Al la enhavo

Erdoğan Kaj Armena Genocido

de omid17, 2012-marto-17

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

omid17 (Montri la profilon) 2012-marto-17 19:33:29

En la nuna tempo, la prezidanto de Turkio havas tre bonan pozicion inter gvidantoj de aliaj Mezorientaj landoj. Kun liaj politikaj simbolaj eldiroj kontraŭ Israelo (kiuj estas miaopinie iomete hipokritaj konsidere la fortajn ekonomiajn ligojn inter Israelo kaj Turkio) kaj lia subteno de la popolleviĝo kontraŭ la kruela registaro de Assad, multaj en la regiono rigardas lin kiel virtulo.

Efektive, partoj de liaj agoj estas bonaj. Tio estas, ekze lia unua sinteno koncerne la Kurdoj. Li permesis ke la Kurda lingvo estu uzata en ĉiuj amaskomunikiloj kaj parte restarigis la Kurdajn nomojn de la urbetoj kun ŝanĝitaj Turkaj nomoj. Li eĉ pardonpetis, en la nomo de la ŝtato, por la 1937 Dersim masakro de Kurdoj.

Sed lia malakcepto de la Armena genocido kaj lia neado de grandega tragedio estas vere stranga. Ĝenerale, la historiistoj koincidas ke la genocido vere ekzistis kaj la plimulto de la potencaj landoj agnoskas ĝin. Ĉu Erdogan pensas ke se li agnoskas la masakron li sekve perdos sian staton inter la Turkoj? Ĉu li pensas ke se li akceptas la historian veron, li ne povas paroli pri malobservo de homaj rajtoj en najbaraj landoj?

Kiam Francio volis aprobi iun leĝon kontraŭ la neo de Armena genocido, li furioze reagis, nomante la leĝon rasisma, minacante ke li tute haltos rilatojn kun Francio kaj diris ke li rebatus kaj punus Francion. Li infanece akuzis Francion de masakro de Alĝerianoj. Ĉu tio estas la reago de virtula persono al historiaj faktoj?

Ĉu tiu persono kiu neas mortigo de pli ol unu miliono da homoj sincera, kiam li parolas pri Sirio, aŭ ĉu estas hipokritulo kaj oportunisto? Ĉu akcepti la genocidon kontraŭdiras al la dolĉaj fabeloj kiujn ili skribis por infanoj en la historiaj libroj en Turkio?

Finfine, Ĉu Erdogan pensas ke agnosko de la genocido iel malhelpas aliĝi al la eŭropa unio? Ĉu akcepti la erarojn de la malproksima pasinteco, ne estas karakterizaĵo de potenca kaj moderna lando?

flipe (Montri la profilon) 2012-marto-17 21:02:22

Mi tute ne komprenis kial Erdogan reagas tiel kontraŭ francia leĝo pri Armenia Genocido, tio fakte okazis, eble per la hipokrita pozicio el Francio, ĉar ili estas unu el la plej grandaj genocidaj ŝtatoj dum la modernaj tempoj, sed unu afero estas tute certa, Erdogan volas vian landon tute okupita kaj detruigita per Usono/Eŭropo/Israelo por fariĝos Turkio la plej forta lando en Mezoriento, ridinda kaj kompatinda tia konduto de Erdogan.

omid17 (Montri la profilon) 2012-marto-17 21:36:13

Mi pensas ke eĉ nun, Turkio havas pli fortan armitajn fortojn. La kialo estas tio, ke ĝi estas relative nereligia ŝtato kun pli bonaj rilatoj kun Okcidentaj landoj. Estas membro de NATO kaj sekve sia armeo estas ekipita per la lasta teknologio (Cetere, troviĝas kelkaj okcidentaj militistaj bazoj en tiu lando). Turkio ja estas ĉefa regiona potenco.

Aliflanke, Irano suferas de embargo dum jardekoj kaj rezulte ĝia armeo ne estas tiel potenca. La sola loko kie Irano fariĝas pli grava ol Turkio estas sia atoma projekto. La atoma projekto igas Iranon potenciale pli forta kaj grava.

