目次へ

Ekvinokso

bildo,2012年3月20日の

メッセージ: 24

言語: Esperanto

bildo (プロフィールを表示) 2012年3月21日 7:15:37

Ondo:La dato de tagnoktegaliĝo, ĉu Marta, ĉu Septembra, estas ne tre grava.
Mi ĉiam volis scii, ĉu tagoj fariĝas pli longaj aŭ pli mallongaj? Kaj tial kaj solsticoj, kaj ekvinoksoj ĉiam estis kaj estas tre gravaj al mi. Kaj tio estis tre grava ankaŭ al homoj en pratempo, ĉar solsticoj kaj ekvinoksoj estis la natura kalendaro por ili. Kaj tiu kalendaro estas pli preciza ol la nia.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年3月21日 9:15:58

bildo: Kaj tiu kalendaro estas pli preciza ol la nia.
bv difini "precizecon" de kalendaro.

bildo (プロフィールを表示) 2012年3月21日 9:44:29

darkweasel:bv difini "precizecon" de kalendaro.
La tempo ekde unu solstico (aŭ ekvinokso) ĝis la sama alia estas precize jaro. Sed ne 365 aŭ 366 tagoj, laŭ nia kalendaro.

mihxil (プロフィールを表示) 2012年3月21日 10:35:28

bildo:
darkweasel:bv difini "precizecon" de kalendaro.
La tempo ekde unu solstico (aŭ ekvinokso) ĝis la sama alia estas precize jaro. Sed ne 365 aŭ 366 tagoj, laŭ nia kalendaro.
'Nia' kalendaro estas 365 aŭ 366 tagojn longa ĉar ĝi volas esti 'preciza'. Preciza en tiu senco ke ĝi restas sinkrona kun la sezonoj kaj samtempe kun la tag-nokto-ritmo. Fakte, mi supozas ke nia kalendaro fakte estas pli preciza ol la solsticoj kaj ekvinoksoj mem, ĉar tiuj ja je longaj daŭroj fariĝas iomete malprecizaj pro ne infinite precize sciata, kaj varianteta, gravita influo de ĉiuj objektoj de la universo je la tero.

Kaj cetere ankaŭ ekzistas diversaj difinoj de 'jaro'. Jes, unu el tiuj estus 'de unu solstico ĝis la alia', sed alia povus esti 'precize unu orbiton ĉirkaŭ la suno', kaj kelkaj aliaj pli malpli ekvivalentaj (sed ne tute!) estas imageblaj.

La 'kalendara' tamen eble estas nomebla la plej preciza, ĉar ĝi estas rekte ligata al la difino de la sekundo.

bildo (プロフィールを表示) 2012年3月21日 11:59:35

miĥil:'Nia' kalendaro estas 365 aŭ 366 tagojn longa ĉar ĝi volas esti 'preciza'.
Volas, kaj ne povas. rido.gif
miĥil:La 'kalendara' tamen eble estas nomebla la plej preciza, ĉar ĝi estas rekte ligata al la difino de la sekundo.
Ne. Kalendaro estas ligita al jaro, same ol horloĝo estas ligita al tago (tago+nokto). Neniu artefarita sekundo, neniu artefarita horo povas precize mezuri nek tagon, nek jaron. Sendankemaj homoj... Sen solsticoj kaj ekvinoksoj vi eĉ ne scius, kio estas jaro. Eblas, nur dank'al steloj? Sed tio estus pli malfacile.

darkweasel (プロフィールを表示) 2012年3月21日 12:54:55

La gregoria kalendaro baziĝas sur tio, ke por la homa vivo gravas kaj la tago kaj la jaro. Tiun celon ĝi plenumas preskaŭ perfekte.

Fakto donita al ni de la naturo estas, ke unu jaro daŭras 365,2422... tagojn, sed estus maloportune havi "kvaronan tagon" en la jaro, kaj tial ni faras tiel, ke la meza jaro daŭras proksimume tiom da tempo. Meza gregoria jaro daŭras 365,2425 tagojn (estas 29a de februaro en ĉiu kvara jaro, sed ĝi forestas trifoje en 400 jaroj, ekz. 1700, 1800, 1900, sed ne 2000; do en 400 jaroj estas 97 29aj de februaro; [400*365+97]/400 = 365,2425).

Eble vi proponu pli bonan sistemon (taŭgan por la moderna vivo), por ke ni havu bazon de diskuto.

cellus (プロフィールを表示) 2012年3月21日 12:59:44

Mi ŝatas festi la ekvinokson kaj la sunhaltojn. Kompreneble kiam oni parolas pri printempa ekvinokso estas iom strange je niaj geografiaj latitudoj. Kie mi loĝas en Uppsala estas ofte neĝo je tiu "printempa" parto de la jaro!

Eble oni uzu la meteorologian difinon, ke la printempo ekestas kiam la tagnokta temperaturo neniam falas sub nulo gradojn. Laŭ tiu difino la printempo alvenas al Upsalo ĉirkaŭ la 18-a de marto, se mi bone memoras.

Kaj lastjare la aŭtunoj estis tre longaj ĉe ni.

Cellus

cellus (プロフィールを表示) 2012年3月21日 13:04:14

Iam mi cerbumis pri kalendaro kiu havus novjaron je la vintra solstico kaj monatojn laŭ skema ordo de la zodiakaj monatoj. Do la novjara tago, ekzemple la 20-an de decembro estus la 1-an de kaprikorno kaj tiel plu.

La problemo estus kiel oni faru kun la aldontagajn jarojn, do kie oni metus la aldontagon.

Cellus

bildo (プロフィールを表示) 2012年3月21日 13:32:44

darkweasel:Eble vi proponu pli bonan sistemon (taŭgan por la moderna vivo), por ke ni havu bazon de diskuto.
Mi proponas neniun sistemon. Mi simple komprenas, ke mi vivas en naturo, kaj mi ŝatas ĝin. Mi ŝatas Teron, Sunon, Lunon, steloj - kiel naturaj objektoj, kiuj estas gravaj al homoj. Ĉu ne? Mi ŝatas ankaŭ solsticojn, ekvinoksojn kaj aliajn naturajn eventojn, kiuj estas gravaj al homoj, laŭ mi. Mi ne komprenas homojn, kiuj ne ŝatas naturon. Nek naturajn objektojn, nek naturajn eventojn.

Ondo (プロフィールを表示) 2012年3月21日 16:04:58

bildo:Mi ne komprenas homojn, kiuj ne ŝatas naturon. Nek naturajn objektojn, nek naturajn eventojn.
Via "naturo" ŝajnas al mi tre limigita kaj vi bezonas teknikajn instrumentojn por observi ĝin, ekzemple la sunhaltojn. Vi estas speciala homo, se vi difinas viajn sezonojn unuavice per tiaj fenomenoj. Mi trovas kaj vizitas la naturon tute proksime, en arbaroj kaj herbejoj, sur lagoj, eĉ en la sunlumo sur nia ĝardena herbejo, kie nun saltas leporo sur la neĝo. Mi bezonas neniajn instrumentojn por vidi, ĉu jam proksimiĝas printempo.

Sed, kompreneble, la luno kaj la steloj kaj la planedoj sur siaj elipsaj orbitoj k.a. estas interesaj aferoj.

先頭にもどる