. 15:58:52
Parenteze, ĉu mi povas sugesti ke estas diferenco inter deca esprimo kaj malĝentila esprimo. 'Kaco' kaj 'merdo' estas ne-decaj vortoj, sed kvankam dikulino estas neŭtrala esprimo en si mem, povas esti sufiĉe malĝentile, rekte nomi virinon tia en ŝia ĉeesto.
Tio estas tikla demando, ĉu estas vere tabuaj vortoj en Esperanto.
Desit1 (Rodyti profilį) 2012 m. kovas 21 d. 16:29:53
zan:Tiaj ofendoj estas farataj pere de Esperanta maniero, ĉu ne?Jes, ja iel per Esperanto, sed se oni ofendas kulturojn de homoj, negrave la lingvo, tiuj homoj povas sin senti ofenditaj.
Alie, se vi ofendas vivmanierojn, kredojn, ŝatojn kaj-tiel-plu de homoj, estas tre efika insultmaniero.
Nune mi ne emas ofendi iu ajn, sed ja mi povus.
zan (Rodyti profilį) 2012 m. kovas 23 d. 11:36:34
sudanglo:Sed aldone, la socia efiko de certaj parolturnoj en Esperanto estas ankoraŭ ne firme establitaj.Por mi tio estas bona afero. Mi ne komprenas, kio estas maldecaj idiotismoj, kiujn eŭropolingvanoj eble konas. Kaj mi estas komencanto, kiu ne tute scias Esperanton. Mi volas kompreni Esperanton laŭvorte. Baza dececo estas komuna por ĉiuj homoj. 'Kaco' kaj 'merdo' estas ne-decaj vortoj, kaj estus maldece, ke oni krius en solenaĵo tiujn vortojn, sed alie oni povas uzi ilin. La signifo de vortoj ja dependas de la situacio.
zan (Rodyti profilį) 2012 m. kovas 23 d. 11:50:27
Desit1:Alie, se vi ofendas vivmanierojn, kredojn, ŝatojn kaj-tiel-plu de homoj, estas tre efika insultmaniero.Jes, mi vidis tiajn en la furumoj. Ankaŭ mi ofendiĝus, se oni ofendus Esperante niajn kulturojn, kvankam oni ne povas ofendi min per "fi!".
Nune mi ne emas ofendi iu ajn, sed ja mi povus.