Nu, pri la temo de ĉi tiu fadeno, mi pensas ke agnosko de la masakro de Armenoj ne estas io Erdogan hontu pri. Kial iu potenca lando neas al historiaj faktoj?

bildo (Montri la profilon) 2012-marto-18 05:03:09

omid17:Efektive, partoj de liaj agoj estas bonaj. Tio estas, ekze lia unua sinteno koncerne la Kurdoj. Li permesis ke la Kurda lingvo estu uzata en ĉiuj amaskomunikiloj kaj parte restarigis la Kurdajn nomojn de la urbetoj kun ŝanĝitaj Turkaj nomoj. Li eĉ pardonpetis, en la nomo de la ŝtato, por la 1937 Dersim masakro de Kurdoj.
Mi pensas, ke kurdoj volas kaj rajtas havi sian propran ŝtaton. Mi pensas ankaŭ, ke tio estus pli bone ne nur por kurdoj, sed ankaŭ por turkoj mem.

bildo (Montri la profilon) 2012-marto-18 05:10:21

omid17:Nu, pri la temo de ĉi tiu fadeno, mi pensas ke agnosko de la masakro de Armenoj ne estas io Erdogan hontu pri. Kial iu potenca lando neas al historiaj faktoj?
Eblas, ke se turkoj agnoskas la masakron de armenoj, armenoj postulos pagi al si kompenson kaj redoni la okupitan teritorion.

omid17 (Montri la profilon) 2012-marto-18 05:23:33

bildo:
omid17:Efektive, partoj de liaj agoj estas bonaj. Tio estas, ekze lia unua sinteno koncerne la Kurdoj. Li permesis ke la Kurda lingvo estu uzata en ĉiuj amaskomunikiloj kaj parte restarigis la Kurdajn nomojn de la urbetoj kun ŝanĝitaj Turkaj nomoj. Li eĉ pardonpetis, en la nomo de la ŝtato, por la 1937 Dersim masakro de Kurdoj.
Mi pensas, ke kurdoj volas kaj rajtas havi sian propran ŝtaton. Mi pensas ankaŭ, ke tio estus pli bone ne nur por kurdoj, sed ankaŭ por turkoj mem.
La afero ne estas tiel simpla, Kurdoj vivas en la teritorio kiu estas komuna al Irano, Irako, Sirio, Turkio kaj partoj de Azerbajĝano. Krei memstaran ŝtaton bezonas multajn ŝanĝojn en la mapo. Konvinki ĉiujn ĉi landojn redukti siajn teritoriojn favore al la kurdoj estas neebla. Ĝi estigos pliajn sangoverŝon kaj militon. Se ili povas krei memstarajn areojn kiuj estas lojalaj al siaj naciaj registaroj, tio estus pli ebla. Tio jam okazis en Iraka Kurdistano.

bildo (Montri la profilon) 2012-marto-18 05:57:20

omid17:La afero ne estas tiel simpla, Kurdoj vivas en la teritorio kiu estas komuna al Irano, Irako, Sirio, Turkio kaj partoj de Azerbajĝano. Krei memstaran ŝtaton bezonas multajn ŝanĝojn en la mapo. Konvinki ĉiujn ĉi landojn redukti siajn teritoriojn favore al la kurdoj estas neebla. Ĝi estigos pliajn sangoverŝon kaj militon. Se ili povas krei memstarajn areojn kiuj estas lojalaj al siaj naciaj registaroj, tio estus pli ebla. Tio jam okazis en Iraka Kurdistano.
Kompreneble, Kurdistano ne povas fariĝi unumomente. Tamen, mi esperas, ke iom post iom kurdoj havos sian ŝtaton. Popolo, kiu enhavas ĉirkaŭ 40 milionojn da homoj, indas vivi memstare.

Demian (Montri la profilon) 2012-marto-18 06:03:25

omid17:Ĉu tiu persono kiu neas mortigo de pli ol unu miliono da homoj sincera, kiam li parolas pri Sirio, aŭ ĉu estas hipokritulo kaj oportunisto?
Kiel preskaŭ ĉiuj politikistoj, li estas ambaŭ. Li eble sincere zorgas pri sirianoj. Samtempe li eble ne estas tiom forta, ke li povus ŝanĝi la tutan sistemon.

