Till sidans innehåll

Kompletigaĵoj por adjektivoj?

av Ilmen, 24 mars 2012

Meddelanden: 11

Språk: Esperanto

Ilmen (Visa profilen) 24 mars 2012 22:37:28

Bonan nokton (ĉar en mia loko ne plu estas vespero!). ♪

Mi havas dubon. Kiel mi povas aldoni kompletigaĵon enkondukatan de rolvorteto al adjektivo? Ekzemple, ĉu mi povas diri "estis neĝa tavolo dika de 80 metrocentonoj" anstataŭe de "estis neĝa tavolo, kies diko estis 80 metrocentonoj"?

Dankon antaŭe.

Hyperboreus (Visa profilen) 24 mars 2012 22:45:45

Forigite

Ilmen (Visa profilen) 24 mars 2012 23:16:40

Mezuran akuzativon? Hm, interese, sed tiaj akuzativoj fariĝas kio tiam, kiam ilia cela vorto ankaŭ portas akuzativon? Ekzemple: "Mi trovis truon, kies profundo estas unu metro.". Ĉar al mi la frazo "Mi trovis unu metron profundan truon" ŝajnas almenaŭ iom konfuzaĵa. =/

Hyperboreus (Visa profilen) 25 mars 2012 00:00:34

Forigite

darkweasel (Visa profilen) 25 mars 2012 08:17:09

Fakte temas pri mallongigo de truo profunda je unu metro.

Ondo (Visa profilen) 25 mars 2012 14:48:38

Ilmen: ĉu mi povas diri "estis neĝa tavolo dika de 80 metrocentonoj" anstataŭe de "estis neĝa tavolo, kies diko estis 80 metrocentonoj"?
Mi pensas, ke la plej oftaj manieroj diri tion estas

estis 80 centimetroj da neĝo
estis neĝa tavolo (dika) je 80 cm
estis 80-centimetra (tavolo da) neĝo
estis 80 centimetroj da neĝo
estis 80 centimetrojn dika tavolo da neĝo


Vi povas, kompreneble, diri ankaŭ "metrocentono" anstataŭ "centimetro", kaj eblas diri ankaŭ "tavolo de neĝo" aŭ "neĝtavolo" anstataŭ "tavolo da neĝo", sed kun nuanceta diferenco. Kaj eblas aliaj vortumoj.

Tute kutimaj menieroj aranĝi adjektivon kun mezuro estas

ĝi estas du metrojn longa
ĝi estas longa je du metroj


Ŝajnas al mi, ke iomete pli malofte oni diras en alia ordo, sed ĉi tio estas tute afero de gusto:

ĝi estas longa du metrojn
ĝi estas je du metroj longa

Ilmen (Visa profilen) 25 mars 2012 22:11:01

Multe dankon al vi tri, kaj speciale al vi, Ondo, pro viaj multaj alternativaj frazoj. ^^

En la sama temo, mi volus scii tion, kio la kompletigila vortgrupo "meze de" fariĝas tiam, kiam ĝia celo estas nomo. Ekzemple: "La meza punkto; la punkto, kiu estas meze de la cirklo". Ĉu eblas rekte aldoni la kompletigaĵo "la cirklo" al la adjektivo "meza", aŭ subfrazo necesas?

Ilmen (Visa profilen) 20 april 2012 17:16:29

En la tuto de la Eŭropaj lingvoj, kiun mi konas, ĉiuj eblas aldoni kompletigaĵojn al adjektivoj pere de rolmontriloj, do mi pensas, ke tio probable validas ankaŭ en la Esperantlingvo.

Ekzemple, ĉu mi povas aldoni kompletigaĵon al adjektivoj tiel, kiel en la tri ĉi-subaj frazoj?

• "La punkto meza de la cirklo."
• "La punkto ekstera de la kvadrato."
• "La ŝtono proksima de la arbo."

Tio forte interesas min, mi estus ĝoja se iu povus komenti tion.

Hyperboreus (Visa profilen) 20 april 2012 17:41:13

Forigite

TatuLe (Visa profilen) 20 april 2012 18:52:12

Hyperboreus:
Ilmen:En la tuto de la Eŭropaj lingvoj, kiun mi konas, ĉiuj eblas aldoni kompletigaĵojn al adjektivoj pere de rolmontriloj, do mi pensas, ke tio probable validas ankaŭ en la Esperantlingvo.

Ekzemple, ĉu mi povas aldoni kompletigaĵon al adjektivoj tiel, kiel en la tri ĉi-subaj frazoj?

• "La punkto meza de la cirklo."
• "La punkto ekstera de la kvadrato."
• "La ŝtono proksima de la arbo."

Tio forte interesas min, mi estus ĝoja se iu povus komenti tion.
Jes, vi povas. Nur post "proksima" mi uzus "al" anstataŭ "de".
Mi pensas ke proksima de/al estas bona ekzemplo de kazo, en kiu ambaŭ prepozicioj estas tute same logikaj:

- Mi loĝas proksime de la vendejo: La distanco de la vendejo al mia domo estas malgranda.
- Mi loĝas proksime al la vendejo: La distanco al la vendejo de mia domo estas malgranda.

Se oni diras "la distanco de la vendejo al mia domo" aŭ "la distanco al la vendejo de mia domo" logike temas pri la sama distanco, ĉu ne? Sed la vidpunkto, kiun oni esprimas, estas eble malsama: domo proksima de la vendejo - la domo estas proksima el la vidpunkto de la vendejo, kaj domo proksima al la vendejo - la vendejo estas proksima el la vidpunkto de la domo.

Tillbaka till toppen