Kwa maudhui

La ĉina lingvo estas ege facila

ya Paquillo, 23 Machi 2012

Ujumbe: 25

Lugha: Esperanto

robbkvasnak (Wasifu wa mtumiaji) 15 Aprili 2012 5:26:06 alasiri

Mi klopodis dum jaroj lerni la ĉinan. Ĉiam kiam mi memoris novajn vortojn, mi forgesis aliajn. Ĉar estas tona lingvo oni devas memori la korektan tonon por ĉiuj vortoj - fakte estas 5 tonoj ĉar kelkaj vortoj estas sentonaj. Se oni misparolas, la ĉinoj ne komprenas aŭ komprenas alian aferon.

Paquillo (Wasifu wa mtumiaji) 17 Aprili 2012 9:22:26 asubuhi

N-true:Mi lernis la ĉinan dum 8 jaroj, kaj mi nur sukcesis vere paroli kaj kompreni ĝin, kiam mi iris al Ĉinio por studie tie por unu jaro. Mi iris al Kunming (昆明), belega urbo, kiun mi povas rekomendi.

Mi ĉefe havis problemojn kompreni la lingvon, ĉar por miaj eŭropaj oreloj, preskaŭ ĉiu sonis same. Mi povis tamen bone elparoli ĉion (ankaŭ la tonojn) kaj mi neniam havis gravajn problemojn kun la signoj. Dependas ĉiam je la tipo de lernanto. Miaj amikoj ĉefe parolas la ĉinan malpli bone ol ili komprenas, sed mi funkcias inverse, haha. okulumo.gif

Ankaŭ, alfabetoj neniam estis problemo por mi. Mi povas legi kaj skribi preskaŭ flue la latinan, grekan, cirilan, araban, hebrean, kartvelan, tajlandan, elfan, mongolan, tibetan, devanagarian, korean, gotan kaj malnov-irlandan alfabetojn, sufiĉe bone scipovas la japanajn hiraganojn kaj katakanojn, runojn kaj la laosan kal armenan alfabetojn, kaj mi povas legi multe da egiptaj hieroglifoj, de la kmera, burma, klingona skriboj. Kaj ankaŭ la IFA (Internacia Fonetika Alfabeto), se oni taksas ĝin kiel "fremda alfabeto". Mi certe forgesis kelkajn, sed mi vere estis frenezulo pri skribsistemoj (mi rememoris, ke iam mi scipovis flue skribi kaj legi 21 alfabetojn samtempe, sed kelkajn mi denove forgesis). Ĉefe pro tiu kialo mi eklernis la ĉinan, ĉar ĝi laŭ mi havas la plej interesan kaj plej kompleksan skribsistemon.
N-true, ĉu vi havas specialajn memorajn kapablojn?
ĉu vi havas specialan teknikon por lerni tiom da alfabetoj?
mi ne pensas ke kion vi diras ne estas vera sed, kial via kromnomo esta N-true, no true?
mi dezirus ke la vero estas ke vi havas specialan teknikon por lerni alfabetojn, tiamaniere aliaj povus fari la samon se vi rakontas al ni tion.

RiotNrrd (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 2:58:09 asubuhi

Mi ankaŭ lernis multajn alfabetojn, tra la jaroj. Mi trovas la aferon tre facila.

Tiam, kiam mi volus lerni alfabeton, mi ludas ke la alfabeto estas ĉifro, kaj skribas anglajn frazojn en tiu ĉifro, celante uzi la ĝustajn sonojn de tiom literoj kiom mi povas. Se mi faras tion dum eĉ duonhoro, mi trovas ke mi lernis la literojn funde.

Kompreneble, ĉi tiu metodo ne bone funkcias ĉinsigne.

Fenris_kcf (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 12:39:38 alasiri

ᛚᛖᚱᚾᛇ...ᚨᛚᛇᚨᛃᚾ...ᚨᛚᚠᚨᛒᛖᛏᛟᛃᚾ...ᛖᛋᛏᚨᛋ...ᛏᚱᛖ...ᚨᛗᚢᛉᚨ

Regis_Castro (Wasifu wa mtumiaji) 25 Aprili 2012 9:35:47 alasiri

derverwandte:ni ŝatas demandi al aliaj ĉu vi manĝias post la tempo de vesperamanĝon.fakte ĝi nur estas diri al vi SALUTON,kiel vi fartas ktp
Prave. Mi neniel sukcesus tuj diveni tiun signifon. xD

Kurudi juu