Ujumbe: 15
Lugha: Esperanto
Vilius (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2012 3:47:27 alasiri
BenjamenoPoeto (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2012 4:20:01 alasiri
Al ĉiuj la patroj, patrinoj, infanoj, fratoj kaj fratinoj
Por esti milito inter ni, unue ni devas timi la alian; ni devas malami la alian.
Mi ne timas vin. Mi ne malamas vin.
Mi ne eĉ konas vin. Neniu Iranano iam damaĝis min. Mi eĉ neniam renkontis Irananon. Nur unu en Pariza muzeo. Afabla ulo.
Mi foje vidas ĉi tie, en televido, Iranano. Li parolas pri milito.
Mi certas, ke li ne prezentas la popolon de Irano.
Se vi vidas iun en via televido, kiu parolas pri milito, estu certa, ke li ne prezentas ĉiun el ni."
antoniomoya (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2012 4:52:06 alasiri
Vilius:Ĉu tio povas helpi eviti militon? Kion vi pensas?Mi ne scias ĉu tio evitos militon, ĉar kelkaj registaroj estas vere frenezaj. Sed mi estas tute certa ke la ordinaraj homoj, tiel el Irano kiel el Izraelo, volas neniun militon. Ili okupiĝas pri iliaj ĉiutagaj aferoj kaj familioj, kaj nur volas vivi en paco kun proksimuloj, kiel vi kaj mi.
Kaj nepre ŝatklaku la paĝon en Facebook.
Estas registoj kiuj deklaras militojn, kaj poste, se ili malvenkas, forkuras alilande kaj tie vivas kiel veraj riĉuloj.
Ordinaraj, strataj homoj nur suferas militojn: ili perdas domojn, familiojn, havaĵojn kaj kelkfoje eĉ la vivon... por gajni kion?
Amike.
erinja (Wasifu wa mtumiaji) 24 Machi 2012 10:19:32 alasiri
Izraelo = biblia popolo
Vilius (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2012 3:49:18 asubuhi
erinja:Israelo = moderna landoDankon. Tamen mi ne povas ĝustigi nomon de la fadeno.
Izraelo = biblia popolo
flipe (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2012 4:07:15 asubuhi
Vilius (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2012 1:21:00 alasiri
flipe:kiam mi vidas bildon, aspektas mokon al mi, kiam mi legas pri la ideo, aspektas tromenfida al mi, kiam mi pripensas pri, certigas min ke tio estas patosa.... Kiam mi legas vian mesaĝon, mi komprenas nenion.
utku (Wasifu wa mtumiaji) 25 Machi 2012 3:30:53 alasiri
Vilius:Se mi ne miskomprenas, li mencias, ke tiu paĝo eble primokas irananojn. Malbele koloritaj bildoj pensigis almenaŭ min tiel, kun mia limigita scio pri la angla.flipe:kiam mi vidas bildon, aspektas mokon al mi, kiam mi legas pri la ideo, aspektas tromenfida al mi, kiam mi pripensas pri, certigas min ke tio estas patosa.... Kiam mi legas vian mesaĝon, mi komprenas nenion.
omid17 (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 6:47:25 alasiri
utku:Tute ne, La paĝo neniel primokas Irananojn. Kial vi diras tion? La paĝo temas pri amikeco inter la du nacioj kaj malamo de milito.Vilius:Se mi ne miskomprenas, li mencias, ke tiu paĝo eble primokas irananojn. Malbele koloritaj bildoj pensigis almenaŭ min tiel, kun mia limigita scio pri la angla.flipe:kiam mi vidas bildon, aspektas mokon al mi, kiam mi legas pri la ideo, aspektas tromenfida al mi, kiam mi pripensas pri, certigas min ke tio estas patosa.... Kiam mi legas vian mesaĝon, mi komprenas nenion.
omid17 (Wasifu wa mtumiaji) 18 Aprili 2012 6:53:51 alasiri
Vilius:Ĉu tio povas helpi eviti militon? Kion vi pensas?Irananoj havas nenion kontraŭ iu ajn lando aŭ iu ajn nacio. Ili malamas militon kaj detruon. Ili estas pacema kaj modera kaj en la lastaj 150 jaroj neniu milito estis komencita de Irano. Irano ĉiam estas viktimo de fremda invado.
Kaj nepre ŝatklaku la paĝon en Facebook.