Kwa maudhui

Kiom da aĝo vi havis, kiam vi konis Esperanton?

ya dpmsf, 18 Machi 2012

Ujumbe: 24

Lugha: Esperanto

marcuscf (Wasifu wa mtumiaji) 19 Machi 2012 7:30:28 alasiri

Demian:Mi havas 22 jarojn. Mi ekkonis Esperanton en 2008 per la libro LA ALĤEMISTO de Paŭlo COEHLO. Tiam mi estis 18 jara.
Ĉu vere? Interese! Mi ne sciis ke tiu libro mencias Esperanton. Rimarketo: la familia nomo de la aŭtoro estas Coelho /koeljo/ (tio signifas "kuniklo" en la portugala).

Mi sciiĝis pri Esperanto kiam mi estis tre juna, tiel ke mi ne plu memoras ekzakte kiam. Sed eblis al mi lerni ĝin nur kiam mi ekhavis interreton hejme, kaj tio okazis kiam mi havis 17 jarojn.

Matty (Wasifu wa mtumiaji) 19 Machi 2012 10:41:29 alasiri

Saluton karaj Gelernantoj!!! Kun grada intereso mi respondis la menciitan demandon. Se temas pri Esperanto ĝi estas la lingvo de mia infaneco.

sudanglo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2012 12:54:20 alasiri

Ĉu mi havas la rekordon? Mi eklernis Esperanton antaŭ 50 jaroj.

Uralo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2012 12:57:48 alasiri

Tiam mi unue aŭdis pri esperanto, mi havis ĉirkaŭ 13 jarojn.
Tiam mi eklernis esperanton, mi havis 19 jarojn.
Mi lernas esperanton kiel hobio.

antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2012 1:06:02 alasiri

Mi sciis kaj legis ion pri Esperanto kiam mi estis mezjuna, antaŭ multaj jaroj. Ŝajnis al mi interesa afero, sed tiam mi ne povis lerni ĝin. Nun, miaj laboraj devoj malpliiĝis, kaj mi profitis por repreni la neplenumitan taskon lerni la lingvon.

Amike.

Ondo (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2012 6:18:41 alasiri

sudanglo:Ĉu mi havas la rekordon? Mi eklernis Esperanton antaŭ 50 jaroj.
Ha! Ĉu estas konkurso ĉi tie? Mi eklernis la lingvon antaŭ 53 jaroj kaj havas eĉ diplomon pri 50-jara seninterrompa membreco en UEA. - Bonan martan tagnoktegaliĝon al ĉiuj lernuanoj (nu, astronomie ĝi jam okazis antaŭ 13 horoj)! Mi ĝojas pri lernu!, kaj envias la nunajn komencantojn, kiuj havas tiom bonan lernilon je sia dispono. Sed jam tiam, en la prahistoria jaro 1959, eblis iele-tiele lerni la lingvon rideto.gif

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2012 6:29:22 alasiri

Ondo:Sed jam tiam, en la prahistoria jaro 1959, eblis iele-tiele lerni la lingvon rideto.gif
Kaj ŝajne eĉ tre bone! rideto.gif

Ryuuichi (Wasifu wa mtumiaji) 20 Machi 2012 6:33:10 alasiri

Mi estis 17-jaraĝa kiam mi unuafoje eksciis pri E-o.

darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 7 Aprili 2012 3:23:12 alasiri

vidas vandenis:en 1868j. kiam mi estis 16-jara lernanto de mezlernejo
Ho - do vi havas nun 160 jarojn! shoko.gif Sed atendu - Esperanto estis elpensita nur en 1887! rido.gif

maratonisto (Wasifu wa mtumiaji) 7 Aprili 2012 5:56:12 alasiri

sudanglo:Ĉu mi havas la rekordon? Mi eklernis Esperanton antaŭ 50 jaroj.
Ne, verŝajne la rekordo estas mia. Mi eklernis je 61.

Feliĉan Paskon al ĉiuj.

Kurudi juu