-a, -e, -an
글쓴이: Jorn644, 2012년 3월 19일
글: 31
언어: Esperanto
sudanglo (프로필 보기) 2012년 3월 25일 오후 5:37:15
1 Mi estis kuŝanta surventre. 2 Mi estis surventre kuŝanta.Kio estas la plej grava afero?
Ke vi estis kuŝanta, kaj cetere surventre, aŭ ĉu vi volas emfazi ke surventre vi kuŝis.
Komparu:
1. Tio estis bone farita.
2. Tio estis farita bone.
Mi vetus, ke via lingvo-sento preferigus vin al la unua frazo. Pensu kial.