글: 13
언어: Esperanto
ikem (프로필 보기) 2012년 3월 27일 오전 10:47:29
Temas pri travivaĵparko nomita Neninsulo (laŭvorte Nenie-insulo), kiu troviĝas en nordhungaria vilaĝo Nőtincs* (ĉ. 50 km-ojn for de la ĉefurbo, Budapeŝto). Ĝi estus certe taŭga loĝloko ne nur por esperantistoj dum IJS, sed ankaŭ por Peter Pan, pro ĝia unika etoso kaj aspekto. La parko ja havas propran arbaran teritorion, rivereton, ludplacon (ne nur por infanoj! ) kaj eĉ etan bestĝardenon (kun ĉevaloj, ŝafoj, hundoj, papagoj kaj multe pli). Ankaŭ la tranoktejoj ne tiom kutimas – por ties detaloj klaku al la langeto „[url=http://ijs.hu/eo/Pri-IJS/IJS-2012-Notincs-Neninsulo/Loĝado_eo]Loĝado[/url]”.
Pri programoj ne atendeblas tiom granda ŝanĝo, sed kompreneble ni klopodos iom reformi ankaŭ la tradicie ŝatatajn erojn. Kio certe ne mankos: kazino, plaĝumado kaj akvobatalo, vingustumado, aŭkcio kaaaaj… JoMosa kocerto! Ni ne volas ĉion malkaŝi jam nun, ja ni planas ankaŭ surprizojn kaj ni atendas ankaŭ kontribuojn de la partoprenontoj. Tamen, por scii iom pli, rigardu la langeton „Programo”.
Fine, sed ne forgesinde: la organizanta teamo estas juna, tre entuziasma, amikiĝ- kaj helpema! Aldone, ĉi-jare estas eĉ pli favora kotizo ol lastfoje (klaku sur la titoleton „Kotizo”). Kaj pri la partoprenantoj: kiel ĉiam, certe ankaŭ nun ĉeestos multaj junuloj el diversaj landoj, kio garantias la bonan amuziĝon… des pli, se ankaŭ vi venas!
* prononco: [nø:tintʃ] laŭ IFA (Internacio Fonetika Alfabeto) aŭ ĉ. „notinĉ”
::*
Malkovru, ke estas tamen vero
Via kara infanaĝa revo;
Ne estu ĉi-foje prokrastulo,
Venu kun ni nun al Neninsulo!
Rogir (프로필 보기) 2012년 3월 27일 오후 4:14:40
marcuscf (프로필 보기) 2012년 3월 29일 오후 1:43:09
ikem (프로필 보기) 2012년 4월 21일 오전 7:14:46
marcuscf:"JoMosa" hahahaJes, mojosa JoMo koncerto estas JoMosa koncerto. Kaj JoMo estas la nomo de la homo en la domo
ikem (프로필 보기) 2012년 4월 25일 오후 8:58:56
ikem (프로필 보기) 2012년 5월 1일 오후 6:47:15
ALIĜU NUN, kaj venu al Hungario inter la 30a de julio kaj la 5a de aŭgusto! http://www.ijs.hu/
ikem (프로필 보기) 2012년 6월 4일 오후 7:47:35
Vi ne estas jam infano, tamen ŝatas ĝui kuirarton (de aliuloj)? Ĉu vi ŝatus malkovri la hungaran kuirarton, eble eĉ agante?
Jen unika eblo ĝuste (kaj guste) por vi: IJS, unu semajna vigla aranĝo komence de aŭgusto, kie atendos vin...
- subĉiela kuirado kun Petra (kies scion pruvas sia kuira programo ĉe Muzaiko),
- koncerto de JoMo,
- karavanoj tien-reen,
- bonfreneza akvobatalo,
+1 tago por budapeŝtumado...
Ne hezitu aliĝi, ankoraŭ en la dua aliĝperiodo! ijs.hu
ikem (프로필 보기) 2012년 6월 27일 오후 5:51:53
riĉiĝas! Ni ĝoje anoncas, ke dum la arangxo okazos ankaŭ kurso de
ĵonglado, kaj daŭre en la magia Neninsulo Aventurparko. Krom tio
kompreneble multo okazos ankoraŭ, pro kio indas partopreni - ekz.
koncerto de JoMo, kunveturado tien-reen, akvobatalo... Por vidi ĉion
kaj anonciĉi vizitu la retpagxon ijs.hu/eo!
Ni do elkore esperas je via aliĝo kaj je baldaŭa (juli-fina)
renkontiĝo. Ne forgesu: jam nur kelkaj tagoj ĝis fino de la dua
aliĝperiodo! (Aliĝu kaj ĝiru la antaŭpagon ĝis la 30a de junio por
ĝui tiun ĉi favoran eblon!)
Ĝis baldaŭ! Amike:
teamo de IJS
Rogir (프로필 보기) 2012년 6월 28일 오전 11:04:55
lagtendisto (프로필 보기) 2012년 6월 28일 오후 7:07:57
Rogir:Ĉu estos sofoj?Antaŭe la konzerto de JoMo la sofojn forportos.