前往目錄

"Izraelo amas Iranon"

貼文者: Vilius, 2012年3月24日

訊息: 15

語言: Esperanto

Vilius (顯示個人資料) 2012年3月24日下午3:47:27

Ĉu tio povas helpi eviti militon? Kion vi pensas?

Kaj nepre ŝatklaku la paĝon en Facebook.

BenjamenoPoeto (顯示個人資料) 2012年3月24日下午4:20:01

"Al ĉiuj la Irananaj personoj
Al ĉiuj la patroj, patrinoj, infanoj, fratoj kaj fratinoj

Por esti milito inter ni, unue ni devas timi la alian; ni devas malami la alian.
Mi ne timas vin. Mi ne malamas vin.
Mi ne eĉ konas vin. Neniu Iranano iam damaĝis min. Mi eĉ neniam renkontis Irananon. Nur unu en Pariza muzeo. Afabla ulo.

Mi foje vidas ĉi tie, en televido, Iranano. Li parolas pri milito.
Mi certas, ke li ne prezentas la popolon de Irano.
Se vi vidas iun en via televido, kiu parolas pri milito, estu certa, ke li ne prezentas ĉiun el ni."

antoniomoya (顯示個人資料) 2012年3月24日下午4:52:06

Vilius:Ĉu tio povas helpi eviti militon? Kion vi pensas?

Kaj nepre ŝatklaku la paĝon en Facebook.
Mi ne scias ĉu tio evitos militon, ĉar kelkaj registaroj estas vere frenezaj. Sed mi estas tute certa ke la ordinaraj homoj, tiel el Irano kiel el Izraelo, volas neniun militon. Ili okupiĝas pri iliaj ĉiutagaj aferoj kaj familioj, kaj nur volas vivi en paco kun proksimuloj, kiel vi kaj mi.

Estas registoj kiuj deklaras militojn, kaj poste, se ili malvenkas, forkuras alilande kaj tie vivas kiel veraj riĉuloj.
Ordinaraj, strataj homoj nur suferas militojn: ili perdas domojn, familiojn, havaĵojn kaj kelkfoje eĉ la vivon... por gajni kion?

Amike.

erinja (顯示個人資料) 2012年3月24日下午10:19:32

Israelo = moderna lando
Izraelo = biblia popolo

Vilius (顯示個人資料) 2012年3月25日上午3:49:18

erinja:Israelo = moderna lando
Izraelo = biblia popolo
Dankon. Tamen mi ne povas ĝustigi nomon de la fadeno.

flipe (顯示個人資料) 2012年3月25日上午4:07:15

kiam mi vidas bildon, aspektas mokon al mi, kiam mi legas pri la ideo, aspektas tromenfida al mi, kiam mi pripensas pri, certigas min ke tio estas patosa.

Vilius (顯示個人資料) 2012年3月25日下午1:21:00

flipe:kiam mi vidas bildon, aspektas mokon al mi, kiam mi legas pri la ideo, aspektas tromenfida al mi, kiam mi pripensas pri, certigas min ke tio estas patosa.
... Kiam mi legas vian mesaĝon, mi komprenas nenion.

utku (顯示個人資料) 2012年3月25日下午3:30:53

Vilius:
flipe:kiam mi vidas bildon, aspektas mokon al mi, kiam mi legas pri la ideo, aspektas tromenfida al mi, kiam mi pripensas pri, certigas min ke tio estas patosa.
... Kiam mi legas vian mesaĝon, mi komprenas nenion.
Se mi ne miskomprenas, li mencias, ke tiu paĝo eble primokas irananojn. Malbele koloritaj bildoj pensigis almenaŭ min tiel, kun mia limigita scio pri la angla.

omid17 (顯示個人資料) 2012年4月18日下午6:47:25

utku:
Vilius:
flipe:kiam mi vidas bildon, aspektas mokon al mi, kiam mi legas pri la ideo, aspektas tromenfida al mi, kiam mi pripensas pri, certigas min ke tio estas patosa.
... Kiam mi legas vian mesaĝon, mi komprenas nenion.
Se mi ne miskomprenas, li mencias, ke tiu paĝo eble primokas irananojn. Malbele koloritaj bildoj pensigis almenaŭ min tiel, kun mia limigita scio pri la angla.
Tute ne, La paĝo neniel primokas Irananojn. Kial vi diras tion? La paĝo temas pri amikeco inter la du nacioj kaj malamo de milito.

omid17 (顯示個人資料) 2012年4月18日下午6:53:51

Vilius:Ĉu tio povas helpi eviti militon? Kion vi pensas?

Kaj nepre ŝatklaku la paĝon en Facebook.
Irananoj havas nenion kontraŭ iu ajn lando aŭ iu ajn nacio. Ili malamas militon kaj detruon. Ili estas pacema kaj modera kaj en la lastaj 150 jaroj neniu milito estis komencita de Irano. Irano ĉiam estas viktimo de fremda invado.

回到上端