Tästä sisältöön

deca aŭ maldeca

zan :lta, 15. maaliskuuta 2012

Viestejä: 25

Kieli: Esperanto

zan (Näytä profiilli) 15. maaliskuuta 2012 2.16.21

Mi aŭdis, ke la angla frazo "who are you?" estas maldeca esprimo. Esperanta "kiu vi estas?" ne estas maldeca laŭ mia kompreno. Ĉu angloparolantoj sentas la Esperantan frazon "kiu vi estas?" maldeca, se ili komprenas ĝin same kiel la anglan "who are you?" ?

Esperanto similas al eŭropaj lingvoj. Ĉu eŭroplingvanoj sentas normalan Esperantan frazon aŭ deca aŭ maldeca, rekte tradukinte kaj komprenante ĝin samnuance kiel en sia gepatra lingvo?

Desit1 (Näytä profiilli) 15. maaliskuuta 2012 4.15.41

Deca estas tio kio...mi ne scias kiel klarigi...maldeca estas tute mala afero...
Maldeca = fia.

Eble vi celas la vorton "taŭga" por esprimi ke:

Ĉu vi sentas la frazon taŭga?

Mi ne. Mi estas en mia ĉambro, mi ne estas bone (tio ne havas plenan sencon)...mi fartas bone, mi fartas en mia ĉambro (tio ankaŭ ne havas sencon!)

Ĉiam via, Sankta Goku!

darkweasel (Näytä profiilli) 15. maaliskuuta 2012 6.18.31

zan:Mi aŭdis, ke la angla frazo "who are you?" estas maldeca esprimo.
Kie? Tio estas nova al mi.

Chainy (Näytä profiilli) 15. maaliskuuta 2012 7.13.20

zan:Mi aŭdis, ke la angla frazo "who are you?" estas maldeca esprimo...
Tio dependas de la kunteksto. Se vi donus ekzemplon, tiam oni povus diri, ĉu tio estas deca aŭ ne.

Desit1 (Näytä profiilli) 15. maaliskuuta 2012 13.36.11

Chainy:
zan:Mi aŭdis, ke la angla frazo "who are you?" estas maldeca esprimo...
Tio dependas de la kunteksto. Se vi donus ekzemplon, tiam oni povus diri, ĉu tio estas deca aŭ ne.
Mi pensas ke li ne temas pri dececo, sed pri taŭgeco...

zan (Näytä profiilli) 16. maaliskuuta 2012 10.20.14

Laŭ vortaro: deci=esti konforma al la sociaj kutimoj, al la ĝentilaj moroj, al la reguloj de bonedukiteco kaj moraleco.
Eble la vorto "deci" havas severan signifon ol mi supozis. Mi supozis, ke "maldeca" estas "malagrabla laŭ la kutimoj". Por mi subite malagrabla agado aŭ diraĵo al gebonuloj ŝajnas nekonforma al la sociaj kutimoj, al la ĝentilaj moroj. Male dirite, agado nekonforma al la sociaj kutimoj estas malagrabla. Sed nun mi supozas, ke mia kompreno estis erara.

Do, por mia demando la vorto "taŭga" taŭgas.
Se en la unua renkonto iu diras al la alia "who are you?", ĉu tio estas taŭga diraĵo en ordinara situacio? Ĉu tio ne estas malagrabla diraĵo?

Mi neatendinte lernis la signifon de la vorto "deci". Dankon. rideto.gif

La vorto "deco" estas tradukita en la japanan vorton "reigi(礼儀), sahou(作法)". Mi pensas, ke la eŭropa "deco" ne estas sama kiel la japana "reigi".

Chainy (Näytä profiilli) 16. maaliskuuta 2012 12.50.59

Zan, mi pensas, ke via elekto de la vorto 'deca' estas ĝusta. Ŝajne, vi volas demandi, ĉu tia demando 'Who are you?' estas ĝentila aŭ ne en la angla.

Laŭ ReVo, la difino de 'ĝentila' estas:

"Observanta la sociajn decojn, bonmaniere afabla".

----

Por respondi al via demando, mi dirus ke jes tia rekta demando ja povus esti malĝentila en la angla. Sed kiam ekzakte oni bezonus ion tian diri? Se oni volas scii ies nomon, tiam oni demandus 'Kio estas via nomo?' (What is your name?) aŭ 'Kiel vi nomiĝas?'. Se vi volas scii, kiun profesion iu havas, tiam oni povas demandi 'Kiu estas via profesio? (= What is your profession?).

zan (Näytä profiilli) 17. maaliskuuta 2012 9.05.28

Chainy:Zan, mi pensas, ke via elekto de la vorto 'deca' estas ĝusta. Ŝajne, vi volas demandi, ĉu tia demando 'Who are you?' estas ĝentila aŭ ne en la angla.
Dankon. Mi preskaŭ pretis demandi, kio estas deco laŭ onia socia kutimo. Sed jam tio ne necesas dank'al vi. Mi uzis la vorton "deco" en la senco de ĝentila saluto laŭ socia kutimo. Kun tiu klarigo, ĉu oni komprenas mian demandon?

Chainy:Por respondi al via demando, mi dirus ke jes tia rekta demando ja povus esti malĝentila en la angla. Sed kiam ekzakte oni bezonus ion tian diri? Se oni volas scii ies nomon, tiam oni demandus 'Kio estas via nomo?' (What is your name?) aŭ 'Kiel vi nomiĝas?'. Se vi volas scii, kiun profesion iu havas, tiam oni povas demandi 'Kiu estas via profesio? (= What is your profession?).
Oni ankaŭ povas demandi alie ol "Kiu vi estas?".
Sed en ekz. Lernu!a kurso oni lernas "Kiu vi estas? - Mi estas Ivo." Ĉi tiu demandomaniero ŝajnas al mi tute ĝentila. Mi revonos al la unua demando; Se oni enkape tradukus la demandon "kiu vi estas?" al la angla "who are you?" kaj komprenus ĝin en la nuanco de la angla parolado, ĉu oni sentus malĝentile?

Chainy (Näytä profiilli) 17. maaliskuuta 2012 10.16.59

zan:Sed en ekz. Lernu!a kurso oni lernas "Kiu vi estas? - Mi estas Ivo."
Kunteksto tre gravas. En la angla, oni povas demandi 'Who are you?' en la senco 'Kiu entute vi estas?' aŭ 'Kiu diable vi estas?' - ĝi tre similas al 'Who the hell are you?!' - do tio tute ne estas ĝentila!

Plej ofte oni dirus 'What is your name?'. Sed ĉu ne estas tiel ankaŭ en Esperanto? Min surprizus, se iu ĉiam uzus 'Kiu vi estas?' anstataŭ 'Kiel vi nomiĝas?'.

Junpe (Näytä profiilli) 17. maaliskuuta 2012 13.55.06

Mi scivolas, kio estas la malsameco inter "bonmaniera" kaj "deca" kaj inter "malbonmaniera" kaj "maldeca".

Takaisin ylös