K vsebini

Rakonteto

od Jorn644, 25. marec 2012

Sporočila: 12

Jezik: Esperanto

Jorn644 (Prikaži profil) 25. marec 2012 17:30:37

Mi multe demandis la pasintajn tagojn, kaj mi ricevis bonajn konsilojn. Por praktiki la demanditan mi verkis mallongan rakonton. Mi pensas ke mi ĝin faris senerare, tamen eblas ke mi ja faris eraron. Eble iu havas tempon por kontroli la rakonton je eraroj? Antaŭajn dankojn.

Jorn644 (Prikaži profil) 25. marec 2012 17:32:27

Tri tagojn antaŭe:
Vekiĝinte mi malfermis miajn okulojn. Aspektis nokte. Aŭ, eble vespere, mi ne povis diri kun certeco. Mi trovis min kuŝanta surventre kaj tute malseka.

Ĉirkaŭrigardinte mi mire rimarkis ke mi troviĝis sur marbordo. Kio okazis? Provante stariĝi, doloro iris tra mia dorso kaj kun peno mi stariĝis. Sentis al mi kvazaŭ mi ricevis fortan baton. Kiel mi estis veninta tien ĉi?

Rigardante la malluman maron, mi kelkajn minutojn staris senmove. Mi provis memori kion mi faris pli frue tiutage. Alvenis miakapen nenian memoron. Kie mi estas? Malantaŭe troviĝis arbaron, dekstre kaj maldekstre daŭrigis marbordo.

Almenaŭ, tiel ŝajnis al mi. Pro la mallumo rigardi malproksimen mi ne povis. La loko sentis al mi tute nekonata. Post mallonga pripenso mi ekpromenis arbaren. Altaj arboj tropikaj staris dense antaŭ mi, barantaj la eniron arbaran.

Estis malfacile vidi kio troviĝis post ili. Kun peno mi eniris la arbaron. Branĉetoj knaris sub miaj piedoj, kaj kelkaj biroj nevideblaj forflugis brue.

Hyperboreus (Prikaži profil) 25. marec 2012 17:32:44

Forigite

Jorn644 (Prikaži profil) 25. marec 2012 17:34:06

Ĉu vi opinias ke mi verkis la rakonton bonstile? Ĉu vi havas stilajn rimarkojn eble? Mem mi ja dubas pri tri jenaj aferoj. Mi skribis:

1 Mi ne povis diri kun certeco.
// Eble “Mi ne povis diri certe”?

2 Kio okazas. Kie mi estas?
// Mi uzas -as verbojn, tamen la rakonton mi verkas en -is stilo.

3 Mi provis memori kion mi faris pli frue tiutage
// Ĉu estas bona stilo uzi du sinsekvajn tempomontrantajn E-vortojn?

Hyperboreus (Prikaži profil) 25. marec 2012 17:44:00

Forigite

Hyperboreus (Prikaži profil) 25. marec 2012 17:59:20

Forigite

sudanglo (Prikaži profil) 26. marec 2012 12:05:15

Tri tagojn antaŭe:
Vekiĝinte mi malfermis miajn okulojn. Aspektis nokte, aŭ, eble, vespere - mi ne povis diri kun certeco. Mi trovis min kuŝanta surventre kaj tute malseka.

Ĉirkaŭrigardinte mi mire rimarkis, ke mi troviĝas sur marbordo. Kio okazis? Kiam mi provis stariĝi, doloro iris tra mia dorso kaj nur kun peno mi sukcesis. La sento estis kvazaŭ mi estas ricevinta fortan baton. Kiel mi venis tien ĉi?

Rigardante la malluman maron, mi kelkajn minutojn staris senmove. Mi klopodis memori, kion mi faris pli frue tiutage. Venis en mian kapon nenia memoro. Kie mi estas?

Malantaŭ mi kuŝis arbaro, dekstre kaj maldekstre etendiĝis marbordo. Almenaŭ, tiel ŝajnis al mi. Pro la mallumo rigardi malproksimen mi ne povis. Mi sentis, ke la loko estas al mi tute ne konata.

Post mallonga pripenso mi ekmarŝis al la arbaro. Altaj arboj tropikaj staris dense antaŭ mi, barantaj la eniron. Estis malfacile vidi kio troviĝas post ili. Kun peno mi enpaŝis la arbaron. Branĉetoj krakis sub miaj piedoj, kaj kelkaj birdoj nevideblaj forflugis brue.

Jorn644 (Prikaži profil) 26. marec 2012 12:11:31

@Hyperboreus, Sudanglo: Dankon por viaj respondaj. Nun mi estas laboreje, sed mi detale legos viajn respondojn ĉi-vespere. Mi respondos poste pli detale.

Jorn644 (Prikaži profil) 26. marec 2012 19:59:27

Viaj respondoj estas tre interesaj.

Hyperboreus:4) "sentis al mi". Kion vi celis esprimi per "al mi"?
Ĉu pli bone estus?: Sentis kvazaŭ mi ricevis fortan baton.

Hyperboreus:5) "kvazaŭ mi ricevus"
Mi uzis -is formo (ricevis) por montri ke sentis kvazaŭ mi 'jam' fortan baton ricevis. Se mi uzus -us formo, tio implukus ke eblas ke mi estus ricevonta fortan baton, ĉu?

Sudanglo:La sento estis kvazaŭ mi estas ricevinta fortan baton
Ĉu estas 'neoficiala' regulo kiu klarigas kiel ja uzi 'estas verb-anta' kaj kiam uzi verb-as?

Hyperboreus:Aŭ eble vespere, mi ne povis certi.
Mi ŝatas 'mi ne povis certi'. Sonas pli simple. Mi emas uzi 'diri certe' pro mia nacia lingvo. Mi provas forigi ties influon.
Provante stariĝi, doloro iris tra mia dorso.
Mi iom ŝanĝis la frazon al: Provante stariĝi, mi sentis doloron irantan tra mia dorso. (kiel vi opinias, ĉu ankoraŭ ĝi aspektas bonstila?)
Kiel mi estis veninta tien ĉi.
Ĉu estas pli bonstile uzi simplajn verboformojn?
Ja: Kiel mi venis tien ĉi.
Ne: Kiel mi estis veninta tien ĉi.
Mi skribis: Alvenis miakapen nenia memoro.
Hyperboreus: Alvenis al mia kapo neniu ajn memoro.
Sudanglo: Venis en mian kapon nenia memoro.
Mi ŝatas la diversajn manierojn. Ĉu la mia ja pravas?
Hyperboreus: La loko sentis al mi tute nekonata.
Sudanglo: Mi sentis, ke la loko estas al mi tute ne konata.
Ĉu la signifoj de ambaŭ frazoj ja estas tute similaj?
Hyperboreus: barante la enirejon arbaren.
Sudanglo: barantaj la enirejon arbaren.
Interesas al mi, kial vi elektis aŭ barante, aŭ barantaj.
Hyperboreus: Malfacilis vidi kio troviĝis post ili.
Sudanglo: Estis malfacile vidi kio troviĝas post ili.
@Hyperboreus: Kial vi uzas uzas 'troviĝis' -is?
@Sudanglo: Kial vi uzas 'troviĝas' -as?

@Ambaŭ: Mi tre aprezas ke vi uzis vian tempon por montri al mi plibonigojn.

Hyperboreus (Prikaži profil) 26. marec 2012 20:35:00

Forigite

Nazaj na začetek