Ujumbe: 3
Lugha: Esperanto
Demian (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2012 8:35:38 asubuhi
Mi uzas kvarlingvojn ĉiutage: angla, panĝaba, Esperanto kaj hinda.
Ĉiu el la kvar lingvoj estas uzata je sia aparta situacio.
Ĉiu el la kvar lingvoj estas uzata je sia aparta situacio.
Kirilo81 (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2012 8:47:06 asubuhi
Estante germano vivanta en germanujo mi kompreneble plej ofte uzas la germanan, sed kun mia edzino kaj precipe ŝia familio mi ankaŭ foje parolas pole, depende de la situacio, kaj ĉiutage mi parolas Esperante al nia filo.
darkweasel (Wasifu wa mtumiaji) 23 Machi 2012 9:34:43 asubuhi
la ĉefa ejo, kie mi uzas aliajn lingvojn ol mian denaskan ĉiutage, estas tiu ĉi forumo.
mi ĉiam legas la forumpartojn esperantajn, anglalingvan, franclingvan, germanlingvan kaj hispanlingvan, kiam estas tie novaj afiŝoj. mi tamen pro mia relative malalta scio de tiuj lingvoj nur malofte mem afiŝas en la franca aŭ (eĉ malpli) la hispana (eĉ kiam mi fakte povus kontribui ion, sed ne scias kiel esprimi ĝin en tiu lingvo).
eksterinterrete kaj eksterlerneje mi uzas preskaŭ nur la germanan. fojfoje la anglan por helpi al turistoj kiuj min demandas ion en la angla, speciale dum feria tempo.![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
mi do ne certas kiel mi voĉdonu.
mi ĉiam legas la forumpartojn esperantajn, anglalingvan, franclingvan, germanlingvan kaj hispanlingvan, kiam estas tie novaj afiŝoj. mi tamen pro mia relative malalta scio de tiuj lingvoj nur malofte mem afiŝas en la franca aŭ (eĉ malpli) la hispana (eĉ kiam mi fakte povus kontribui ion, sed ne scias kiel esprimi ĝin en tiu lingvo).
eksterinterrete kaj eksterlerneje mi uzas preskaŭ nur la germanan. fojfoje la anglan por helpi al turistoj kiuj min demandas ion en la angla, speciale dum feria tempo.
![okulumo.gif](/images/smileys/okulumo.gif)
mi do ne certas kiel mi voĉdonu.