Vidu al Obama aŭ Ahmenidjad aŭ Hu JinTao. Ĉu ili estas malamikoj de ordinaraj personoj? Certe ne! Sed ili ĉiuj agas hipokrite, ĉar la sistemo devigas ilin.

omid17:Finfine, Ĉu Erdogan pensas ke agnosko de la genocido iel malhelpas aliĝi al la eŭropa unio?
Mi opinias ke Eŭropo neniam akceptos Turkujon en la Unio aŭ kondutas al turkanoj kiel homoj.

omid17:Ĉu akcepti la erarojn de la malproksima pasinteco, ne estas karakterizaĵo de potenca kaj moderna lando?
Teorie: JES
En Mondo: NE

Ĉu Usono estas pardonpeta pri Irako aŭ Afganistano?
Ĉu Rusujo estas pardonpeta pri Ĉeĉeno aŭ Afganistano?
Ĉu Israelo estas pardonpeta pri Falestino kaj Libano?
Ĉu Barato estas pardonpeta pri Kaŝmiro kaj Nord-Orient Barato?
Ĉu Japanio estas pardonpeta al Ĉinio kaj Nord- kaj Sud-Koreujo?
Ĉu Ĉinio estas pardonpeta al Vjetnamo kaj Tibeto....

la listo estas longa!

Ĉiuj supre menciitaj landoj estas fortaj... sed ili neniam akceptos siajn pekojn.

utku (Montri la profilon) 2012-marto-18 16:32:51

Omid, estas mirinde kaj gratulinde, ke vi, kiel eksterlandano, tiel precize analizas staton de Turkio. Kiel landano, mi povas aldoni kelkajn komentojn. Por klareco, mi skribas apartajn mesaĝojn pri apartaj temoj

omid17:... Kun liaj politikaj simbolaj eldiroj kontraŭ Israelo (kiuj estas miaopinie iomete hipokritaj konsidere la fortajn ekonomiajn ligojn inter Israelo kaj Turkio) kaj ...
Israelo kaj Turkio havas fortan ekonomian, homan kaj eĉ armean rilaton. Aldone al la ekonomiaj ligoj, Turkio havas malmultajn, sed rimarkindajn judajn loĝantarojn. Inter ĉefaj problemoj de Turkio, preskaŭ nenio troviĝas pri judoj, signifante, ke ili estas unu el centraj elementoj de lando. Kontraŭe, multe pli israelaj civitanoj, ĉefe Sefardoj, origine estis el Turkio. Israelo estas unu el ĉefaj landoj, el kie Turkio aĉetas sian armilon. Kaj lastatempe, Turkio akceptis la raketdefendilon en Malatya, kiu havas potencon defendi raketon el Irano al Israelo aŭ Eŭropo (aŭ teorie, sed neatendante, en kontraŭa direkto). Eĉ tiu memstare signifas, ke Israelo kaj Turkio ne estas malamikoj.

Do, kial Erdoğan faras tiaj eldiroj? Kvankam du landoj estas forte ligitaj, la sinteno de Israelo pri Palestino ĝenegas la popolon de Turkio, preskaŭ ĉiujn turkianojn, sed precipe religiajn homojn, kiuj konsistigas ĉirkaŭ 50% de voĉoj de Ak Parti (de Erdoğan). Eble ankaŭ Erdoğan ĝeniĝas pri Palestino mem (ni ne povas scii), sed eĉ se li ne ĝeniĝus, li devus agi ĉi tiel, por ne perdi grandan publikan subtenon. Krome, la okazo "Mavi Marmara" devigas Erdoğan pli reakcia pri israela administrantaro.

omid17:... Li permesis ke la Kurda lingvo estu uzata en ĉiuj amaskomunikiloj kaj parte restarigis la Kurdajn nomojn de la urbetoj kun ŝanĝitaj Turkaj nomoj. Li eĉ pardonpetis, en la nomo de la ŝtato, por la 1937 Dersim masakro de Kurdoj. ...
Erdoğan povas fari tion, ĉar en Turkio ekzistas rimarkinda amaso de homoj, kiuj pensas, ke melpermesi uzadon de iu lingvo estas absurde, kaj ĉar plejparto de turkianoj scias, ke en 1937 vere io okazis en Dersim (=Tunceli).

