Contenido

Du horojn antaŭe

de Jorn644, 24 de marzo de 2012

Aportes: 19

Idioma: Esperanto

Jorn644 (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 14:06:38

Saluton. Mi ne povis trovi respondon en PMEG. Eble iu ĉi tie scias?

Antaŭ du horoj = La tempo estas 18:00. Antaŭ du horoj estis 16:00.

Du horoj antaŭe = La tempo estas 18:00. Du horoj antaŭe estis 16:00.

Du horojN antaŭe = Dum du horoj kaj okazis antaŭe je nemenciita tempo.

Ĉu mi pravas?

Hyperboreus (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 14:50:54

Forigite

darkweasel (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 15:52:02

N-true:Ĉu vere "du horojn antaŭe = antaŭ du horoj"?

Eble mi estas influita de aliaj lingvoj, sed mi pensas, ke "antaŭ du horoj" signifas "du horoj antaŭ NUN", kaj "du horojn antaŭe" signifas "du horojn antaŭ la ĵus menciita tempo".

Do, tiun frazon "du horojn antaŭe" oni uzus ekzemple en rakontoj: "Hieraŭ posttagmeze mi iris al la biblioteko por pruntepreni libron, sed du horojn antaŭe iu jam forpruntis tiun libron."; se en la dua frazero mi dirintus "antaŭ du horoj", ĝi sonus kiel "du horoj antaŭ nun" (do hodiaŭ 14:41 en ĉi tiu kazo, kaj ne hieraŭ tagmeze).
Mi konsentas.

Jorn644 (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 16:03:29

N-true:Ĉu vere "du horojn antaŭe = antaŭ du horoj"?

Eble mi estas influita de aliaj lingvoj, sed mi pensas, ke "antaŭ du horoj" signifas "du horoj antaŭ NUN", kaj "du horojn antaŭe" signifas "du horojn antaŭ la ĵus menciita tempo".

Do, tiun frazon "du horojn antaŭe" oni uzus ekzemple en rakontoj: "Hieraŭ posttagmeze mi iris al la biblioteko por pruntepreni libron, sed du horojn antaŭe iu jam forpruntis tiun libron."; se en la dua frazero mi dirintus "antaŭ du horoj", ĝi sonus kiel "du horoj antaŭ nun" (do hodiaŭ 14:41 en ĉi tiu kazo, kaj ne hieraŭ tagmeze).

Ĉu tiu estas la kutima uzmaniero?
Dankon. Tio estas bona klarigo.

@Hyperboreus: Vi skribis ke "du horoj antaŭe" ne estas gramatike korekta pro manko de akuzativo de la mezuro. Tio estas bona klarigo.

Tamen mi miras, ĉu "du horoj antaŭe" havas nenian signifon ajn? Eble ĝi havas strangan nekutiman signifon?

Mi nur demandas ĉar mi volas kompreni kio "du horoj antaŭe" povus signifi se ĝi ja havus sencon. Tiel ke mi komprenos ankaŭ kial mi ne uzas esprimoj.

Hyperboreus (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 16:33:54

Forigite

Jorn644 (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 17:47:29

Hyperboreus:La lastaj du horoj de la koncerto estis malbonaj, tamen la du horoj antaŭe estis eĉ pli malbonaj.
Mi komprenas la ekzemplon. Kaj gramatike la frazo estas korekta. Sed vi diris ke tia uzado estas malofta. Ĉu ĝi estas malofta pro "du horoj antaŭaj" estas pli facila ol "du horoj antaŭe"?

Mi provas kompreni kial kelke da esprimmanieroj estas pli "kutimaj" ol aliaj.

Hyperboreus (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 18:51:16

Forigite

Hyperboreus (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 20:21:09

Forigite

sudanglo (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 20:44:29

Se estus Esperante denaskparolanta aro, la lingvo ŝanĝiĝus rapide kaj viaj demandoj povus esti respondataj ekzakte.
Pardonu min HB, se tiu estas supozo bazita sur fenomenoj observitaj je naturaj lingvoj,

Tio neglektas unu gravan fakton.

Esperanto ne nur estas artefarita lingvo, sed ankaŭ portata de parolkumunumo kies sociologio kredeble estas unika, rilate la sintenon al sia lingvo.

Eĉ inter mem-proklamitaj raŭmistoj (kaj certe ne inter finvenkistoj) la tradicio estas forta, ke la evoluo de la lingvo devas esti zorge gvatata, ke ĝi ne sekvu vojojn, kiujn kondukas al la forfalo de ĝiaj sistemecaj trajtoj.

Oni eĉ rekomendas (vidu PAG, por ekzemploj) kontraŭ imito de Zamenhof mem, kiam lia uzado ne estis tute kohera, elektante, prefere, uzon, kiu kongruas kun pli logika/racia sistemo.

SE signifa nombro de denaskaj parolantoj estiĝus (kaj tio estas nek verŝajna nek probabla) tiu grupo de parolantoj ne havus pli grandan aŭtoritaton rilate la lingvon ol havas nun la spertuloj.

Esperanto restos ĉiam lingvo lernata de plenkreskuloj, kaj tiuj insistus al iu aperunta grupo de denaskuloj, ke ili uzu la lingvon konforme al la establitaj normoj.

Jorn644 (Mostrar perfil) 24 de marzo de 2012 21:03:00

@Hyperboreus: Dankon por viaj klarigoj. Kiam estas ebla elekti inter kaj -E kaj -A, kiel en via ekzemplo de la koncerto, mi uzos -A.

sudanglo:Esperanto restos ĉiam lingvo lernata de plenkreskuloj, kaj tiuj insistus al iu aperunta grupo de denaskuloj kaj ili uzu la lingvon konforme al la establitaj normoj.
Flanke de la fadena temo. Ĉu vi uzis la participon -unt- ("aperunta grupo de denaskuloj")? Mi ne antaŭe vidis iun uzantan la participon -unt-, sed mi legis pri ĝi en PMEG.

Volver arriba