Messages: 24
Language: Esperanto
dpmsf (User's profile) March 18, 2012, 2:05:28 PM
Mi pensas, ke mi estis tre juna, kiam mi lernis Esperanton. Do mi volas scii:
Kiom da aĝo vi estis, kiam vi konis Esperanton? Kaj kiam vi eklernis ĝin kaj kial?
Riano (User's profile) March 18, 2012, 2:20:19 PM
Mi ekkonis Esperanton dum novembro 2010, kiam mi estas 14-jara. Mi lernis ĝin ĉar unu tagon, mi eliris el la franca klaso kaj mia instruisto enmanigis frazlibron Esperantan al mi. Li diris, ke mi tralegu ĝin kaj diru al li kion mi opiniis pri ĝi.Nun, ni parolas Esperanton kune antaŭ la kursoj kaj ni pensas pri ekstarigi Esperanto-klubon en la lernejo.
Kaj vi, dpmsf?
Yakunin (User's profile) March 18, 2012, 2:22:26 PM
dpmsf (User's profile) March 18, 2012, 2:33:29 PM
Post 4 jaroj, dum marto de 2011, mi konis lernu! kaj decidas lerni la internacian lingvon. Kaj mi treege ŝatas ĝin, kial mi korespondas kun diversaj homoj, kiuj loĝas en malsamaj landoj.
cristovao (User's profile) March 18, 2012, 2:42:24 PM
Mi konis esperanton antaŭ multaj jaroj, sed eklernis lastjare.
Gratulon pro via intereso kaj via penado.
Mi pentas, ke mi ne lernis esperanton antaŭe.
Belan semajnfinon.
Ĝis.
Laf (User's profile) March 18, 2012, 4:19:58 PM
Mi esperantiĝis kiel 19jaraĝulo kaj bedaŭras ke tio ne okazis pli frue! Dpmsf, ne zorgu pri via aĝo, fakte vi estas tre malaĝa sed ju pli frue oni komencas des pli sukcesa oni estas.
darkweasel (User's profile) March 18, 2012, 4:27:29 PM
Demian (User's profile) March 18, 2012, 4:52:45 PM
bartlett22183 (User's profile) March 19, 2012, 5:47:33 PM
Lenccosta (User's profile) March 19, 2012, 7:01:48 PM
Mi eklernis Esperanton dum tri monatoj (plimalpli), mi havas dudek kvar jarojn kaj mi estas de Brazilo! Aldonu min ĉe facebook: https://www.facebook.com/profile.php?id=1000036068... kaj legu kaj komentu mia eo-blogo: http://fragmentoj.blogspot.com.br/
Ĝis kaj fratajn brakumojn!