Krome, Kılıçdaroğlu, kiu estas la estro de CHP, kiu estas la ĉefa rivalo de Ak Parti, estas el Tunceli. Kaj en 1937, kiam la masakro okazis, ekzistis nur unu partio: CHP. Erdoğan ankaŭ uzas tiun okazon kiel opoziciilon kontraŭ Kılıçdaroğlu, ĉar ŝajne CHP emas fornei, pli ol pardonpeti, pri tiuj okazoj. Estas strange, ke CHP estis kaj estas la plej sukcesa partio en Tunceli, kaj kontraŭe, inter 81 urboj de Turkio, CHP akiris la plej altan voĉ-procenton, el Tunceli.

omid17:... Sed lia malakcepto de la Armena genocido kaj lia neado de grandega tragedio estas vere stranga. Ĝenerale, la historiistoj koincidas ke la genocido vere ekzistis kaj la plimulto de la potencaj landoj agnoskas ĝin. Ĉu Erdogan pensas ke se li agnoskas la masakron li sekve perdos sian staton inter la Turkoj? Ĉu li pensas ke se li akceptas la historian veron, li ne povas paroli pri malobservo de homaj rajtoj en najbaraj landoj? ...
Estas tre simple. Diference ol la Dersima masakro, En Turkio, preskaŭ neniu kredas, ke tia masakro vere okazis, kaj tre malmultaj supozas, ke ĝi eble okazis. Neniu estro, Erdoğan aŭ aliulo, povus akcepti ion, kion landanoj plejpartege ne akceptas. Tiu malakcepto ne malebligas al Erdoğan paroli pri aliaj homrajtaj problemoj.

Krome, se ĉiu devus elekti inter, sendistinge paroli pri ĉiuj malobservoj de homaj rajtoj, aŭ tute ne paroli, neniu parolus pri homaj rajtoj. Do, almenaŭ estas pli ol nenio, ekzemple se Turkio parolus pri homrajtaj problemoj de aliaj landoj, kaj la aliaj landoj pri de Turkio.

omid17:... Kiam Francio volis aprobi iun leĝon kontraŭ la neo de Armena genocido, li furioze reagis, nomante la leĝon rasisma, minacante ke li tute haltos rilatojn kun Francio kaj diris ke li rebatus kaj punus Francion. Li infanece akuzis Francion de masakro de Alĝerianoj. Ĉu tio estas la reago de virtula persono al historiaj faktoj? ...
Ankaŭ tiu estas rilata al la demando, ĉu ĝi vere estas historia fakto. Se iu vere ne kredas al genocido, tiu estas komprenebla reago.

La Francia leĝprojekto, ŝajne ne estis pri nur armena, sed pri ĉiuj proponitaj historiaj genocidoj, kiuj estas agnoskitaj de Francio. Pri tio, mi ne komprenis Francion. Historio estas scienco (malakcepteble). Eĉ pri naturaj sciencoj, ĉio ne estas tute certa kaj ekzistas multaj alternativaj teorioj kaj refutaĵoj. Se kontraŭparoli pri historiaj teorioj estos leĝe malpermisete, kiel ebligos neŭtrale studi historion.

utku (Montri la profilon) 2012-marto-18 16:33:37

omid17:... Ĉu tiu persono kiu neas mortigo de pli ol unu miliono da homoj sincera, kiam li parolas pri Sirio, aŭ ĉu estas hipokritulo kaj oportunisto? Ĉu akcepti la genocidon kontraŭdiras al la dolĉaj fabeloj kiujn ili skribis por infanoj en la historiaj libroj en Turkio? ...
Tio estas pri la demando: Kial turkianoj ne kredas tian genocidon. Kion kredas la turkianoj ĉefe estas ĉi tio: Por kontroli la regionon, Francio volis fondi armenan kaj kurdan ŝtatojn post la unua mondmilito. Por fari tion, ĝi provis ribeligi tiujn popolojn kaj atingas sukceson pri armenoj. Kelkaj armenaj rotoj estis fonditaj kaj armiligita de Francio, kaj uziĝis kiel soldatoj kontraŭ Otomanio. Tiel, la armenoj estis inkluzivitaj al milito. Multaj homoj mortis dum tiu duon-interna milito. Krome, la Otomana Ŝtato decidis transloĝigi la armenajn kun Leĝo pri Deportado, okaze de ili povus subteni tiun ribelon. Dum la transloĝigo, okazis mortojn, ĉefe pro la militaj kondiĉoj kiel malsato kaj malsano. Francio formis scenaron kaj produktas pseŭdajn indikaĵojn, por fortigi armenajn (fakte sin) en internacia areno, kaj planis uzi ilin post milito por akiri plian monon kaj plian landon por armenoj el Otomanio, ol aliaj aliancanaj landoj. Tiu ne estis, sed la pseŭdaj pruviloj estas, konscie aŭ nekonscie, misinterpretita de multaj okcidentaj historiistoj. Laŭ aserto de Turkio, ekzistas kelkaj francaj, rusaj kaj usonaj dokumentoj, kiuj ĉefe estas atingeblaj, kaj multaj en armenia arĥivo, kiun Armenio rifuzas publikigi.

