본문으로

Kiom da lingvoj vi uzas ĉiutage?

글쓴이: Demian, 2012년 3월 23일

글: 3

언어: Esperanto

Demian (프로필 보기) 2012년 3월 23일 오전 8:35:38

Mi uzas kvarlingvojn ĉiutage: angla, panĝaba, Esperanto kaj hinda.

Ĉiu el la kvar lingvoj estas uzata je sia aparta situacio.

Kirilo81 (프로필 보기) 2012년 3월 23일 오전 8:47:06

Estante germano vivanta en germanujo mi kompreneble plej ofte uzas la germanan, sed kun mia edzino kaj precipe ŝia familio mi ankaŭ foje parolas pole, depende de la situacio, kaj ĉiutage mi parolas Esperante al nia filo.

darkweasel (프로필 보기) 2012년 3월 23일 오전 9:34:43

la ĉefa ejo, kie mi uzas aliajn lingvojn ol mian denaskan ĉiutage, estas tiu ĉi forumo.

mi ĉiam legas la forumpartojn esperantajn, anglalingvan, franclingvan, germanlingvan kaj hispanlingvan, kiam estas tie novaj afiŝoj. mi tamen pro mia relative malalta scio de tiuj lingvoj nur malofte mem afiŝas en la franca aŭ (eĉ malpli) la hispana (eĉ kiam mi fakte povus kontribui ion, sed ne scias kiel esprimi ĝin en tiu lingvo).

eksterinterrete kaj eksterlerneje mi uzas preskaŭ nur la germanan. fojfoje la anglan por helpi al turistoj kiuj min demandas ion en la angla, speciale dum feria tempo. okulumo.gif

mi do ne certas kiel mi voĉdonu.

다시 위로