پستها: 24
زبان: Esperanto
marcuscf (نمایش مشخصات) 19 مارس 2012، 19:30:28
Demian:Mi havas 22 jarojn. Mi ekkonis Esperanton en 2008 per la libro LA ALĤEMISTO de Paŭlo COEHLO. Tiam mi estis 18 jara.Ĉu vere? Interese! Mi ne sciis ke tiu libro mencias Esperanton. Rimarketo: la familia nomo de la aŭtoro estas Coelho /koeljo/ (tio signifas "kuniklo" en la portugala).
Mi sciiĝis pri Esperanto kiam mi estis tre juna, tiel ke mi ne plu memoras ekzakte kiam. Sed eblis al mi lerni ĝin nur kiam mi ekhavis interreton hejme, kaj tio okazis kiam mi havis 17 jarojn.
Matty (نمایش مشخصات) 19 مارس 2012، 22:41:29
sudanglo (نمایش مشخصات) 20 مارس 2012، 12:54:20
Uralo (نمایش مشخصات) 20 مارس 2012، 12:57:48
Tiam mi eklernis esperanton, mi havis 19 jarojn.
Mi lernas esperanton kiel hobio.
antoniomoya (نمایش مشخصات) 20 مارس 2012، 13:06:02
Amike.
Ondo (نمایش مشخصات) 20 مارس 2012، 18:18:41
sudanglo:Ĉu mi havas la rekordon? Mi eklernis Esperanton antaŭ 50 jaroj.Ha! Ĉu estas konkurso ĉi tie? Mi eklernis la lingvon antaŭ 53 jaroj kaj havas eĉ diplomon pri 50-jara seninterrompa membreco en UEA. - Bonan martan tagnoktegaliĝon al ĉiuj lernuanoj (nu, astronomie ĝi jam okazis antaŭ 13 horoj)! Mi ĝojas pri lernu!, kaj envias la nunajn komencantojn, kiuj havas tiom bonan lernilon je sia dispono. Sed jam tiam, en la prahistoria jaro 1959, eblis iele-tiele lerni la lingvon
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
darkweasel (نمایش مشخصات) 20 مارس 2012، 18:29:22
Ondo:Sed jam tiam, en la prahistoria jaro 1959, eblis iele-tiele lerni la lingvonKaj ŝajne eĉ tre bone!
![rideto.gif](/images/smileys/rideto.gif)
Ryuuichi (نمایش مشخصات) 20 مارس 2012، 18:33:10
darkweasel (نمایش مشخصات) 7 آوریل 2012، 15:23:12
vidas vandenis:en 1868j. kiam mi estis 16-jara lernanto de mezlernejoHo - do vi havas nun 160 jarojn!
![shoko.gif](/images/smileys/shoko.gif)
![rido.gif](/images/smileys/rido.gif)
maratonisto (نمایش مشخصات) 7 آوریل 2012، 17:56:12
sudanglo:Ĉu mi havas la rekordon? Mi eklernis Esperanton antaŭ 50 jaroj.Ne, verŝajne la rekordo estas mia. Mi eklernis je 61.
Feliĉan Paskon al ĉiuj.