Sisu juurde

Rakonteto

kelle poolt Jorn644, 25. märts 2012

Postitused: 12

Keel: Esperanto

sudanglo (Näita profiili) 27. märts 2012 9:36.25

Ĉu pli bone estus?: Sentis kvazaŭ mi ricevis fortan baton.
La uzo de senti sen subjekto - ĉu akceptebla aŭ ne?

Nu, mi dirus ke tio donas la impreson ke la subjekto de senti alvenos pli malfrue en la frazo.

Sentis mian koleron, la knaboj en la strato, kaj ili forkuris

Tamen, eble, por traduki angle 'It felt as though I had been beaten' oni povus diri 'Sentiĝis kvazaŭ mi estas ricevinta fortan baton'

Pri la verba modo post kvazaŭ oni diskutas. Mi kredas ke Z. uzis foje -us, foje indikativon.

Posta Aldono:

Jen du frazoj Zamenhofaj el la Tekstaro por studi.

Ili starigis du teksilojn, faris mienojn kvazaŭ ili laboras, sed havis nenion sur la teksiloj

... kaj tamen li sentis, kvazaŭ peza ŝtono defalis de lia koro, ke li ne devas mortigi ŝin

sudanglo (Näita profiili) 27. märts 2012 11:18.07

Altaj arboj tropikaj staris dense antaŭ mi, barantaj la eniron. Estis malfacile vidi kio troviĝas post ili
La diferenco inter barante kaj barantaj ĉi tie estas etnuanca.

Pri la verbotempo post 'vidi kio', komparu:

Estis malfacile vidi kion li faris
estis malfacile vidi kion li faras

Tagasi üles