Eble estas la vera, ebla estas dolĉa fabelo, sed estas fakte, ke estas malfacile kredigi turkianan al proponita armena genecido.

Sed se tia okazo vere ekzistis:

- Otomanio nun ne ekzistas. Ĉu Turkio estas la sola ŝtato, kiu anstataŭigas Otomanion? (Ekzemple, la ŝuldoj de Otomanio estas dividitaj inter post-otomaniaj ŝtatoj.)
- Se Turkio havas kulpon: Kio estas nia kulpo, kiel nunaj turkianoj, kiuj eĉ ne scias la vere ekziston de okazo?
- Kion vere ŝanĝos reviviĝi oldajn ĉagrenojn, krom malamikigi armanan kaj turkan ŝtate kaj popole?

omid17:... Finfine, Ĉu Erdogan pensas ke agnosko de la genocido iel malhelpas aliĝi al la eŭropa unio? Ĉu akcepti la erarojn de la malproksima pasinteco, ne estas karakterizaĵo de potenca kaj moderna lando?
Laŭ mi nek Erdoğan, nek aliaj turkianoj vere volas aliĝi al EU, krom havi libermovadan rajton. Ŝajne Erdoğan uzas na EU, por konvinki homon, ke li ne celas formi ŝarian ŝtaton

bildo:Mi pensas, ke kurdoj volas kaj rajtas havi sian propran ŝtaton. Mi pensas ankaŭ, ke tio estus pli bone ne nur por kurdoj, sed ankaŭ por turkoj mem.
Por irakaj kurdoj tiu povas esti ianivele eble. Sed por kurdoj, kiuj vivas en Turkio tiu estas neeble. Multaj etnaj kurdoj vivas kiel turkoj, ekzistas etnaj turkoj vivantaj kiel kurdoj, ekzistas multegaj turka-kurdaj edziĝaj rilatoj, ekzemple ankaŭ en nia familio. Verdire, estas neeble precize scii, kiu estas turka, kiu estas kurda, ekzemple mia patro dubas, ĉu liaj praavoj estas turkaj, kurdaj, armenaj aŭ ĉeĉenaj (normale la vorto "turka" preskaŭ ĉiam estas uzata en la signifo "turkia", inkluzivante kurdojn kaj aliajn). Krome, kurdoj loĝas sufiĉe homogene en lando, ekzemple la plej granda kurda loĝantaro ŝajne estas en Istanbulo. Krome, vere malmultaj kurdoj volas havi sian propran ŝtaton. Ekzistas multaj aliaj kialoj, malebligante dividigon.

Demian:...
Ĉu Usono estas pardonpeta pri Irako aŭ Afganistano?
Ĉu Rusujo estas pardonpeta pri Ĉeĉeno aŭ Afganistano?
Ĉu Israelo estas pardonpeta pri Falestino kaj Libano?
Ĉu Barato estas pardonpeta pri Kaŝmiro kaj Nord-Orient Barato?
Ĉu Japanio estas pardonpeta al Ĉinio kaj Nord- kaj Sud-Koreujo?
Ĉu Ĉinio estas pardonpeta al Vjetnamo kaj Tibeto....

la listo estas longa!
...
La indiana genocido de Usono kaj aliaj amerikaj landoj estas unue aldoninda al tiu listo. Ĝi estas la plej granda kaj ŝajne la plej sukcesa genecido, kaŭzinte preskaŭ-estingiĝon.

Internaciaj problemoj estas abundegaj, inter ili pri Turkio, ekzistas Cipro kaj pri Armenio, Montara Karabaĥo.

Reen al la supro