Al la enhavo

'La' sen O-vorto

de zan, 2012-marto-27

Mesaĝoj: 34

Lingvo: Esperanto

Niamondo (Montri la profilon) 2012-marto-28 09:20:34

tommjames:Ĉu ĉio ĉi eĉ iel ajn gravas? La esprimoj "ĝis" kaj "ĝis la" estas partoj de la lingvo, sekve estas pedante nomi ilin eraraj.
Nu... "la" ne povas esti uzata tiel, do... eraro!, kvankam iuj uzas tian esprimon

"Ĝis" certe estas mallongigo, sed estas multe pli logike uzi ĝin ol "ĝis la".

zan (Montri la profilon) 2012-marto-28 09:35:32

tommjames:Ĉu ĉio ĉi eĉ iel ajn gravas? La esprimoj "ĝis" kaj "ĝis la" estas partoj de la lingvo, sekve estas pedante nomi ilin eraraj.
Mi ne povas esti pedanto en Esperanto. Ĉar Esperanto estas plena je malfacilaĵoj por mi. La uzmaniero de 'la' estas unu el la plej malfacilaj trajtoj de Esperanto. Do, mi volas precize lerni kiu uzmaniero estas ĝusta aŭ ne.

Nur la logikeco de Esperanto helpas min kompreni la lingvon. Ĉar ĝi tute ne sililas al mia gepatra lingvo, se ĝi estus nelogika, mi eterne ne komprenus ĝin. Tial mi tutvole sekvas la logikecon de Esperanto. Eĉ se la saluto "Ĝis la" estas facila kaj plaĉa, mi ne volas uzi ĝin sen scii ĝian erarecon. En lernoretejo de Japanio komencantoj komence lernas la salutojn "Ĝis" kaj "Ĝis la" sen ia ajn klarigo. Mi ne volas lerni Esperanton laŭ tia maniero.

Niamondo (Montri la profilon) 2012-marto-28 09:48:49

Zan, vi tute pravas; mi pensas same.

Kirilo81 (Montri la profilon) 2012-marto-28 10:30:05

"Ĝis" aŭ "Ĝis la" estas mallongigoj de "ĝis la revido/reskribo", same kiel "Bonan tagon" estas mallongigo de "mi deziras al vi bonan tagon" (aŭ simile).
Temas pri fiksaj frazoj, kiuj estas kompreneblaj nur ĝuste pro tio, ke ili estas konvenciaj.
Tio estas io tute alia ol diri "*vidu la", kiu estas erara pro tio, ke la artikolo ne estas montra vorto kiel ekz. "tiu".

Se vi havas problemojn kun la artikolo, Zan, laŭ la Fundamento vi rajtas ĝin ne uzi, ĝis vi plicertiĝos.
Kelkaj el la uzoj de "la" estas senrefleksiaj kalkeoj el eŭropaj lingvo kaj pro tio lernendaj, sed ĝenerale artikolo indikas, ke sekvas koncepto (pro tio kutime substantivo), kiu iel estas specifa, ne ĝenerala aŭ nedifinita. Tre gravas en tiu kunteksto konateco, kp. "Iu viro envenas drinkejon. Poste la viro eksidas ĉe iu tablo de la drinkejo. Sed la tablo estas rezervita..."

antoniomoya (Montri la profilon) 2012-marto-28 12:00:54

zan:Mi ne povas esti pedanto en Esperanto. Ĉar Esperanto estas plena je malfacilaĵoj por mi. La uzmaniero de 'la' estas unu el la plej malfacilaj trajtoj de Esperanto. Do, mi volas precize lerni kiu uzmaniero estas ĝusta aŭ ne.

Nur la logikeco de Esperanto helpas min kompreni la lingvon. Ĉar ĝi tute ne similas al mia gepatra lingvo, se ĝi estus nelogika, mi eterne ne komprenus ĝin. Tial mi tutvole sekvas la logikecon de Esperanto. Eĉ se la saluto "Ĝis la" estas facila kaj plaĉa, mi ne volas uzi ĝin sen scii ĝian erarecon. En lernoretejo de Japanio komencantoj komence lernas la salutojn "Ĝis" kaj "Ĝis la" sen ia ajn klarigo. Mi ne volas lerni Esperanton laŭ tia maniero.
Zan, vi esprimas vin plej bone en Esperanto. Mi jam ŝatus esprimi min tiel bone kiel vi, malgraŭ mia eŭropdeveno.

Kaj mi perfekte povas imagi la kvanton da malfacilaĵoj kiujn vi devas superi por lerni tiun lingvon. Mi ne nur gratulas vin pro via peno, sed ankaŭ kuraĝigas vin plu sekvi vian metodon.

Aliflanke, vi perfekte uzas la artikolon "la" en viaj mesaĝoj. Kiel mi jam diris aliparte, ankaŭ mi ne ŝatas tiun manieron diri adiaŭ al aliuloj. Ŝajnas ke estas gust-afero.

Amike via.

Ondo (Montri la profilon) 2012-marto-28 14:05:41

sudanglo:Cetere, ĉu ne 'o-vorto' estas iu speco de infaneca parolo. Plenkreskuloj diras 'substantivo'.
Interese. Mi povas bone diri "o-vorto". Ĝi estas tre taŭga kaj klare difinita, kiam temas pri Esperanto. Sed mi eble jam fakte malkreskas.

"Substantivo", jes, ankaŭ ĝin mi povas uzi, sed mi tre malŝatas la vorton "nomo", kiun mi iam vidas por tiu signifo.

darkweasel (Montri la profilon) 2012-marto-28 14:23:57

sudanglo:
Cetere, ĉu ne 'o-vorto' estas iu speco de infaneca parolo. Plenkreskuloj diras 'substantivo'.
Ĉu vi jam legis La gramatikaj terminoj en PMEG?

sudanglo (Montri la profilon) 2012-marto-28 20:14:25

La aŭtoro de PMEG argumentas, ke li volis prezenti la gramatikon en pli alirebla formo.

Sed tiuj strangaj terminoj konfuzas min.

Ĉu 'kio' estas o-vorto?

Kio estas la rolo de rolmontrilo?

'Zamenhof pravis'. Ĉu tio estas perverba priskribo de Zamenhof?

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-28 20:23:33

Forigite

Hyperboreus (Montri la profilon) 2012-marto-28 20:43:32

Forigite

Reen al la supro