إلى المحتويات

Kiom da aĝo vi havis, kiam vi konis Esperanton?

من dpmsf, 18 مارس، 2012

المشاركات: 24

لغة: Esperanto

dpmsf (عرض الملف الشخصي) 18 مارس، 2012 2:05:28 م

Saluton al ĉiuj!

Mi pensas, ke mi estis tre juna, kiam mi lernis Esperanton. Do mi volas scii:

Kiom da aĝo vi estis, kiam vi konis Esperanton? Kaj kiam vi eklernis ĝin kaj kial?

Riano (عرض الملف الشخصي) 18 مارس، 2012 2:20:19 م

Mi estas samaĝa kiel vi. lango.gif Mi ekkonis Esperanton dum novembro 2010, kiam mi estas 14-jara. Mi lernis ĝin ĉar unu tagon, mi eliris el la franca klaso kaj mia instruisto enmanigis frazlibron Esperantan al mi. Li diris, ke mi tralegu ĝin kaj diru al li kion mi opiniis pri ĝi.

Nun, ni parolas Esperanton kune antaŭ la kursoj kaj ni pensas pri ekstarigi Esperanto-klubon en la lernejo.

Kaj vi, dpmsf?

Yakunin (عرض الملف الشخصي) 18 مارس، 2012 2:22:26 م

Mi estis 34-jara.

dpmsf (عرض الملف الشخصي) 18 مارس، 2012 2:33:29 م

Mi ekkonis Esperanton dum Majo aŭ Aprilo de 2007, kiam mi estis 10 jarojn. Mi legis revuon, kiu havis verketon pri Bona Espero, ke estas bienlernejo en Brazilo, kie estas lernejo, kaj tie instruas Esperanton kaj estas ŝirmejo ankaŭ por malriĉaj infanoj.
Post 4 jaroj, dum marto de 2011, mi konis lernu! kaj decidas lerni la internacian lingvon. Kaj mi treege ŝatas ĝin, kial mi korespondas kun diversaj homoj, kiuj loĝas en malsamaj landoj.

cristovao (عرض الملف الشخصي) 18 مارس، 2012 2:42:24 م

Saluton. Mi estas 49-jara.
Mi konis esperanton antaŭ multaj jaroj, sed eklernis lastjare.
Gratulon pro via intereso kaj via penado.
Mi pentas, ke mi ne lernis esperanton antaŭe.
Belan semajnfinon.
Ĝis.

Laf (عرض الملف الشخصي) 18 مارس، 2012 4:19:58 م

Saluton!
Mi esperantiĝis kiel 19jaraĝulo kaj bedaŭras ke tio ne okazis pli frue! Dpmsf, ne zorgu pri via aĝo, fakte vi estas tre malaĝa sed ju pli frue oni komencas des pli sukcesa oni estas.

darkweasel (عرض الملف الشخصي) 18 مارس، 2012 4:27:29 م

Unuafoje mi legis mencion de "Esperanto" en 2006 je la aĝo de 12, kaj mi registriĝis ĉe lernu! (kaj do fakte eklernis Esperanton) en 2008 je la aĝo de 14. Ĉiuokaze ambaŭ estas "10 ĝis 15 jaroj".

Demian (عرض الملف الشخصي) 18 مارس، 2012 4:52:45 م

Mi havas 22 jarojn. Mi ekkonis Esperanton en 2008 per la libro LA ALĤEMISTO de Paŭlo COEHLO. Tiam mi estis 18 jara.

bartlett22183 (عرض الملف الشخصي) 19 مارس، 2012 5:47:33 م

Mi informiĝis je esperanto kiam mi havis 13 jarojn, sed mi ne lernis ĝin dum mi havis tiun aĝon.

Lenccosta (عرض الملف الشخصي) 19 مارس، 2012 7:01:48 م

Saluton al ĉiuj!!!

Mi eklernis Esperanton dum tri monatoj (plimalpli), mi havas dudek kvar jarojn kaj mi estas de Brazilo! Aldonu min ĉe facebook: https://www.facebook.com/profile.php?id=1000036068... kaj legu kaj komentu mia eo-blogo: http://fragmentoj.blogspot.com.br/

Ĝis kaj fratajn brakumojn! sal.gif

عودة للاعلى