Rakonteto
de Jorn644, 2012-marto-25
Mesaĝoj: 12
Lingvo: Esperanto
sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-27 09:36:25
Ĉu pli bone estus?: Sentis kvazaŭ mi ricevis fortan baton.La uzo de senti sen subjekto - ĉu akceptebla aŭ ne?
Nu, mi dirus ke tio donas la impreson ke la subjekto de senti alvenos pli malfrue en la frazo.
Sentis mian koleron, la knaboj en la strato, kaj ili forkuris
Tamen, eble, por traduki angle 'It felt as though I had been beaten' oni povus diri 'Sentiĝis kvazaŭ mi estas ricevinta fortan baton'
Pri la verba modo post kvazaŭ oni diskutas. Mi kredas ke Z. uzis foje -us, foje indikativon.
Posta Aldono:
Jen du frazoj Zamenhofaj el la Tekstaro por studi.
Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj
... kaj tamen li sentis, kvazaŭ peza ŝtono defalis de lia koro, ke li ne devas mortigi ŝin
sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-27 11:18:07
Altaj arboj tropikaj staris dense antaŭ mi, barantaj la eniron. Estis malfacile vidi kio troviĝas post iliLa diferenco inter barante kaj barantaj ĉi tie estas etnuanca.
Pri la verbotempo post 'vidi kio', komparu:
Estis malfacile vidi kion li faris
estis malfacile vidi kion li faras